Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
        
Contact UEA at:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam,
The Netherlands
Phone: +31 10 436 1044
Fax: +49 30 364280169
Email: info@.spamaĵo?uea.org
 
Ĝisdate pri Esperanto
En mondo ĉiam pli konscia pri rajtoj de malplimultoj kaj pri lingva kaj kultura diverseco, la internacia lingvo Esperanto altiras atenton de influaj decido-farantoj.

... Neregistaraj organizaĵoj premas por meti la demandon pri internacia lingvo en la tagordojn de UN kaj Eŭropa Unio.

... La Manifesto de Prago, moderna deklaro de la valoroj kaj celoj de la Esperanto-movado, emfazas lingvan demokration.

... La festado de la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, ekis per simpozio en la sidejo de Unesko decembre 2008, kulminis per la Universala Kongreso de Esperanto en lia naskiĝurbo Bjalistoko kaj finiĝis per simpozio en Novjorko kun ĉeesto de UN-diplomatoj.

... UEA estas regule kandidatigita por la Nobel-pacpremio, i.a. de la Pola Parlamento en 2009.

... Mongola Esperanto-Societo fariĝis la 70-a landa asocio de UEA.

... En dudeko da afrikaj landoj funkcias landa Esperanto-Asocio. La germana urbo Herzberg deklaris sin "Esperanto-urbo".

... La Esperanto-versio de Vikipedio inkluzivis preskaŭ 125000 artikolojn fine de 2009.

... Malgraŭ pli ol 700 paĝoj nova anglalingva enciklopedio de originala Esperanto-literaturo nomis sin "konciza".

... Jen kelkaj aldonaj faktoj pri la stato de Esperanto.

Celoj kaj originoj. La bazo de tio kio fariĝis la internacia lingvo Esperanto estis eldonita en Varsovio en 1887 de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof. La ideo pri internacia planlingvo, celata ne por anstataŭi etnajn lingvojn sed por servi kiel aldona, dua lingvo por ĉiuj, ne estis nova, sed Zamenhof vidis ke tia lingvo devas disvolviĝi per kolektiva uzado, kaj li do limigis sian komencan proponon al minimumisma gramatiko kaj malgranda vortostoko. Esperanto estas nun plene dis¬volviĝinta lingvo kun tutmonda parolkomunumo kaj kompleta esprimilaro. Multaj ideoj de Zamenhof anticipis tiujn de la fondinto de la moderna lingvistiko, la strukturisto Ferdinand de Saussure (kies frato René estis esperantisto).

Karakterizoj. Esperanto estas kaj parolata kaj skribata. Ĝia leksikono venas precipe el okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras fortajn slavajn influojn. Esperantaj morfemoj estas senvariaj kaj preskaŭ senfine rekombineblaj en malsamaj vortoj, tiel ke la lingvo ankaŭ havas multon komunan kun izolaj lingvoj kiel la ĉina, dum ĝia interna vortostrukturo prezentas similecojn al aglutinaj lingvoj kiel la turka, svahila kaj japana.

Disvolviĝo. Komence la lingvo konsistis el ĉ. 1000 radikoj, el kiuj eblas formi 10.000-12.000 vortojn. Hodiaŭ, Esperanto-vortaroj povas enhavi 15.000-20.000 radikojn, el kiuj eblas formi centojn da miloj da vortoj. La lingvo daŭre evoluas: Akademio de Esperanto kontrolas aktualajn tendencojn. Tra la tempo, la lingvo estis uzata por preskaŭ ĉiuj imageblaj celoj, iuj el ili polemikigaj aŭ problemecaj. La lingvo estis malpermesita kaj ĝiaj uzantoj persekutataj, kaj de Stalin, kiu konsideris ĝin lingvo de "kosmopolitoj", kaj de Hitler, por kiu ĝi estis lingvo de judoj (Zamenhof, kreinto de la lingvo, estis judo). Per uzado de la lingvo en la hejmo, ekzistas eble mil denaskaj parolantoj de Esperanto.

Uzantoj. Universala Esperanto-Asocio, kies membraro formas la plej aktivan parton de la Esperanto-komunumo, havas landajn asociojn en 70 landoj kaj individuajn membrojn en 120 landoj. Nombroj de venditaj lernolibroj kaj membrostatistikoj de lokaj asocioj indikas, ke la nombro de homoj kun ioma kono de la lingvo estas centmiloj aŭ eĉ milionoj. Ekzistas Esperanto-parolantoj tra la tuta mondo, kun notindaj koncentriĝoj en landoj tiel diversaj kiel Ĉinio, Japanio, Brazilo, Irano, Madagaskaro, Hungario kaj Kubo.

Instruado de Esperanto. Eblas rapide ekkomuniki per Esperanto, kiu liveras idealan enkondukon al la studado de fremdaj lingvoj. Post kelklaj semajnoj eblas ekuzi ĝin por korespondado kaj post kelkaj monatoj por lernejaj vojaĝoj eksterlande. Eksperimentoj kaj neformalaj observoj atestas, ke antaŭa lernado de Esperanto favore efikas al la studado de kaj unua kaj dua lingvoj. Esperanto estas instruata en iuj lernejoj, sed oni kutime lernas ĝin aŭtodidakte, koresponde, en ĉeesta kurso aŭ rete per www.lernu.net, kiu proponas kursojn en pli ol 30 lingvoj. Lerniloj kaj aŭtodidaktaj materialoj ekzistas en pli ol 100 lingvoj. La retejo www.edukado.net informas pri la aktuala eduk-agado.

Oficiala rekono. En 1954 la Ĝenerala Konferenco de Unesko agnoskis ke la atingoj de Esperanto harmonias kun la celoj kaj idealoj de Unesko, kaj oficialaj rilatoj estis establitaj inter Unesko kaj UEA. En 1985 la Ĝenerala Konferenco de Unesko alvokis al membroj-ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj antaŭenigi la instruadon de Esperanto en lernejoj, kaj ĝian uzadon en internaciaj aferoj. UEA havas oficialajn rilatojn ankaŭ kun Unuiĝintaj Nacioj, Unicef, Konsilio de Eŭropo, Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj, kaj Internacia Organizaĵo de Normigado.

Kunvenoj kaj vojaĝado. Pli ol cent internaciaj konferencoj kaj kunvenoj okazas ĉiujare en Esperanto — sen tradukistoj aŭ interpretistoj. La plej granda estas la Universala Kongreso de Esperanto, laste okazinta en Nitra (Slovakio, 2016), Seoul (Korea Resp., 2017), Lisboa (Portugalio, 2018) kaj Lahti (Finnlando, 2019). Venontaj kongresoj estos en Movita al 2022. Montréal (Kanado, 2020), Belfast (Britio, 2021) kaj Montréal (Kanado, 2022).

La dua Mezorienta Kunveno de Esperanto okazis en Iznik, Turkio (2009). La sesa Azia Kongreso estos en Mongolio en 2010 kaj la oka Tut-Amerika Kongreso en San-Paŭlo en 2011. La eldono 2008 de Pasporta Servo, servo de la junulara sekcio de UEA, havas adresojn de 1225 gastigantoj en 90 landoj donantaj senpagan tranoktadon al vojaĝantaj Esperanto-parolantoj.

Esplorado kaj bibliotekoj. Multaj universitatoj inkludigas Esperanton en kursoj pri lingvistiko; kelkaj proponas ĝin kiel sendependan lernotemon. Aparte notinda estas la universitato de Poznań, Pollando, kun diploma programo pri interlingvistiko. La bibliografio de la usona Asocio de Modernaj Lingvoj registras pli ol 300 fak-eldonaĵojn pri Esperanto ĉiujare. La biblioteko de Internacian Esperanto-Muzeo en Vieno (parto de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio) havas pli ol 35.000 erojn. Aliaj grandaj bibliotekoj, ĉiuj kun pli ol 20.000 eroj, estas Biblioteko Hodler de UEA en Roterdamo, la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio en Stoke-on-Trent, Germana Esperanto-biblioteko en Aalen, kaj la biblioteko de Japana Esperanto-Instituto en Tokio. La kolektojn de Vieno kaj Aalen eblas konsulti per Interreto kaj per la internacia pruntosistemo.

Profesiaj kontaktoj kaj specialaj interesoj. Organizaĵoj por Esperanto-parolantoj inkluzivas tiujn por kuracistoj, verkistoj, fervojistoj, sciencistoj, muzikistoj kaj multaj aliaj. Ili eldonas revuojn, organizas konferencojn kaj helpas ekspansiigi la lingvon por profesia kaj faka uzo. Akademio Internacia de la Sciencoj, AIS, faciligas kunlaboron sur la universitata nivelo. Originalaj kaj tradukitaj verkoj aperas pri astronomio, informadiko, botaniko, kemio, juro, filozofio, k.a. fakoj. En 2009 UEA lanĉis per La origino de specioj de Darvino serion de sciencaj klasikaĵoj, "Scienca Penso". Proprajn organizaĵojn havas i.a. blinduloj, skoltoj, ŝak- kaj go-ludantoj, kaj katamantoj. La junulara sekcio de UEA, TEJO, organizas internaciajn kunvenojn kaj eldonas periodaĵojn. Budhistoj, ŝintoistoj, katolikoj, protestantoj, kvakeroj, bahaanoj kaj ateistoj havas siajn organizaĵojn, kaj multaj soci-aktivaj grupoj uzas la lingvon. En Sennacieca Asocio Tutmonda kunagas diversaj laboristaj tendencoj.

Literaturo. La floranta literatura tradicio en Esperanto estas agnoskita de PEN-Internacia, kiu akceptis Esperanto-filion en 1993. La verkadon en Esperanto stimulas Akademio Literatura de Esperanto, fondita en 2008. Notindaj nunaj verkistoj estas la romanistoj Trevor Steele (Aŭstralio), István Nemere (Hungario), Spomenka Ŝtimec (Kroatio), kaj Manuel de Seabra (Katalunio); la poetoj Mauro Nervi (Italio), Mao Zifu (Ĉinio), Miĥail Giŝpling (Israelo) kaj Abel Montagut (Katalunio); kaj la eseistoj kaj tradukistoj Probal Dasgupta (Hinda Unio) kaj Humphrey Tonkin (Usono). La Esperanto-poetoj William Auld, Marjorie Boulton kaj Baldur Ragnarsson estis kandidatigitaj por la literatura Nobel-premio.

Tradukoj. Inter la plej novaj literaturaj tradukoj elstaras Vintra fabelo de Ŝekspiro, La gefianĉoj de Manzoni, La majstro de l’ ringoj de Tolkien, Cent jaroj da soleco de García Márquez, Fraŭlino Maitreyi de Eliade, Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk de Hašek, kaj la klasika ĉina romano Pilgrimo al la Okcidento de Wu Cheng’en. Multaj antologioj enhavas tradukojn de poezio el diversaj lingvoj.

Apud Asterikso, Winnie-la-Pu kaj Tinĉjo, infanoj povas legi ankaŭ pri Hirthara Petro kaj Pipi Ŝtrumpolonga. La Muminvalo-libroj de Tove Jansson kaj la Oz-libroj de L. Frank Baum estas haveblaj en Interreto.

Tradukoj el Esperanto inkluzivas Maskerado, eldonita en Esperanto en 1965 de Tivadar Soros, patro de la financisto George Soros. Ĝi rakontas la spertojn de lia familio dum la nazia okupado de Budapeŝto. Ĝi estis eldonita en la angla en Britio kaj Usono, kaj aperis ankaŭ en la rusa, hungara, germana kaj turka. Libro de la pola ĵurnalisto Roman Dobrzyński, La Zamenhof-strato, aperis en pli ol dek lingvoj, laste en la la franca (2008) kaj la itala (2009).

Teatro kaj kino. Teatraĵoj de dramverkistoj tiel diversaj kiel Goldoni, Ionesco, Ŝekspiro kaj Ayckbourn estis lastatempe prezentitaj en Esperanto. Multaj dramoj de Ŝekspiro ekzistas en Esperanta traduko; Reĝo Lear estis prezentita en Esperanto en Hanojo, Vjetnamio, en decembro 2001, kun loka rolularo.

La utiligo de Esperanto en kino estas malpli ofta. En scenoj de La granda diktatoro de Chaplin aperis afiŝoj en Esperanto, en Delekto de idioto kun Clark Gable kaj la japana filmo Jan Arima iuj dialogoj estis en Esperanto, kaj la kultfilmo Inkubo uzis nur Esperanton.

Muziko. Muzikaj ĝenroj en Esperanto inkluzivas popularajn kaj popolajn kantojn, rokmuzikon, kabaredon, kantojn por solistoj kaj ĥoro, kaj operon. Popularaj komponistoj kaj artistoj, i.a. Elvis Costello kaj Michael Jackson, registris en Esperanto, verkis orkestraĵojn inspiritajn de la lingvo, aŭ uzis ĝin en videofilmetoj. Klasikaj orkestraĵoj kaj ĥorverkoj kun Esperanto-teksto inkluzivas La Koro Sutro de Lou Harrison kaj la 1-an simfonion de David Gaines, ambaŭ el Usono. Muziko en Esperanto estas trovebla en TTT.

Periodaĵoj. Pli ol 100 revuoj aperas en Esperanto, ekz. la novaĵrevuo Monato, la junulara revuo Kontakto kaj la revuo Esperanto de UEA. Multaj revuoj havas elektronikan eldonon kaj arkivojn en TTT. Estas periodaĵoj pri medicino kaj scienco, religiaj magazinoj, edukaj periodaĵoj, literaturaj revuoj kaj special-temaj eldonaĵoj.

Radio kaj TV. Radiostacioj en Brazilo, Ĉinio, Kubo, Pollando kaj Vatikano elsendas regule en Esperanto. Plimultiĝas programoj aŭdeblaj en Interreto. Regulajn programojn elsendas Esperanto-TV de Bjalistoko.

Interreto. La reta uzado de Esperanto estas tre vigla kaj rapide plivastiĝanta. Ekzistas kelkcento da diskutlistoj, kiuj traktas temojn ekde la familia uzado de la lingvo ĝis la ĝenerala teorio de relativeco. Esperanto estas vaste uzata en la tujmesaĝiloj ICQ, IRC, MSN kaj Skype. Komputilaj programoj, ekz. literumiloj, gramatik-kontroliloj kaj klavar-aranĝoj, estis kreitaj en Esperanto. Programoj kiel OpenOffice.org, Firefox, IrfanView, la grafika labormedio KDE, kaj la operaciaj sistemoj Ubuntu kaj Mandriva estas haveblaj en Esperanto. Popularaj retejoj kiel Google, Vikipedio, Facebook kaj Ipernity havas ankaŭ Esperanto-versiojn.

Servoj de UEA. UEA eldonas librojn, revuojn, kaj jarlibron kun listoj de Esperanto-organizaĵoj kaj lokaj reprezentantoj tra la mondo. Informojn pri tiuj eldonaĵoj kaj pri kompaktaj diskoj, DVD-oj, ktp, vi trovas en katalogo.uea.org. La Libroservo de UEA stokas ĉ. 5000 titolojn.

Por pliaj informoj pri Esperanto, kontaktu UEA:

Kontakta adreso de UEA:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam,
Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
retadreso: info@.spamaĵo?uea.org
Supren
UEA, 2020