Eŭropa Unio (EU) konferencas ĝis printempo 2022 por decidi pri estonta evoluo de la ŝtataro. Kadre de tiu konferenco la eŭropuniaj civitanoj estas invitataj proponi ideojn.
UEA alvokas siajn membrojn loĝantajn en EU-landoj partopreni tiun civitanan konsulton per apogo de proponoj favore al nia lingvo. La UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj landaj asocioj kontaktos deputitojn en la Eŭropa Parlamento kaj en membroŝtatoj, atentigante pri la apogo de por-esperantaj proponoj, kaj argumentos por la realigo de tiuj proponoj. Tial la partoprenado de UEA-membroj en EU gravas: multnombra apogo ebligas al niaj organizoj efike plividebligi kaj antaŭenigi nian lingvon en EU.
Informoj pri la Konferenco, kiel partopreni ĝin, kion oni proponas kaj teknikaj konsiloj haveblas en la vikio de UEA (mallonge.net/UEA-vikio).
Bonvolu apogi tiujn proponojn:
UEA kalkulas je vi.
Instruu Esperanton en Senegalo kun stipendio (septembro-decembro 2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1027 (2022-03-06)
Fina elano: la dua fazo de la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1003 (2021-12-16)
Daŭras la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 978 (2021-09-09)
Kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 967 (2021-07-20)
UEA invitas vin partopreni en la kampanjo por konvinki Uneskon deklari la “Internacian Tagon de Esperanto”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 964 (2021-07-05)