La Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED)
estas branĉo de UEA, fondita en 1952 de Ivo Lapenna, kaj respondeca pri
scienca esplorado pri la fenomeno Esperanto, ĝia movado kaj komunumo, kaj
ĝia videbligo en sciencaj kaj intelektulaj rondoj ekster la movado.
En aŭgusto 2020 Humphrey Tonkin, la direktoro de CED dum pli ol kvar
jardekoj, transdonis sian gvidan postenon al Mark Fettes. Kunlaborantoj jam
de multaj jaroj, la du universitataj profesoroj kaj eksprezidantoj de UEA
interkonsentis pri la elprovo de nova organiza formo por tiu plej
longdaŭra esplora centro de la Esperanto-movado.
CED nun
konsistas el Konsilantaro, kiun nomumas la Estraro de UEA. En ĉi tiu
momento, tiu Konsilantaro konsistas el jenaj homoj: Xavi Alcalde, Irene
Caligaris, Renato Corsetti, Mark Fettes, Guilherme Moreira Fians, Michele
Gazzola, Federico Gobbo, Kimura Goro, Alessandra Madella, Mélanie Maradan,
A Giridhar Rao, Orlando E. Raola, Ida Stria, Angela Tellier, Humphrey
Tonkin kaj Bernhard Tuider.
El inter la anoj de la
Konsilantaro, Fettes kunmetis malgrandan estraron kun respondeco pri kvin
ĉefaj agadkampoj, jene:
1. Esperantologio kaj interlingvistiko
- Guilherme Moreira Fians (Esperantologiaj Konferencoj, revuo
“Esperantologio”)
2. Lingvopolitiko, precipe en
internacia/interŝtata kadro - Michele Gazzola (LPLP, Nitobe-simpozioj)
3. Universitataj studprogramoj (pri Eo kaj rilataj temoj) - Angela
Tellier (precipe kunordigo de projektoj por subteni/disvastigi tiajn
programojn)
4. Bibliotekoj - Orlando Raola (unuavice Biblioteko
Hodler; krome kunlaboro inter E-bibliotekoj ĝenerale)
5. Terminologio
- ankoraŭ vaka (rilatoj de UEA kun TermNet, Infoterm; terminologia
trejnado)
La bulteno "Informilo por Interlingvistoj”
estas komuna informilo pri ĉiuj tiuj kampoj. Nuntempe ĝin redaktas Angela
Tellier kun subteno de ESF (Esperantic Studies Foundation). La t.n.
CED-Fonduso, same subtenata de ESF, donas modestajn subvenciojn por
projektoj sur tiuj kampoj (unuavice Kampo 1). Pri la rilatoj inter ESF kaj
CED Fettes mem zorgos, estante samtempe estrarano de ESF; Raola, kiel ano
de la Estraro de UEA, zorgos pri ĝiaj rilatoj kun CED.
Demandoj kaj esprimoj de interesiĝo pri la laboro de CED estas bonvenaj
ĉe la Direktoro, Mark Fettes <
Esperantologio, la faka revuo de CED, bonvenigas recenzojn pri libroj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 923 (2021-01-17)
La akademia revuo Esperantologio / Esperanto Studies inaŭguras novan serion
Gazetaraj Komunikoj n-ro 917 (2020-11-30)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)