Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La 100-a UK

Lillo — Francio

25 de julio — 1 de aŭgusto 2015
La 100-a UK
Hoteloj por kongresanoj de UK-2015

1Hôtel Casino Barrière Vidu la bildon

Rango: ★★★★★
Distanco de la Kongresejo: 500 m
Adreso: 777 bis pont de Flandres, Lille
La hotelo havas 3 restoraciojn, 4 kafejojn, kazinon kaj teatron. Gastoj havas senpagan aliron al la saŭnejo. La ĉambroj estas izolitaj kontraŭ bruo.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 164 €
dupersona — 93 €

2Novotel Lille Centre Gares Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 300 m
Adreso: 49 rue de Tournai
La hotelo situas 2 min. for de la trajn­ stacio Lille Flandres kaj havas gimnastikejon. La duŝejoj havas ankaŭ bankuvon.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 139 €
dupersona — 79.5 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 79.5 €

3Suite Novotel Lille Europe Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 700 m
Adreso: Boulevard de Turin
La hotelo situas je kelkaj metroj de la trajnstacio Lille-Europe kaj havas kafejon kaj manĝaĵvendejon. En la ĉambroj estas mikroonda forno, senpaga mineralakvo kaj en la duŝejoj ankaŭ bankuvo.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 137 €
dupersona — 78.5 €

4Mercure Lille Centre Grand Place Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,2 km
Adreso: 2 boulevard Carnot
Plene renovigita hotelo, situas en la koro de la urbo. En la duŝejoj estas ankaŭ bankuvo.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 145 €
dupersona — 84 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 84 €

5Novotel Lille Centre Grand Place Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,6 km
Adreso: 116 rue de Hôpital Militaire
Situante urbocentre, la hotelo havas restoracion, kafejon kaj estas je 10 minutoj piede de la trajnstacioj Lille Flandres kaj Lille-Europe.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 132 €
dupersona — 76 €
Prezo en unu lito kaj unu sofolito dupersona — 76 €

6Ibis Lille Centre Grand Palais Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 150 m
Adreso: 1 et 3 rue des Moulins de Garance
La hotelo situas je 4 minutoj piede de la trajnstacio Lille Flandres. Ĝi havas 24-horan kafejon.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 95 €
dupersona — 54.5 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 54.5 €

7Ibis Lille Centre Gares Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 650 m
Adreso: 29 avenue Charles Saint-Venant
La hotelo situas ĉe la trajnstacio Lille Flandres kaj havas propran parkejon.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 93 €
dupersona — 53.5 €
Prezo en unu geedza lita ĉambro dupersona — 53.5 €

8Ibis Styles Lille Centre Gare Beffroi Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 750 m
Adreso: 172 rue de Paris
Proksime de la trajnstacio Lille Flandres, ĝi havas propran parkejon.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 80 €
dupersona — 47.5 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 47.5 €

9Ibis Lille Centre Grande Place Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,2 km
Adreso: 21 rue Lepelletier
La hotelo havas 24-horan manĝaĵ­vendejon kaj propran parkejon.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 101 €
dupersona — 57 €

10Hôtel Campanile Lille Euralille Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,9 km
Adreso: 23 allée Vauban, La Madeleine
Situanta antaŭ la tramhaltejo Romarin, la hotelo havas kafejon, restoracion, terason, propran parkejon kaj la ĉambroj havas kontraŭbruan izolaĵon.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 120 €
dupersona — 66 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 66 €

11Hôtel Balladins Vidu la bildon

Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 700 m
Adreso: 24 place de la Gare
La antaŭ nelonge renovigitaj ĉambroj havas kontraŭbruan izolaĵon. En la hotelo estas restoracio sur la 7-a etaĝo kun panorama vido de la urbo.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 124 €
dupersona — 69.5 €

12Hôtel Lille Europe Vidu la bildon

Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 1 km
Adreso: Avenue Le Corbusier
La hotelo havas laborareon kun senpaga sendrata retkonekto, komputilo, printilo kaj skanilo, kuirejeton/manĝareon kun mikro­onda forno (alirebla inter 5h00 kaj 0h00) kaj propran parkejon. La ĉambroj havas fridujeton kaj la duŝejoj ankaŭ bankuvon. Sen klimatizilo en la ĉambroj.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 80 €
dupersona — 46 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 46 €

13Hôtel B&B Lille Centre Grand Palais Vidu la bildon

Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 850 m
Adreso: 169 rue Berthe Morisot
Situante je 5 minutoj de la metrostacio Lille Grand Palais, la hotelo havas propran parkejon.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 76 €
dupersona — 43 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 43 €
Prezo en tripersona — 40 €

14Ibis Budget Lille Centre Vidu la bildon

Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 1,5 km
Adreso: 10 rue de Courtrai
Kore de la malnova urbo Vieux Lille, proksime de Porte de Gand, la hotelo havas propran parkejon.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 71 €
dupersona — 40.5 €

15Appart City Lille Euralille Vidu la bildon

Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 1,9 km
Adreso: 30 les Jardins de l Europe, Place Vauban, La Madeleine
Tiu ĉi rezidejo proponas meblitajn, unu- aŭ plurĉambrajn apartamentojn kun hotelsimilaj servoj. En la ĉambroj estas sekurŝranko, manĝ- kaj labortabloj, fridujeto, mikroonda forno, kafmaŝino, manĝilaro, kuiraparato kaj kuirejaj iloj. La interreta aliro kostas 1 eŭron tage. La ĉambroj ne estas klimatizataj. Semajna purigado. La parkejo estas propra.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 98 €
dupersona — 58 €
Prezo en unu geedza lito dupersona — 58 €

16Hostel Gastama Vidu la bildon


Distanco de la Kongresejo: 2,2 km
Adreso: 109 rue de Saint-André
Elektita de Hostel World France kiel la plej bona hostelo de Francio en 2014 la hostelo havas novindustrian dekoracion, originalan kaj modecan atmosferon, komunajn kuirejon kaj sidareon, komputilojn kaj senpagan retaliron. Krome estas kafejo, vestaĵlavejo kun vestaĵsekigilo kaj 24-hore malfermita akceptejo.
Estas 4-, 6- kaj 8-litaj komunaj dorme­ joj, iuj ekskluzivaj por virinoj. La komunaj necesejoj/duŝejoj troviĝas en ĉiuj etaĝoj. Sub la litoj troviĝas sekuraj, individuaj ŝranketoj. Litotukoj estas disponigataj. Bantukoj ne estas disponigataj. Maten­ manĝo inkluzivigita. Estas 5 unulitaj ĉambroj kun necesejo/duŝejo enĉambre (por tiuj ĉambroj ankaŭ la bantukoj estas disponigataj), 2 unulitaj ĉambroj kun komunaj necesejoj/duŝejoj (sen bantukoj), 2 dupersonaj ĉambroj (geedza lito) kun necesejo/duŝejo enĉambre (kun bantuko), 4 dulitaj (kun ĝemellitoj: unu super la alia) ĉambroj kun komuna necesejo/duŝejo (sen bantukoj) kaj 2 trilitaj ĉambroj kun privata necesejo/duŝejo kaj bantukoj. Krome troviĝas unu familia ĉambro, por kvar personoj, kun propra necesejo/duŝejo kaj bantukoj.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 65 €
dupersona — 53.5 €
Prezo en Komuna necesejo unupersona — 54 €
Prezo en Ĝemellitoj - enĉambra necese dupersona — 41.5 €
Prezo en Enĉambra necesejo tripersona — 39 €
Prezo en Familia ĉambro - enĉambra necesejo kvarpersona — 34.5 €
Prezo en Dormejo - enĉambra necesejo kvarpersona — 39 €
Prezo en Dormejo - komuna necesejo kvarpersona — 36 €
Prezo en ĉambro sespersona — 34 €
Prezo en ĉambro okpersona — 32 €

17Studentaj ĉambroj - Résidence Albert Châtelet Vidu la bildon


Distanco de la Kongresejo: 4,2 km
Adreso: 2 rue Frédéric-Combemale (metrostacio Oscar Lambret)
Individuaj ĉambroj kun necesejo kaj duŝejo enĉambre. Sen klimatizilo kaj matenmanĝo. Komuna kuirejo. Mendebla nur por la kongresaj datoj! Studentoj devas montri pruvilon pri studenteco!


Prezo en Ne-studento unupersona — 27 €
Prezo en Studento unupersona — 17 €

Supren
UEA, 2021