Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  
2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 948 (2021-04-29)
Nova okazigo de Esperanto-kurso por hispanparolantoj: aliĝoj ĝis la 2-a de majo

En 2020, kunlabore kun Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kaj TEJO, UEA inaŭguris retan Esperanto-kurson por hispanparolantoj. Al ĝi aliĝis 672 homoj el 26 landoj kaj 51 volontulaj instruistoj. La kurso estis plene senpaga por ĉiuj. Laŭ la uzita metodo lernantoj dividiĝis en etaj grupoj, kiuj interŝanĝis dum entute pli ol 320 sesioj. Fine de la kurso okazis ekzameno, kiu certigis ĉu partoprenintoj bone lernis kaj sukcesis atingi bazan nivelon de la lingvo post nur du monatoj. Kvankam la agado okazis kadre de la Amerika Komisiono de UEA, ankaŭ homoj el Hispanio partoprenis. Kaj kvankam la agado okazis pere de la hispana, ankaŭ okazis reklamoj en la gvarania kaj partoprenis instruistoj el nehispanparolantaj landoj, kiel Brazilo kaj Usono.

La 30-an de aŭgusto 2020 dum la Tago de Ameriko (youtu.be/IAeaTnP1tFM) kelkaj el la lernintoj sukcesis prelegi tute flue, i.a. la junulino Diana Alondra pri la arto de la meksika pentristo Luis Vargas Santa Cruz (youtu.be/uRdrejSI3gw) kaj instruistoj parolis pri sia sperto instrui al internacia lernantaro. Oni povas legi pli pri la kreado de la kurso ĉe la artikolo "Edukado: Neatendita latenta sukceso" de la septembra numero de la revuo Esperanto aŭ per la videa prezento de la kurso (fb.watch/4CbcNLqVI6).

Danke al tiu granda sukceso UEA havis multajn novajn individuajn membrojn (ĉefe TEJO-aĝajn) el hispanparolantaj landoj, kiuj revigligis landajn asociojn kaj integriĝis en la nuna internacia Esperanto-komunumo, cetere partopreninte la Virtualan Kongreson de Esperanto. Nun en 2021 denove UEA kaj KEL, partnere kun TEJO kaj Hispana Esperanto-Asocio (HEF), okazigos la kurson. Publika alvoko al aliĝoj komenciĝis la 26-an de marto. Komence oni planis akcepti aliĝojn ĝis la 28-a de aprilo, fondo-tago de UEA, kiam la Asocio 113-jariĝas, sed la organizteamo decidis longigi la limdaton ĝis la 2-a de majo. Aliĝi eblas per esperanto.co/cursos/c21 kaj UEA invitas ĉiujn diskonigi al hispanparolantoj. La kurso okazos laŭ du malsamaj horaroj, kiuj taŭgas laŭ la diversaj horaroj de hispanparolantaj landoj. Ankaŭ la ĉi-jara kurso dividos la lernantojn en etajn grupojn kontrolatajn de bone trejnitaj kaj kapablaj instruistoj. La kurso komenciĝos la 19-an de majo kaj finiĝos la 10-an de julio. Pri nombroj la organizantoj kalkulos je minimume 10 instruistoj kaj ĝis la 28-a de aprilo 429 homoj aliĝis al la kurso.

Ĉi-jare UEA deziras simbole kompensi instruistojn kaj kurso-helpantojn pro tiu grava laborado, pagante simbolan valoron de po 5 EUR por instruhoro. Laŭ la celoj tio devos rezulti je investo de 2 400 EUR entute. Pro komuna klopodo de UEA, HEF kaj TEJO jam 1 300 EUR estis akiritaj. Se vi volas helpi, via amika donaco bonvenas al la Fondaĵo Ameriko de UEA (uea.org/alighoj/donacoj/ameriko). Pagmanieroj troviĝas ĉe uea.org/alighoj/pagmanieroj. Se eble, bonvolu informi al financoj@.spamaĵo?co.uea.org pri via donaco, indikante “E-kurso”.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021