Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  
2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 963 (2021-07-04)
Biblioteka Apogo Bachrich 2021: limdato prokrastita al la 31-a de julio 2021

Ĉi-jare UEA disdonos ankoraŭfoje subvenciojn el la Biblioteka Apogo Honore al la geedzoj Johano kaj Maria Bachrich, mallonge nomata Biblioteka Apogo Bachrich, kiu celas pliriĉigon de Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne ricevas ŝtatajn, urbajn aŭ aliajn movadajn subvenciojn.

La fondaĵo estis starigita en 2014 de komenca kapitalo (20 000 USD) donacita de la familio Bachrich memore al Johano kaj Maria, venezuelaj esperantistoj forpasintaj en 2005 kaj 2011 respektive. Per la subvencio eblas aĉeti librojn kaj aliajn varojn ĉe la Libroservo de UEA.

En 2020 estis disdonitaj entute 2163 eŭroj al 18 bibliotekoj en Eŭropo (12 bibliotekoj en Belgio, Germanio, Italio, Francio, Rusio, Bulgario, Hispanio, Ĉeĥio), Ameriko (2 bibliotekoj en Brazilo kaj Argentino) kaj Afriko (4 bibliotekoj en Burundo, Benino kaj Ugando).

Ni invitas subvencipetojn de Esperantaj bibliotekoj tutmonde. Por plenigi vian subvencipeton, bonvolu indiki klare la nomon de la respondeca persono, poŝtan adreson al kiu UEA sendu la pakaĵon kaj detalan priskribon de la biblioteko. Bonvolu ankaŭ aldoni kromajn detalojn, kiujn la doganoj de via lando emus peti por sukcese liveri al vi la pakaĵon (ekz-e retpoŝtadreson, telefonnumeron kaj impostan identigilon de ricevonto). En via komuniko la listo de la mendotaj varoj devas aperi en tabelo, kiu nepre havu la jenon ĉekape de la kolumnoj, ekzakte en la indikita ordo:

| Titolo | Kvanto | Baza prezo (€) | Sumo (€) |

Atentu, ke la titolo kaj la baza prezo devas esti entabeligitaj ekzakte kiel ili aperas en la Katalogo de UEA. Nepre uzu la katalogon, kiam vi preparas vian subvencipeton. Malĝuste preparita tabelo multe malpliigos viajn ŝancojn akiri ajnan subvencion.

La petoj atingu la Asocion ĝis la 31-a de julio 2021 retpoŝte al bachrich@.spamaĵo?co.uea.org, kopie al oraola@.spamaĵo?esperanto.org.

En la pakaĵoj sendotaj ni planas inkluzivi donacetojn por danki vian partoprenon, inter ili la unuan libron publikigitan de UNESKO en Esperanto: De ideoj al agoj: 70 jaroj de UNESKO.

Okaze de duboj pri la pretigo de subvencipeto, bv. ne heziti kontakti la respondeculojn ĉe la supre indikitaj retadresoj.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021