Lastnovembre UEA alvokis al partopreno en la 72-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2021. Ĉiuj detaloj pri partopren-reguloj kaj premioj troveblas en la Gazetara Komuniko N-ro 915.
Tamen, pro teknikaj problemoj, bedaŭrinde ne eblas nuntempe aliro al la antaŭe indikita retpoŝtadreso sciosfero (ĉe) gmail . com. Dum teamo provas solvi la alirproblemon al la retpoŝtadreso, UEA petas ĉiujn kandidatojn sendi siajn konkursajn proponojn (aŭ resendi, en la kazo ke ili jam sendis ilin kaj ilia ricevo ne estis tuj konfirmita) al la nova retpoŝtadreso
Por ne malhelpi kandidatojn, la limdato por akcepto de proponoj estas prokrastita ĝis la 30-a de aprilo 2021.
Ĉiuj aliaj informoj, inkluzive de la fizikaj adresoj, restas validaj. UEA dankas vian komprenemon kaj kalkulas je via helpo por diskonigo cele al unu plia sukcesa okazigo de la Belartaj Konkursoj.
Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)
Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 992 (2021-10-24)
Alvoko al partopreno en la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 982 (2021-09-22)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 980 (2021-09-20)
Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon la 19-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 979 (2021-09-15)