Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 995 (2021-11-12)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo 2021

[ Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

Universala Esperanto-Asocio, okaze de la Internacia Tago por Toleremo, la 16-an de novembro 2021, memorigas pri la celo de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO antaŭenigi interkompreniĝon inter kulturoj kaj popoloj. Tiu celo estas en la kerno de la Ĉarto de UN kaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar toleremo estas bazo por paco, plena observo de homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo por ĉiuj.

Kiel diras la Deklaracio de UNESKO de Principoj pri Toleremo, de 1995, toleremo estas respekto, akcepto kaj aprezo por la riĉa diverseco de kulturoj de nia mondo, de niaj formoj de esprimo kaj niaj manieroj esti homoj. Tio signifas, ke, por esti vere toleremaj, ni devas harmonie interagi kaj kunlabori por konstrui malfermajn kaj sekurajn komunumojn por ĉiuj.

Toleremo estas pli kaj pli necesa antaŭ la nuntempaj defioj. Antaŭ klimata krizo, sankrizo, perforta migrado, rasismo, ekstremismo kaj aliaj defioj, ni ĉiuj devas lerni pri diverseco kaj malfermiteco, kaj malkovri la kulturojn kaj kredojn de aliaj. Ni bezonas pli bonajn leĝojn, edukadon, aliron al informoj kaj konsciigon.

UN kaj UNESKO deklaris la jaron 2021 la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. Ni hodiaŭ frontas krizon de konfido, en kiu la unuopaj ŝtatoj ofte ne sukcesas rompi reciprokajn malkonfidojn por solidariĝi en la solvado de mondaj problemoj. Mankas, interalie, tiu toleremo kiu fundamentas konfidon, kaj sekve la konfido kiu fundamentas pacon.

Por esti toleremaj, ni bezonas kompreni unu la alian. Pro tio, UEA antaŭenigas multlingvismon kiel vojon por multobligi la eblecojn de plena interkompreniĝo. Speciale, ni utiligas Esperanton kiel ponton inter malsamaj lingvoj kaj kulturoj. Ni ĉiuj estas anoj de la sama mondo, tiel ni devas ĉiutage strebi, individue kaj komunume, al konstruado de la bezonataj toleremo kaj interkompreno.

Per vera toleremo, kiel diris la fondinto de Esperanto pri la parolantoj de lia lingvo, "... ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj."

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021