Por la 108-a Universala Kongreso (UK), post tri jaroj, la Estraro de UEA unuanime elektis Italion kiel kongreslandon. La kvaran fojon UK okazos en Italio. La gastiga urbo, Torino, estis la unua ĉefurbo de Italio (1861-1865). Urbo en kiu kunfandiĝas la itala kaj la franca etoso, kie aktivis gravaj intelektuloj kiel Norberto Bobbio, Italo Calvino, Clelia Conterno Guglielminetti, Natalia Ginzburg, Primo Levi, Cesare Pavese kaj Elio Vittorini, kaj en kies universitato longtempe profesiis Giorgio Canuto, iama prezidanto de UEA.
Post la dua mondmilito Torino estis celo de multnombraj suditalaj enmigrintoj, allogitaj de la grandaj fabrikoj, kio donis al la urbo ŝancon malfermiĝi, akcepti kaj helpi al bezonantaj eksteruloj. Tiurilate, aparte grava estis la aŭtomobila fabriko FIAT, kie deĵoris Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, dank’ al kiuj la fabriko eldonis kelkajn broŝurojn kaj mallongajn filmetojn en Esperanto, por diskonigi la urbon kaj la novajn aŭtojn.
Itala Esperanto-Federacio invitis kongresi en Torino ankaŭ pro la tre vigla Esperanto-grupo, kie kunvivas gravaj dojenoj de la movado, kiaj Giancarlo Fighiera, Fabrizio Pennacchietti, Pedro Aguilar-Solà, kaj la nova generacio: mezaĝaj kaj junaj aktivuloj kun alta lingvo-kono. Subtenis la inviton ankaŭ du membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA, la italoj Giuliano Turone, juĝisto, kaj Giorgio Novello, baldaŭa ambasadoro de Italio en Nederlando.
La 108-a UK estas planata de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto. La kongresejo estos la ĉefsidejo de Politekniko, la urba universitato por estontaj inĝenieroj, kiu ebligos favoran kotizon. Parolante pri kotizo, ne maltrafu la unuan, plej favoran aliĝperiodon de la 106-a UK ĉe uea.org/kongresoj.
Programo “Ni semas” nun kunordigata de la Afrika Komisiono: subvencipetoj ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1025 (2022-03-04)
VERDEN: nova EU-projekto pri daŭripoveco kaj transporto, kunordigata de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 998 (2021-11-25)
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 969 (2021-07-25)
La 2-a Virtuala Kongreso malfermiĝis kun bunta programo kaj salutletero de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 965 (2021-07-18)
2-a Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas aliĝi, senpage por individuaj membroj de UEA ĝis la 4-a de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 949 (2021-05-04)