Kadre de la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS) organizata de TEJO inter la 2-a kaj la 5-a de aprilo 2021 okazas pluraj podiaj diskutoj pri scienca kaj faka agado, kiel anoncite en la marta numero de la revuo Esperanto.
Podia diskuto pri Scienca Agado okazos laŭ inicato de UEA dimanĉon, la 4-an de aprilo, inter 14:00-15:30 UTC. La Zoom-adreso estas huji.zoom.us/j/7508982919. La panelanoj estos Amri Wandel, estrarano de UEA pri Faka kaj Scienca Agado kaj prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), Orlando Raola, estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj, Wendel Pontes, prezidanto de ISAE, Francesco Maurelli, aktivulo de ISAE.
Krome okazos dum IRIS (3-4 aprilo) podiaj diskutoj pri pluraj sciencaj branĉoj: lingvistiko, sociologio, antropologio kaj internaciaj rilatoj, astronomio, inĝenierarto kaj biologio, matematiko/fiziko, fervojoj. Pliaj detaloj inkl. la tempojn kaj Zoom-ligilojn: iris.tejo.org/
La 11-an de aprilo inter 13:30-15:00 UTC UEA okazigos la retan eventon Faka Forumo 2, daŭriga sesio de la sukcesa Faka Forumo, kiu okazis en la Virtuala Kongreso. Fakaj Asocioj, kiuj ŝatus partopreni kaj sin prezenti, anonciĝu ĉe
Pli justa kaj pli efika Eŭropo - Alvoko de la konferenco pri la Estonteco de Eŭropo al EU
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1038 (2022-05-24)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)
Inaŭgura saluto, interlingvistiko, kurso, debato kaj pli: Esperanto en la reta Poliglota Renkontiĝo (28 aprilo - 1 majo)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1035 (2022-04-27)
KER-ekzamenoj: UEA enketas pri reta ekzameniĝo kaj la Akademio de Esperanto oficiale partneriĝas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1032 (2022-03-30)
La 107-a Universala Kongreso: Kanado kaj Kebekio mildigas KOVIM-rilatajn regulojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1031 (2022-03-18)