La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2021, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).
La 43-a Esperantologia Konferenco okazos kadre de la Kongreso de 2021 - depende de la cirkonstancoj, aŭ en Belfasto aŭ virtuale. Ĉiuokaze, ĝi pritraktos temon aktualan kaj gravan, kiu ankaŭ tuŝas la formaton de la konferenco mem:
“Defioj por lingvoj kaj komunikado en mondo virtuale kunligita"
La konferenca temo rekte rilatas al la nuna situacio de la mondo - t.e., virtualaj versioj de la Universala Kongreso, Esperanto-renkontiĝoj kiuj pli ofte okazas interrete, juna esperantistaro kiu plifortiĝas pro retaj lingvo-kursoj kaj, pli grave, lingvo-uzado kiu ŝanĝiĝas pro la fakto ke distanco ne same gravas kiam temas pri ne-vidalvida komunikado. Krome, ĉi tiu temo same bonvenigas esploristojn, kiuj analizas ĉeestan komunikadon en mondo ĉiam pli virtuala.
La konferenco okazos en tri partoj: la unua konsistos el dudek-minutaj prezentoj pri referaĵoj ĉirkaŭ la konferenca temo. La dua parto temos pri mallongaj, tri-minutaj prezentoj, surbaze de unu bildo, pri esploroj rilataj al la ĉefa temo aŭ pri Esperantologio pli ĝenerale. La tria parto enhavos rondan tablon, malferman al la partopreno de ĉiuj ĉeestantoj, pri lingvo-uzado, aktivado kaj esplorado dum la kronvirusa pandemio.
Ni invitas ĉiujn fakulojn - aparte
junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn - sendi proponojn pri
referaĵoj (por la unua parto de
la konferenco) kaj/aŭ pri mallongaj prezentoj (por la dua parto). La
proponoj - enhavantaj inter 150 kaj 200 vortoj - devas esti sendataj, kiel
eble plej baldaŭ, al la retadreso de la du organizantoj:
La limdato por la proponoj estas la 30-a de aprilo 2021.
Ni antaŭĝojas ricevi vian kontribuon kaj revidi vin dum la Esperantologia Konferenco!
Guilherme Fians kaj Orlando Raola
Organizantoj de EK 2021
Pli justa kaj pli efika Eŭropo - Alvoko de la konferenco pri la Estonteco de Eŭropo al EU
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1038 (2022-05-24)
“Ni ne ĉesu labori por paco inter homoj kaj nacioj”: alvoko de UEA al la esperantistoj kaj la mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1023 (2022-02-27)
Alvoko por la 44-a Esperantologia Konferenco: Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1016 (2022-02-05)
Alvoko al partopreno en la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 982 (2021-09-22)
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo kadre de la 2-a VK, la 21-an de julio, 2021, 15h-17h UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 962 (2021-07-03)