UEA kaj la Komisiono de UEA por Eŭropa agado petas vian helpon:
Helpu nin kolekti 3500€ por realigi Esperantan agadon fine de julio 2021, dum la junulara festivalo Polandrock. Tiu sumo reprezentas la minimuman kvanton por mendi la tendojn kun mebloj en prestiĝa loko de la festivalo. Jam la kvaran jaron UEA subtenas la agadon. Al ĉiu 1 € donacotaj, UEA aldonos 1 € el propra buĝeto, tiel ke organizantoj ricevos entute la sumon de 3500€, almenaŭ.
Ekde 2017 Universala Esperanto-Asocio subtenas, alvokas mondonacojn kaj helpas financi la projekton de Multkultura Vilaĝo Esperanto. Vi povas sendi vian donacon al UEA konto "Informado" (uea.org/alighoj/donacoj/informado), aldonante kiel komenton: "por Polandrock". Alternative eblas donaci per jena Paypal-ligilo.
Polandrock estas mondfama kultura festivalo, kie partoprenis pli ol 800 000 junuloj en aŭgusto 2019. Ĉi-jare la festivalo okazos sub striktaj sanitaraj kondiĉoj pro la pandemio. Filmeton kaj pliajn informojn vi trovos ĉe gazetaro.org/polandrock/. Ni invitas ankaŭ legi la artikolon aperintan en la revuo Esperanto en novembro 2019: revuoesperanto.org/pol_and_rock.
Fina elano: la dua fazo de la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1003 (2021-12-16)
Daŭras la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 978 (2021-09-09)
9-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 976 (2021-08-16)
Deklaro de TEJO kaj UEA okaze de Internacia Junulara Tago, 12 aŭgusto 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 974 (2021-08-13)
Kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 967 (2021-07-20)