Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 935 (2021-03-07)
Mesaĝo de UEA al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko okaze de Internacia Virina Tago, 8 marto 2021

[ Mesaĝo sendota al UN kaj Unesko. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

Universala Esperanto-Asocio ĉiujare partoprenas kun entuziasmo la festadon de la Internacia Virina Tago. Tiu tago estas okazo por pritaksi la progreson faritan survoje al forigo de diskriminacio kontraŭ virinoj kaj knabinoj kaj insisti pri iliaj egalaj rajtoj. Ĝi estas ankaŭ okazo por konsideri la longan vojon al egaleco, kiu ankoraŭ irendas.

La sanitara krizo generita de Kovim-19 aparte influis virinojn, kiuj estis trafitaj je pluraj flankoj, interalie ekonomia, labora kaj familia. La pandemio plifortigis ekzistantajn malegalecojn kaj riskas subfosi, almenaŭ parte, la progresojn de la lastaj jardekoj rilate al seksa egaleco.

La kronvirusa krizo plividebligis la neproporciajn ŝarĝojn portatajn de virinoj kaj ilian vundeblecon al diversaj formoj de diskriminacio kaj perforto, sed ankaŭ montris ilian forton kaj neanstataŭigeblan rolon en la socio. Virinoj elstaris kiel iuj el la plej ekzemplaj kaj efikaj landaj gvidantoj kontraŭ la pandemio. Lokaj virinrajtaj organizoj, virinaj grupoj kaj transnaciaj feminismaj movadoj ne haltigis sian laboron, reagis forte al la krizo kaj eĉ atingis historiajn sukcesojn en kelkaj landoj.

Ankaŭ en la Esperanta komunumo sentiĝas pli kaj pli la bezono de egaleco, kio iĝis centra temo de retaj diskutoj, laborgrupoj, prelegoj, projektoj. Ĉefe inter la junularo, virinaj gvidantoj kaj aktivuloj elstariĝas pro sia kapablo teamlabori kaj esti motoroj de ŝanĝo.

En ĉi tiu Internacia Virina Tago, ni rekonas ilian altvaloran kontribuon kaj samtempe la neceson pli forte labori por superi la daŭre malproporcian reprezentadon de la seksoj en nia movado, kreante pli inkluzivan kulturon. Jam ekde ĝia plej frua historio, la Esperanto-movado celas esti loko en kiu "homoj kun homoj" renkontiĝas, interkonatiĝas, lernas unu de la alia, preter la naciaj limoj kaj lingvaj baroj. En tiu strebo al diverseco la genra dimensio nepre ne estu forgesita.

La Internacia Lingvo Esperanto prezentas unikan okazon por vere tutmonda dialogo pri la vojo irenda – dialogo per unu tutmonda lingvo, kiu tuŝas ĉiujn landojn kaj kontinentojn kaj kiu rekte kontribuas al malferma kaj inkluziva debato engaĝanta la tuttergloban civilan socion – debato kerna al la celaro de Unuiĝintaj Nacioj.

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Infanoj, 20 novembro 2021: Konstrui la estontecon NUN
Gazetaraj Komunikoj n-ro 996 (2021-11-14)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 995 (2021-11-12)

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 990 (2021-10-20)

Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Tradukada Tago 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 986 (2021-09-30)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 981 (2021-09-21)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021