La 27-an de februaro 2021 en Budapeŝto
(Hungario) forpasis Vilmos Benczik, unu el la plej elstaraj esperantistoj
de nia epoko. Vilmos Benczik naskiĝis en la hungara vilaĝo Szár, la
11-an de julio 1945. Li esperantistiĝis dum sia adoleska aĝo, en 1959.
Ekde tiam li grave kontribuis al la Esperanto-kulturo, per verkado kaj
tradukado kaj per redaktora kaj eldonista laboroj.
Benczik kunlaboris kun multaj periodaĵoj en
Esperanto per recenzoj, eseoj, tradukoj, speciale por Norda Prismo, kiu
aperadis de 1955 ĝis 1975. De 1977 ĝis 1990 li redaktis la kulturan
gazeton en Esperanto Hungara Vivo. Li estis redaktoro de multaj gravaj
eldonaĵoj, kiel Libro de Romanoj (1979), Studoj pri la Esperanta
Literaturo (1980), Hungara Antologio (1983) kaj aliaj.
Lia
kontribuo al la organizita Esperanta movado sendube estis kolose impresa.
Inter la 1970-aj kaj 1990-aj jaroj Benczik sukcesis apliki siajn kreajn
talentojn, direktorante la eldonan fakon de Hungara Esperanto-Asocio (HEA).
Laŭ la takso de István Ertl, dum tiu ĉi periodo, sub la gvidado de
Benczik, aperis ne malpli ol 138 Esperantaj titoloj kun la suma eldonkvanto
de ĉirkaŭ 370 000 ekzempleroj.
Pedagogo, li estis profesoro de
la hungara universitato ELTE (la budapeŝta Scienca Universitato Loránd
Eötvös). Kiel esperantisto li okupis postenojn en la Estraro de HEA
(1965–1967; 1978–1992), kaj inter 1990 kaj 1992 li estis ĝia
prezidanto. Ekde 2001 li estis membro de la Akademio de Esperanto.
Benczik ankaŭ grave kontribuis al la agado de Universala
Esperanto-Asocio. Li membriĝis en UEA en 1977 kaj poste fariĝis Dumviva
Membro de la Asocio. Dum ses jaroj li estis komitatano C de UEA
(1980–1986) kaj prezidanto de la juĝkomisiono de la Belartaj
Konkursoj de UEA (1986–2002). Li partoprenis en ĉ. 20 Universalaj
Kongresoj. En 2016 li estis elektita Honora Membro de UEA. La 11-an de
julio 2020 Vilmos Benczik festis sian 75-jaran naskiĝdatrevenon.
UEA funebras kune kun familianoj kaj amikoj de Vilmos Benczik kaj kun la
tuta esperantistaro.
Forpasis Claude Nourmont (1945-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1024 (2022-02-28)
Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)