Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La 101-a UK

Nitro — Slovakio

23 — 30 de julio 2016
La 101-a UK
Dua Bulteno
Socia justeco — lingva justeco
Loka Kongresa Komitato
Prezidanto Peter Baláž
Vicprezidanto Ján Vajs
Loĝiga servo Juraj Gondžúr
Kultura programo Michal Matúšov
Ekskursoj Zuzana Pichnarčíková
Kongresejo Vladimír Rataj
Sekretario por eksterlandaj, diplomatiaj kaj fakaj rilatoj Jozef Reinvart
Financoj, volontuloj Dorota Rodzianko
Junulara programo Léon Schnelldorfer
Publikaj rilatoj Zuzana Kožuchová
Ĵurnalistaj rilatoj Zlatica Gregorová
Scienca/faka programo Eva Poláková
Bonvenon al la kongreslando
Ĝenerale

Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdo­na­ do malsamas laŭ landoj kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima slovaka diplomatia reprezentejo (bv. mem trovi ĝian adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi bezonas vizon kaj sub kiuj kondiĉoj.

CO/LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2016 kaj principe ne povos respondi al tiuj petoj.

Dokumentoj

Ĉiu vizitanto devas havi validan identigi­­lon kaj tiuj de landoj ekster la Schengen­-areo devas havi pasporton validan plu minimume ses monatojn post la forirdato, koncernan vizon, samkiel revenbileton. La kongresanoj mem devas zorgi pri akiro de vizoj. En escepte komplikaj kazoj oni povas peti helpon de CO/LKK.

Konfirmiloj kaj invitleteroj

Normale la Kongresa Konfirmilo devas sufiĉi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. La konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun la CO sendos se oni petos ĝin. Al nealiĝintoj oni ne povas sendi invitleteron nek aliajn konfirmaĵojn. Bonvolu konscii, ke nek la CO nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.

Datoj

Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresdaŭro (23-a ĝis 30-a de julio, eventuale plus la daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.

Mongarantioj kaj asekuroj

Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne la vizon (depende de la civitaneco), necesas pruvi ĉe la eniro en la landon, ke oni posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj, kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfirmon pri la pagitaj servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufiĉaj mon­rimedoj. UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al kongresanoj. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando. Unu el la postuloj por ricevi vizon estas akiro de asekuro, pri kio la kongresanoj zorgu mem. Ofte tute taŭga asekuro estas aĉetebla en via hejmlanda flughaveno.

Sendepende de tio, ĉu necesas havi vizon aŭ ne, ĉiu kongresano prefere asekuru sin por la tuta daŭro de la vojaĝo kaj restado.

Alveno al Slovakio

De Bratislavo al Nitro kondukas la facile atingebla rapidvojo R1 kaj veturas oftaj rektaj busaj linioj de pluraj kompanioj. La busveturado daŭras ĉ. 1 horon kaj 20 minutojn kaj kostas inter € 2 kaj € 5 (la plej malmultekosta bileto estas de la flavaj busoj de la kompanio “Student agency” (cestovnelistky. studentagency.sk — la retpaĝo funkcias en la ĉeĥa, slovaka, germana kaj angla lingvoj). Eblas atingi Nitron ankaŭ de Budapeŝto per trajno (kun ŝanĝo en Nové Zámky). Horarojn de publikaj transportoj kontrolu en la retejo http://cp.sk (la retejo funkcias en la slovaka, la angla kaj la germana lingvoj). La plej proksimaj internaciaj flug­havenoj estas en Bratislavo, Letisko M. R. Štefánika (BTS), Vieno, Flughafen Wien-Schwechat (VIE) — de ĝi veturas ĉiuhore rektaj busoj al la busa stacidomo de Bratislavo (kaze ke oni mem planos busan vojaĝon de Vieno ĝis Nitro, bv. certiĝi ke la alven- kaj ekirstacioj en Bratislavo estas la samaj), kaj Budapeŝto, Budapest Liszt Ferenc Nemzetközi Repülőtér (BUD).

La kongresejo

Slovaka Agrokultura Universitato (Slovenská poľnohospodárska univerzita, SPU), Tr. A. Hlinku 2, SK-949 76 Nitra.

Por kongresrilataj aferoj bv. ne skribi al la kongresejo sed nur al la konstanta adreso de UEA en Roterdamo.

Utilaj informoj pri Slovakio kaj Nitro
Situo

Slovakio estas lando en Mezeŭropo, najbaro de Pollando, Ukrainio, Hungario, Aŭstrio kaj Ĉeĥio. Ĝi sendependiĝis en 1993, kiam Ĉeĥoslovakio disiĝis, kaj estas membro de EU ekde 2004. Ĝi estas malgranda lando: 49 035 km 2 kun ĉirkaŭ 5 400 000 loĝantoj (2014). Bratislavo, la ĉefurbo, situas en la okcidento de la lando, apud Aŭstrio kaj nur 60 km de Vieno.

Nitro, kun ĉ. 78 000 enloĝantoj (2014), estas la sesa plej granda urbo de Slovakio. Ĝi situas ĉe la piedo de la monteto Zobor, en la okcidento de la lando, 75 km for de Bratislavo.

Klimato

En Slovakio regas modera kontinenta klimato. La averaĝa alta temperaturo en Nitro en julio kaj aŭgusto estas 27°C — povos esti pli malvarme, sed ankaŭ eblas ke la temperaturo atingos 35°C.

Lingvoj

La oficiala lingvo estas la slovaka, sed ĉiuj slovakoj komprenas ankaŭ la ĉeĥan. Junuloj ofte scipovas la anglan kaj homoj pli aĝaj ol 40 jarojn plej verŝajne konas la germanan (aŭ, malpli ofte, la rusan). En sudaj landopartoj la hungara estas uzata.

Loka tempo

UTC+1 horo vintre, UTC+2 horoj somere (nordhemisfere).

Mono

En Slovakio oni uzas eŭrojn (EUR, €). Moneroj: 1, 2, 5, 10, 20, 50 cendoj; 1 kaj 2 eŭroj. Biletoj: 5, 10, 20, 50, 100, 200, 500 eŭroj. Biletoj pli grandaj ol € 50 estas malmulte uzataj; povas esti, ke vendejo ne akceptos ilin, simple pro tio, ke ili ne havas sufiĉe da mono en la kaso por redoni al vi. Eblas ŝanĝi monon (plej facile valutojn de najbaraj landoj kaj usonajn dolarojn) en flughavenoj, grandaj staci­domoj, bankoj kaj monŝanĝejoj. Preskaŭ en ĉiuj vendejoj, restoracioj kaj hoteloj eblas pagi per kartoj (debetaj/kreditaj).

Elektro

La elektra tensio estas 230-volta. La kontaktiloj estas dupolusaj. Konektilingoj estas tute samaj kiel en Ĉeĥio, Pollando, Francio kaj Belgio; ili povas akcepti konektilojn de plej multaj eŭropaj landoj (krom interalie Britio kaj Irlando).

Telefonado

La prefikso por telefoni al Slovakio de eksterlando estas +421; tiam oni ellasu la komencan nulon de la numero. Por telefoni de Slovakio al eksterlando: 00 + landa kodo + telefonnumero. Grava numero (polico, fajrobrigado, savobrigado, urĝa medicina helpo): 112.

Interreto

En pluraj hoteloj, restoracioj, kafejoj ktp. troveblas senpagaj retkonektoj. En la kongresejo mem ankaŭ estos senpaga sendrata interreta konekto.

Medikamentoj

Receptoj estu latinalfabete skribitaj. La plej proksimaj apotekoj de la kongresejo troviĝas en la apudaj aĉetcentroj (“Centro” kaj “Mlyny”), malfermitaj ĉiutage ekde la 9h00 ĝis la 21h00.

Sanservo

Estas konsilinde ke kongresanoj havu sanasekuron por la daŭro de la vojaĝoj plus restado. UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.

Trinkmono

La trinkmono ne estas inkluzivita en la fakturo kaj ne estas oficiala devo lasi ĝin. Oni tamen kutimas lasi kelkdek eŭrocendojn por etaj servoj kaj se la servo estis aparte bona 1 aŭ 2 eŭrojn aŭ ĝis 10 elcentojn de la fina sumo. Servistoj, inkluzive de taksiistoj, aprezas trinkmonon (kutime oni rondigas la prezon ĝis plenaj eŭroj).

Trinkakvo

La kranakvo estas senprobleme trinkebla. Eblas ankaŭ aĉeti mineralan akvon (sýtenáperlivá: kun gaso, nesýtenáneperlivá: sen gaso).

Enurba trafiko

Busbileto en Nitro kostas € 0,70 (€ 0,50 por studentoj kaj pensiuloj) kaj estas aĉetebla rekte de la ŝoforo. La retejo http://imhd.sk donas informojn pri publika transporto en la ĉefaj urboj (inkluzive de Nitro kaj Bratislavo). Eblas ankaŭ uzi taksion; veturo ene de Nitro kostas € 3 aŭ malpli.

Sekureco

Slovakio estas ĝenerale tre sekura lando, sed, kiel ĉie, estu atentema pri dokumentoj, valoraĵoj, mono ktp. Antaŭ ol eniri taksion, prefere demandu la ŝoforon, kiom kostos la veturado.

Provizora programo

Ĉi tie aperas nur la plej gravaj programeroj. La Estraro de UEA rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn.

Sabato, 23 julio Malfermo de la kongresejo je 9h00. Alveno de la kongresanoj kaj registriĝo. Disdonado de dokumentoj. Komitato de UEA. Unuafojaj Kongresanoj. Libroservo. Movada Foiro/Interkona Vespero. Giĉetoj funkcias ĝis 18h00.

Dimanĉo, 24 julio Solena Inaŭguro (10h00). Libroservo. Inaŭguro de IKU/AIS. Kongresa Temo. Paroligaj Kursoj. Slovaka Eksprese. Ĉeĥa Eksprese. Nacia Vespero.

Lundo, 25 julio Libroservo. IKU-prelegoj. Paroligaj Kursoj. Kleriga Lundo. Slovaka Eksprese. Ĉeĥa Eksprese. Ekumena Diservo. Teatro. Bankedo. Kongresa Balo.

Mardo, 26 julio Libroservo. Paroligaj Kursoj. Tago de Lernado. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Estraro respondas. Slovaka Eksprese. Ĉeĥa Eksprese. Landa Agado. Delegita Reto. Societo Zamenhof. Teatro.

Merkredo, 27 julio Tuttagaj ekskursoj.

Ĵaŭdo, 28 julio Libroservo. Libroj de la Jaro. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Esperantologia Konferenco. Belartaj Konkursoj. Paroligaj Kursoj. Centra Oficejo respondas. Urba Akcepto (por invititoj). Koncerto.

Vendredo, 29 julio Libroservo. Komitato de UEA. IKU-prelegoj. Paroligaj Kursoj. Faka Forumo. Aŭkcio. Venontaj UK-oj. IAV.

Sabato, 30 julio Solena Fermo (10h00). Libroservo (ĝis 14h00). Fermo de la kongresejo (14h00).

Lingvaj kursoj kaj ekzamenoj
KER-ekzamenoj de UEA je tri niveloj

La ekzamensistemo de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro funkcias ekde 2009. Dum la UK okazas la ĉefa ekzamensesio de la jaro; tial ankaŭ en Nitro eblos trapasi la ekzamenojn je ĉiuj tri niveloj: B1, B2 kaj C1. Ekzameniĝi eblos ne nur en la kompleta formo, sed ankaŭ nur pri la skriba aŭ parola parto.

La ekzamensistemo estas ellaborita baze de la manlibro Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado. La sukcesintoj ricevos kvarlingvan atestilon, eldonitan de ITK, la ŝtate agnoskita hungara ekzamencentro. La plurhoraj skribaj sesioj kaj la aŭdkomprena parto okazos vendredon, la 29-an de julio, fruposttagmeze. Por la parola parto (20-minuta individua) eblas elekti tempon laŭ la vico de la aliĝoj, antaŭ la UK aŭ surloke.

Interesiĝantoj povas peti ekzamen­specimenojn ĉe www.edukado.net. Pliajn informojn (postuloj, prezoj, statistiko, aliĝilo ktp) legu ĉe:

Aliĝi eblos ankoraŭ dum la kongreso, sed por la parola parto la ekzamenebloj estas limigitaj: ju pli frua la aliĝo, des pli granda la ŝanco ricevi ekzamenlokon.

La ekzamenkotizoj varias laŭ la landkategorioj de la membrokotizoj de UEA. La kotizo antaŭpageblas per ĝiro al UEA-konto aŭ surloke ĉe la kongresa kaso.

Paroligaj kursoj kun edukado.net

La porinstruista retejo edukado.net denove gvidos du paralelajn paroligajn kursojn — dufoje tage dum kvar tagoj. Ili celas komencantajn (A1, A2) kaj meznivelajn (B1, B2) parolantoj de E-o. Observantoj bonvenas. La kursmaterialo por komencantoj estas la eldonaĵo Poŝamiko (€ 5); en la alia nivelo oni estos petata kontribui al la kopikostoj. Antaŭa aliĝo ne necesas. Gvidos Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge.

Slovaka Eksprese

Kiel kutime dum UK-oj, estos bazaj lecionoj pri la loka lingvo — la slovaka. La celo estas helpi babili pri simplaj ĉiutagaĵoj. Se vi volas eklerni la lingvon jam antaŭ via alveno, vizitu la retejon www.slovake.eu, kiu enhavas ankaŭ E-version, kaj estis kreita de esperantistoj (kelkaj el ili kunorganizas la kongreson).

Ĉeĥa Eksprese

Aldone al la slovaka lingvo, okazos ankaŭ lecionoj pri la najbara — kaj tre proksima lingvo — la ĉeĥa. Iama Ĉeĥoslovakio uzis ambaŭ lingvojn kiel samrajtajn ŝtatajn lingvojn. Vi povos do eklerni nun ambaŭ lingvojn dum unu kongreso kaj mem sperti iliajn similecojn sed ankaŭ la malsamojn!

Kiel mendi servojn?
Ĝeneralaj kondiĉoj de mendado

La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj en la Dua Bulteno. Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn kondiĉojn. Bonvolu nepre legi ilin antaŭ ol plenigi kaj sendi vian mendilon.

Loĝado

Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de alveno al la hotelo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭa tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton de la lasta mateno en la hotelo).

Eniro kaj eliro

Principe, eblas okupi ĉambrojn ekde 14h00 de la mendita dato kaj necesas forlasi la ĉambrojn ĝis la 10h00 de la lasta tago.

Se vi ne okupas ĉambron dum la unua mendita tago, oni nuligas la rezervon kaj vi perdas la plenan pagitan sumon por la tuta restadperiodo!

Dulitaj ĉambroj/hazarda kunloĝigo

La loĝiga servo ne povas aranĝi hazardan kunloĝigon de nekonatoj, pro kio du- kaj plurlitajn ĉambrojn oni disponigas nur al homoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj.

Oni ĉiam fakturas la koston de plena ĉambro, eĉ se la kunloĝanto forestas dum iu(j) tago(j). Por faciligi la trovon de kunloĝanto al homoj kiuj nepre volas loĝi en du- aŭ plurlitaj ĉambroj sed ne havas kunloĝanton, en la reta mendilo troveblas anonctabulo.

Frueco de la mendo kaj alternativoj

Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj kaj precipe ĉar la kongreso okazas dum la turisma sezono, gravas mendi kiel eble plej frue. Tial gravas ke ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ alternativajn loĝvariantojn. El la reta mendilo eblas scii, kiuj hoteloj jam estas plenaj.

Loĝkonfirmo

Minimume unu monaton antaŭ la UK vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj.

Ekskursoj

Atente traleginte la priskribojn bv. elekti la servon kaj plenigi klare (preslitere) la koncernan parton de la mendilo.

Ĉiuj ekskursoj startas de la kongresejo, krom se alie indikite (ĉu en la ekskursa priskribo, ĉu sur la ekskursa bileto). Klopodu veni dek kvin minutojn antaŭ la indikita starthoro de la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos Esperantlingvaj gvidantoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo. Ili faros sian plejeblon por bone servi al vi.

Kun la kongresaj dokumentoj ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la biletoj de la menditaj ekskursoj kun la bazaj informoj pri ili (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami al tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj presitaj sur la biletoj.

Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno, vento kaj eventuale pluvo. Bv. noti, ke kelkaj ekskursoj povas esti netaŭgaj por homoj kun marŝhandikapoj; la priskribo de la ekskurso kutime mencias tion.

Ekskursaj kondiĉoj

Ĉar la ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj, la organizantoj rezervas al si la rajton eventuale nuligi ilin aŭ altigi la prezojn de iuj el ili. En tiuj kazoj ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la kongreso por ke eblu ŝanĝi aŭ nuligi la ekskurso(j)n.

Limdatoj

La limdato por fari mendojn estas la 15-a de majo 2016 (estas aliaj kondiĉoj por la antaŭkongresa ekskurso. Bv. legi ilin ĉe la ekskurspriskribo). Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ĝis la 1-a de junio, kaj nepre kontraŭ krompago (40 eŭroj por loĝado kaj antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj kaj 20 eŭroj por la ceteraj ekskursoj/bankedo k.a.). Eblas malmendi sen punpago nur ĝis la 15-a de majo 2016. Tamen tio kostos al la malmendanto 15 eŭrojn pro administrado.

Pri la ceteraj malmendaj reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo. La mendilon kaj pagon bv. sendi ĉiam al la sama adreso.

Plenumo de mendoj

La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

Hoteloj

Ĉiuj prezoj estas en eŭroj (€) por unu persono por unu nokto; p.p. = por persono.

SPU = Slovaka Agrokultura Universitato (la kongresejo).

Ofertataj servoj

Se ne estas menciite alie, la ĉambroj de la hoteloj havas duŝejon, necesejon, senpagan retaliron, televidilon, telefonon kaj la matenmanĝo estas inkluzivigita en la prezo. La enregistriĝo okazas post la 14h00 kaj la forlaso de la ĉambro estas antaŭ la 10h00. La hoteloj havas propran senpagan parkejon.

La prezoj por la studenthejmoj estas por la semajno de la UK, 23-a ĝis 30-a de julio 2016, do, por sep noktoj!

1Zlatý Kľúčik Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 3000 m
Adreso: Svätourbanská 27
Retejo: www.zlatyklucik.sk

Prezo en ĉambro:
unupersona — 61 €
dupersona — 44 €
Prezo en Apartamento dupersona — 52 €

2Golden Hoffer Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 800 m
Adreso: Farská 41
Retejo: www.golden-hoffer.sk

Prezo en ĉambro:
unupersona — 55 €
dupersona — 32 €
Prezo en Apartamento dupersona — 43 €

3Mikado Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 1300 m
Adreso: Hollého 11
Retejo: www.hotelmikado.sk

Prezo en ĉambro:
dupersona — 51 €
Prezo en Junior dupersona — 61 €
Prezo en Apartamento dupersona — 77 €

4Zámocká koruna u Hoffera Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 2400 m
Adreso: Svätoplukova 2
Retejo: klaku ĉi tie

Prezo en ĉambro:
unupersona — 47 €
dupersona — 25 €
Prezo en Apartamento dupersona — 37 €

5Kaštieľ Mojmírovce Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 14500 m
Adreso: Mojmírovce 919
Retejo: www.kastielmojmirovce.sk

Prezo en ĉambro:
unupersona — 51 €
dupersona — 33 €
Prezo en Luksa unupersona — 56 €
Prezo en Supera dupersona — 38 €
Prezo en Apartamento dupersona — 61 €

6Best Western Hotel Capital Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 1100 m
Adreso: Farská 16
Retejo: www.hotelcapital.sk

Prezo en ĉambro:
dupersona — 35 €

7Alexander’s Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 1300 m
Adreso: Mostná 68
Retejo: www.alexanders.sk

Prezo en ĉambro:
dupersona — 36 €

8Comfort Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 850 m
Adreso: Školská 1
Retejo: www.hotelcomfort.sk

Prezo en ĉambro:
unupersona — 59 €
dupersona — 33 €

9De Luxe Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 1300 m
Adreso: Podzámska ulica 18 B
Retejo: www.hoteldeluxe.sk

Prezo en ĉambro:
unupersona — 49 €
dupersona — 30 €

10Auto Jas Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 3100 m
Adreso: Cabajská 29
Retejo: www.autojas.sk

Prezo en ĉambro:
dupersona — 27 €
Prezo en Komforta dupersona — 32 €
Prezo en Apartamento dupersona — 48 €

11Atrium Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 1000 m
Adreso: Štefánikova 8
Retejo: www.hotelatriumnitra.sk

Prezo en ĉambro:
unupersona — 50 €
dupersona — 31 €

12Oko Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 900 m
Adreso: Fraňa Mojtu 6
Retejo: www.hoteloko.sk

Prezo en ĉambro:
dupersona — 27 €
Prezo en Sen klimatizilo dupersona — 26 €

13City Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 1200 m
Adreso: Svätoplukovo Námestie 1
Retejo: www.city-hotel.sk

Prezo en ĉambro:
unupersona — 65 €
dupersona — 35 €

14Centrum Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 1200 m
Adreso: Svätoplukovo Námestie 1
Retejo: www.hotelcentrum.sk

Prezo en ĉambro:
dupersona — 33 €
Prezo en Apartamento dupersona — 43 €

15Agroinštitút Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 900 m
Adreso: Akademická 4
Retejo: www.agroinstitut.sk

Prezo en ĉambro:
unupersona — 37 €
dupersona — 27 €
Prezo en Apartamento dupersona — 32 €
Prezo en ĉambro tripersona — 27 €
Prezo en Granda, dupersona unupersona — 37 €

16Zobor Vidu la bildon

Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 1000 m
Adreso: Štefánikova 5
Retejo: www.hotelzobor.sk

Prezo en ĉambro:
unupersona — 21 €
dupersona — 18 €
Prezo en ĉambro tripersona — 19 €

17Pensiono Vila Ária Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 2200 m
Adreso: Dobšinského 31
Retejo: www.aria.sk

Prezo en ĉambro:
unupersona — 49 €
dupersona — 30 €

18Pens. Rybárska bašta Hoffer Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 900 m
Adreso: Cintorínska 10
Retejo: klaku ĉi tie

Prezo en ĉambro:
dupersona — 25 €
Prezo en ĉambro tripersona — 24 €

19Pensiono LUX Vidu la bildon

Rango: ★★
Distanco de la Kongresejo: 2800 m
Adreso: Gorazdova 58
Retejo: www.luxpenzion.sk

Prezo en ĉambro:
dupersona — 21 €

20ŠD Antona Bernoláka — Parto A Vidu la bildon


Adreso: Študentský domov Antona Bernoláka, Trieda A. Hlinku 38
Mendeblas nur por 7 noktoj, de la 23-a ĝis la 30-a de julio!

Prezo en ĉambro:
unupersona — 15 €
dupersona — 10 €

21ŠD Antona Bernoláka — parto “Nová doba” Vidu la bildon


Adreso: Študentský domov Antona Bernoláka, Trieda A. Hlinku 38
Mendeblas nur por 7 noktoj, de la 23-a ĝis la 30-a de julio!

Prezo en ĉambro:
unupersona — 11.5 €
dupersona — 7 €
Prezo en ĉambro tripersona — 7 €

22ŠD Akademická Vidu la bildon


Distanco de la Kongresejo: 500 m
Adreso: Študentský domov Akademická, Akademická 1755
Mendeblas nur por 7 noktoj, de la 23-a ĝis la 30-a de julio!

Prezo en ĉambro:
unupersona — 18 €
dupersona — 12 €

23River

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 200 m.
Adreso: Nábrežie mládeže 2A

Prezo en ĉambro:
unupersona — 61 €
dupersona — 30.5 €
Prezo en Luksa unupersona — 71 €
Prezo en ĉambro dupersona — 35.5 €

Kromaj servoj
Manĝoj

Tag- kaj vespermanĝoj, ankaŭ vegetaraj, konsistantaj el supo/antaŭplado, ĉefplado, deserto kaj kranakvo, estos servataj en la universitata studenthejma manĝejo je 200 m de la ĉefa UK-konstruaĵo. Adreso: Študentský domov Antona Bernoláka, Trieda A. Hlinku 38.

  • 5x tagmanĝoj, inter 11h45 kaj 14h00. Prezo € 25.
  • 6x vespermanĝoj, inter 18h00 kaj 19h30. Prezo € 30.
  • 7x matenmanĝoj (nur por tiuj, kiuj mendas lokon en la studentaj hejmoj). Prezo € 24,50.

Kongreseje estos budoj kaj bufedoj kun diversaj etaj manĝoj, ankaŭ vegetaraj kaj veganaj. Restoracioj en la urbo prezentos menuon en E-o; atentu pri la UK-glumarko sur iliaj montrofenestroj.

Transporto

Komuna rekta transporto de la viena flughaveno (VIE) ĝis Nitro kostas € 15. Mendantoj devas nepre informi pri la flugnumero kaj alven-dato kaj -horo.

Ekskursoj
Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj

La antaŭkongresa ekskurso okazos en la nuntempe ĉefa Esperanta urbo de Ĉeĥio, Svitavy, kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. La postkongresaj ekskursoj okazos en la plej belaj urboj de Slovakio, Budapeŝto kaj Vieno.

La prezoj inkluzivas:

  • restadon en komfortaj hoteloj 3-stelaj (A1 kaj P2) kaj 4-stelaj (P1), matenmanĝojn kaj, se indikite, ankaŭ aliajn manĝojn (aŭ studenta loĝejo dum A1, tiu ĉi SEN matenmanĝoj!).
  • transporton per komfortaj turismaj busoj.
  • Esperantajn gvidantojn

La prezoj ne inkluzivas:

  • ekstrajn elspezojn en la hoteloj/studenta loĝejo, ekz. telefonvokojn.
  • lunĉojn, vespermanĝojn kaj trinkaĵojn, krom se indikitaj en la ekskursopriskribo.
  • ekstrajn programerojn dumekskursajn.
  • trinkmonon.

Se la sinsekvo de la ekskursoj ne povos okazi laŭ la priskriboj, estos proponataj alternativoj. Se iu(j) programero(j) ne povos okazi pro kialoj ekster la homa rego, ekz. katastrofo, UEA ne respondecos pri tiu(j) eventuala(j) nuligo(j).

Antaŭkongresa ekskurso

A1Svitavy kaj Unesko-vidindaĵoj – Ĉeĥio

19-a – 23-a de julio5 tagoj / 4 noktoj

19.07Alveno, enloĝiĝo en Garni Hotel Svitavy (Riegrova 7, CZ-568 02 Svitavy) aŭ en la studenta loĝejo kaj interkonatiĝo.

20.07Solena akcepto en la urbodomo de Svitavy, piedirado tra la historia urbocentro, vizito de la Esperanto-Muzeo. Tagmanĝo. Vizito de Urba Muzeo kaj Galerio, i.a. kun ekspozicio pri la jud­savinto Oskar Schindler. Libera tempo. Vespera muzikprogramo en la historia salono de Ottendorfer-domo.

21.07Busekskurso al la urba mo- numentrezervejo Olomouc. Vizito de la katedralo kaj de la Princa Romanika Palaco aŭ la Ĉefdioceza Muzeo (i.a. kun arta palpekspozicio). Tagmanĝo. Vizito de la ĉefplaco kun la urbodomo, la astronomia horloĝo kaj la baroka kolono de S.Triunuo, en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo. Vizito de la unika ĝardeno de sensoj en la botanika ĝardeno. Kultura programo en la kulturcentro.

22.07Busekskurso al la proksima pitoreska urbeto Litomyšl. Eta koncerto en la preĝejo. Vizito de la monaĥejaj ĝardenoj, de la renesanca kastelo, en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo. Tagmanĝo. Libera trarigardo de la ĉefplaco. Posttagmeza fakekskurso al vitrofabriko. Reveno al Svitavy, libera tempo, vespermanĝo kaj amuzvespero en la loka privata bierejo.

23.07Post matenmanĝo liberigo de ĉambroj kaj fino de la servoj. Pliaj infor- moj: www.esperanto.cz/ae2016

Prezo de la ekskurso en dupersona/dulita ĉambro en hotelo: € 250 p.p.;
Du- aŭ trilita ĉambro en studenta loĝejo: € 170 p.p.

Ekstraj noktoj en Svitavy – Hotelo Garni, dulita ĉambro: € 25 p.p.;
Pensiono Bárta, dulita ĉambro: € 15 p.p.

Busbiletoj de regula linio ĝis Nitro, kun 2 1⁄2-hora halto en la urbo Brno, kie eblos piede esplori iujn lokajn allogaĵojn. La buso ekiros de Svitavy je la 8h45 kaj alvenos en Nitro ĉirkaŭ 14h40. Mendeblaj ĝis la 30-a de junio (povas esti ke la lokoj en la buso elĉerpiĝos pli frue pro amasmendado!) Prezo: € 15 p.p.

Rimarkoj: Mendantoj en la ho­telo: la prezo inkluzivas 4 maten­man­ĝojn, 4 vespermanĝojn, plus la man­ĝojn indikitajn en la ĝenerala ekskurso­­­priskribo.

Mendantoj en la studenta loĝejo: la prezo NE inkluzivas matenmanĝojn, sed eblos uzi komunan kuirejon por ilia pretigado. La manĝoj indikitaj en la ĝenerala eks­kurs­priskribo inkluzivas unu trinkaĵon (kun- aŭ sen-alkoholan).

Unupersonajn ĉambrojn en la hotelo eblos mendi nur post la 30-a de aprilo, laŭ la restanta kapacito de ĉambroj kaj nur tiam eblos scii pri iliaj prezoj.

Specialaj mendaj kaj malmendaj kondiĉoj: Por mendoj ĝis la 15-a de junio validos la prezoj supre indikitaj. Por postaj mendoj aldoniĝos 25 eŭroj por persono. Por malmendoj ĝis la 15-a de junio oni devos pagi 15 eŭrojn pro administraj kostoj. Por malmendoj inter la 16-a de junio kaj 17-a de julio ĉiuj kazoj estos aparte traktataj kaj la kompenso estos inter 30% kaj 70% de la ekskursa sumo. Por malmendoj farataj post la 18-a de julio 2016 oni perdos 100% de la ekskursa sumo.

Postkongresaj ekskursoj

P1Ĉirkaŭ Slovakio

30-a de julio – 4-a de aŭgusto6 tagoj / 5 noktoj

30.07Posttagmeza ekiro al la urbo Banská Bystrica. Survoje al Altaj Tatroj rapida halto en evangelia ligna preĝejo en Svätý Kríž. Vespermanĝo kaj tranokto.

31.07Matenmanĝo kaj veturo al la pol-slovaka landlimo, al la nacia parko Pieniny. Boatado sur tradiciaj lignaj flosoj en la plej granda natura kanjono en Mezeŭropo. Posttagmeza pluiro al historia perlo, la urbo Levoča, ekde 2009 en la listo de la Monda Heredaĵo de Unesko, rava pro siaj malnovaj stratetoj, trankviletosaj preĝejoj kaj ĉefe pro la verkoj de la lignoskulptisto Majstro Pavel, kiu kreis la plej altan lignan altaron en la mondo. Tranokto en Tatroj.

1.08Matenmanĝo. La tago estos dediĉita al la plej malgranda grandmon- taro de Eŭropo: Altaj Tatroj. Vizito de la plej alte situanta setlejo de Štrbské Pleso. La programo dependos de la vetero: boatado sur lago, telfera iro al Solisko, pieda promeno al Popradské pleso. Pluiro al la plej malnova tatra turisma centro: Starý Smokovec. De tie iro per trajneto al Hrebienok kaj eblo mallonge promeni al la akvofaloj Studenovodské. Sekvos gustumado de slovaka gastronomio dum tradicia tatra vespero kun popolmuziko.

2.08Matenmanĝo. Pluveturo al Bratislavo kun halto en Vlkolínec, unika rezervejo de popola arkitekturo en Slovakio, en la listo de Monda Natura kaj Kultura Heredaĵo de Unesko. Tie troviĝas 45 originaj popol-arkitekturaj konstruaĵoj kaj la ĉefa elemento, ligna sonorilturo. Posttagmeze halto en la plej fama slovaka banurbo, Piešťany. Tranokto en Bratislavo.

3.08Matenmanĝo. Trarigardo de la centro de Bratislavo kaj konatiĝo kun la plej belaj partoj de la Malnova urbo: la ĉefa placo; la plej malnova fontano de la urbo – la Rolanda fontano; la malnova preĝejo de Klaraninoj; la lasta konservita urba pordego – la Mikaela pordego; Academia Istropolitana – la plej mal­nova universitato en Slovakio; palacoj el la epoko de Maria Tereza; la Primasa Palaco; Reduta; kaj la belega Slovaka Nacia Muzeo. Iro al la Bratislava kastelo, la historia ĉefa elemento de la urbo. Tranokto.

4.08Matenmanĝo. Fino de la servoj.

Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro: € 615; dulita ĉambro: € 490 p.p.

Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.

P2Danubaj urbegoj

30-a de julio – 4-a de aŭgusto6 tagoj / 5 noktoj

30.07Posttagmeza ekiro al Štúrovo, hungar-slovaka landlima urbeto. La regiono havas ravan pejzaĝon kun montoj, ebenaĵoj kaj Danubo. Pluiro al Szentendre, turisma urbo kun mediteranea etoso kaj bela kultura vivo. Vespermanĝo. Tranokto en Budapeŝto.

31.07Post la matenmanĝo urborigardado de Budapeŝto. Oni konatiĝos kun la Citadelo, kastela monteto, la novgotikaMatias-preĝejo, Fiŝista bastiono, la statuo de sankta Stefano, la reĝa palaco, la Parlamento, la katedralo de sankta Stefano, la Operejo, la placo de Herooj kaj la parko Városliget. Vespermanĝo.

1.08Matenmanĝo kaj ekiro por ĝui Esperantan tagon. Vizito al la E-parko kaj ĝia Zamenhof-monumento, memorŝtono pri la 51-a UK kaj iama E-fontano. Vizito al la plej granda hungara E-lingvolernejo kaj sidejo de eventoj.hu. Pluiro aŭ al universitato ELTE aŭ al la Biblioteko de Fremdaj Lingvoj. Libera tempo urbo­ centre kaj vespermanĝo.

2.08Matenmanĝo kaj ekveturo al Vieno kun halto en Győr. En Vieno vizito al la kastelo Schönbrunn, la somerejo de la Habsburgoj. Vespermanĝo. Tranokto.

3.08Matenmanĝo kaj vizito, busa kaj piedira, al la ĉefaj monumentoj: Burgoteatro, Burgring, Parlamento, Operejo, Maria-Theresien-Platz, Urbodomo, Hofburg, katedralo de sankta Stefano k.a. Oni ankaŭ vizitos la Aŭstrian Nacian Bibliotekon kaj la Esperato-Muzeon, kiu situas ene de la Biblioteko. Vespermanĝo. Tranokto.

4.08Matenmanĝo. Fino de la servoj.

Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro: € 693; dulita ĉambro: € 568 p.p.

Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.

Ekskursoj dum la kongresa semajno

Paralele kun la kongresa programo okazos ekskursoj en Nitro, Slovakio kaj Esztergom en Hungario, de sabato (23-a) ĝis vendredo (29-a julio). La ĉiĉeronado aŭ interpretado estos farata de esperantistoj, volontule. Se ne alie indikite en la priskriboj, la ekskursoj estas busaj. La prezo inkluzivas la enirbileton al la vizitataj lokoj (krom se alie indikite).

Tuttagaj ekskursoj

La tuttagaj ekskursoj okazos precipe en merkredo, la 27-a de julio, sed ankaŭ en aliaj tagoj. La tuttagaj ekskursoj inkluzivas manĝon. La trinkaĵoj ne estas inkluzivigitaj. Ĉiuj ekskursoj inkluzivas transporton (se ne alie indikita) kaj la enirbiletojn.

E1Banská Štiavnica

Mardo kaj merkredo 8h30 – 18h30Prezo: € 51

La historio de la urbo Banská Štiavnica estas ligita al abundaj trovoj de valoraj metaloj, ĉefe oro kaj arĝento. En la pasinteco ĝi estis unu el la plej riĉaj urboj de Slovakio kaj estis la ĉefa produktanto de arĝento en la Hungaria Reĝlando.

La urbo, kun riĉa historio kaj unika etoso, estis listigita en 1993 kiel Kultura Heredaĵo de Unesko. Antaŭtagmeza vizito de la urbo kun eniro en la malnovan kaj novan kastelojn. Posttagmeza iro al Svätý Anton kaj vizito de ties kastelo.

E2Bojnice

Merkredo kaj vendredo 8h30 – 18h30Prezo: € 72

La regiono Supra Nitro estas konata pro siaj minejaj tradicioj, pro tio la unua halto estos por viziti ministan subĉielan muzeon. En iama minejo de brunkarbo estos eblo sperti la subterajn laborkondiĉojn, inkluzive de veturo per subtera trajneto.

Halto en la ununura kankrobredejo en Slovakio, kie eblos tuŝi tiun strikte protektatan beston. Posttagmeza vizito al la plej romantika kastelo, juvelo de Slovakio, kies arkitekturo estis inspirita de la plej belaj gotikaj nobelaj konstruaĵoj.

E3Bratislavo

Mardo kaj merkredo 8h30 – 18h30Prezo: € 68

Grandiozaj preĝejoj, ĉarmaj burĝaj domoj kaj elegantaj palacoj, romantikaj stratetoj kaj kortoj. En Bratislavo vi trovos ĉion ĉi, sed malgrandskale. Homa dimensio, amika etoso kaj trankvila vivoritmo karakterizas tiun urbon, kie oni kronis hungarajn reĝojn. De la kastelo vi ĝuos belegan panoraman vidon al la urbo kaj samtempe ekscios multajn interesaĵojn pri ĝi. Dum la vizito de la galerio de moderna arto Danubiana Meulensteen Art en Čunovo eblos sperti unikan simbiozon de belarto, moderna arkitekturo kaj ĉirkaŭa naturo.

E4Vina vojo de Malgrandaj Karpatoj

Mardo kaj merkredo 8h30 – 18h30Prezo: € 82

Rigardo al la animo de la plej fama slovaka vina regiono, Malgrandaj Karpatoj. Vi vizitos la pitoreskajn kamparajn vinistajn urbetojn Modra kaj Pezinok kun la ĝis hodiaŭ konservitaj originaj burĝaj vindomoj, en kiuj oni produktis kaj stokis kvalitan malgrandkarpatan vinon. Vi ekkonos la tradicion de vinberkultivado kaj vinfarado en la vinmuzeo. Vi vidos metiejon, kie oni produktas fajencon, kaj ekscios, kiel tiu metio alvenis al Slovakio. Post vingustumado vizito de la kastelo Červený Kameň, potenca fortikaĵo kun perfekta renesanca defenda sistemo, unu el la plej bone konservitaj slovakaj monumentoj.

E5Piešťany

Mardo kaj merkredo 8h30 – 18h30Prezo: € 70

Piešťany mondfamiĝis pro la lokaj kuraca minerala akvo kaj unika sulfura koto kaj pro la modernaj kuracmetodoj kontraŭ movlimigaj malsanoj. Al la baneja insulo apartenas parko ornamita per skulptaĵoj, ideala por malstreĉaj pro- menoj. Eblos bani sin en la kuraca akvo. Posttagmeze vi ekkonos monde unikan tipon de punto. Vi ekscios multon pri la lokaj vivo, metioj kaj popola kulturo.

E6Esztergom

Lundo kaj merkredo 8h30 – 18h30Prezo: € 70

Naskiĝloko de la unua hungara reĝo, sankta Stefano. De la 10-a ĝis 13-a jc Esztergom estis la ĉefurbo de la lando. Eklezia centro de la ŝtato: tie sidejas la ĉefo de la hungara katolika eklezio, la ĉefepiskopo de Esztergom. Tie ĉi troviĝas la plej alta katedralo de Hungario, kaj la tria plej granda preĝejo en Eŭropo, kun la plej granda altara bildo pentrita sur tolo en la mondo. Posttagmeza vizito de la kastelo Château Béla, vinproduktejo jam ekde la romia epoko. Nuntempe ĝi specialiĝas pri la plej noblaj vinberspecoj, Riesling kaj Cabernet Sauvignon. Ankaŭ la glaciaj kaj pajlaj vinoj produktataj ekde 2009 estas tre famaj.

E7Trnava

Merkredo kaj ĵaŭdo 8h30 – 18h30Prezo: € 67

Jen la unua urbo en la teritorio de la hodiaŭa Slovakio ricevi la privile­giojn de libera reĝa urbo. La unikeco kaj la riĉeco je kultur-historiaj monumentoj kaj religiaj konstruaĵoj el la antikva Trnava pravigas ĝian kromnomon “eta slovaka Romo”.

Rimarkindas la impresa preĝejo de Sankta Mikaelo kaj la renesanca turo, el kies supro oni admiros la urbon. Posttagmeza transiro al la proksima vilaĝo Ružindol, kie komenciĝas la vinregiono de la Malgrandaj Karpatoj. Tie ni povos mem kontroli, ĉu la elstara vin­ kvalito spegulas la legendon.

E8Trenčín

Markredo kaj ĵaŭdo 8h30 – 18h30Prezo: € 71

Urbo konata pro sia mitoplena kaste- lo kaj memortabulo de romiaj soldatoj. La ĉefelemento estas kastelo, gotika fortikaĵo kiu en la pasinteco gardis la antikvajn komercajn vojojn, kiuj konektis Mediteraneon kun norda Eŭropo. Post­ tagmeza vizito de la pli eta kaj ripozinvita banurbo Trenčianske Teplice, jam konata de romianoj. Ties sulfuraj akvoj kuracas movlimigajn kaj nervajn malsanojn.

E9KER - Vizito al la KER-ekzamencentro (Budapeŝto)

Markredo 8h00 – 19h00Prezo: € 25

Tuttaga ekskurso al la ITK-ekzamencentro (Budapeŝto). La direktoroj prezentos al ni bufedon, la centron kaj respondos al demandoj. Ni vidos modelajn parolekzamenojn kaj provos ekzameniĝi pri la aŭskulta kompreno en laboratorio. La ekskurson ĉiĉeronos Katalin Kováts, red. de edukado.net. Varma manĝo ne estas inkluzivita.

E10Junulara ekskurso al Bratislavo

Markredo 8h30 – 18h00Prezo: € 10

Ni ankaŭ pensis pri junuloj, kiuj ŝatus viziti la ĉefurbon de Slovakio kontraŭ favora prezo. Memkompreneble ni supreniros la Bratislava-kastelon, vizitos la centron de la urbo kaj vi ricevos ankaŭ tempon mem ekkoni la urbon. La ekskurso estos piedira dum la tuta tago en la urbo kaj la nombro de partoprenantoj estos limigita. (Prioritaton havas gejunuloj, se restos liberaj lokoj ni vendos la restantajn biletojn surloke en la budo de JP dum la movada foiro al la unuaj, kiuj venos al ĝi. :)

Duontagaj ekskursoj

D1Nitro – Supra urbo (piedira)

Sabato kaj dimanĉo 14h00 – 17h00,
ĵaŭdo 9h00 – 12h00Prezo: € 17

Konatiĝo kun la franciskana monaĥeja komplekso, la renesanca (poste barokigita) preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo kaj monaĥejo. Pluiro al la placo kun la statuo de la slava princo Pribina, kiu konstruigis la unuan kristanan preĝejon, kaj statuo de atlaso, popole nomata Corgoň. Transiro al la placo de Johano Paŭlo la 2-a, kie staras, antaŭ la Episkopa palaco, statuo de tiu papo en superhoma grando. Vizito de nacia kultura monumento kaj la katedralo de sankta Emeramo. Konatiĝo kun malfruromanika kapelo, restaĵo de la eble plej malnova kristana preĝejo en Slovakio, kun la turo de Vazul, la kastela puto, kazematoj — subtera spaco sub la bastionoj de la kastelo, de kie soldatoj defendis la tutan fortikaĵon — kaj kun la ekspozicio de la Dioceza muzeo, kiu gardas multajn rarajn dokumentojn kaj trezoron.

D2Nitro – Malsupra urbo (piedira)

Mardo 14h00 – 16h30,
Vendredo 9h00 – 11h30Prezo: € 14

BLa piedira zono estas de nememoreblaj tempoj la centro de la Malsupra urbo. Lastatempe aldoniĝis tie pluraj artaj simboloj: profunde enpikita bronza glavo kiel simbolo de paco, muzika horloĝo, bronza puto kaj granita fontano. Tie troviĝas maŭr-bizancostila sinagogo, unu el la plej belaj en Slovakio. Promeno laŭ la historia strato Fárska kun i.a. la malfrugotika domo de la paroĥestro, la preĝejo de la Vizito de la Virgulino, tipa domo kun balkon-galerio kaj burĝaj domoj. Vizito de la placo Župné námestie, kies ĉef­ele­ mento estas la Distrikta domo, funkcianta kiel la ĉefa ekspoziciejo por modernaj artoj. La Urba parko havas du lagojn, originalan infanludejon kaj estas populara, verda oazo meze de la homplena urbo.

D3Juda kulturo (piedira)

Mardo kaj ĵaŭdo 9h00 – 11h30Prezo: € 9

Dum jarcentoj Nitro estis unu el la ĉefaj centroj de la juda vivo en Slovakio; unua skriba mencio pri tio en la 12-a jc. La urba sinagogo estas ekzemplo de eklektika kaj bela sakrala konstruaĵo, kiu kopias bizancan kaj orientan arkitekturojn. Pro la malgranda nombro de la religia komunumo, la urbo zorgas pri la sinagogo kaj ĝi estas uzata kiel koncert- kaj ekspoziciejo. La grandega juda tombejo havas ĉirkaŭ 5 000 tombojn, unu el la plej grandaj kaj bone konservitaj en Slovakio.

D4Sakralaj monumentoj

Dimanĉo kaj ĵaŭdo 14h00 – 17h30,
Vendredo 9h00 – 11h30Prezo: € 8

La novromanika preĝejo de la Vizito de la Virgulino estas unu el la plej vizitataj en la lando. Ĝiaj ĉefaj ornamaĵoj estas alta ligna altaro kun tri bildoj kaj 9 metrojn alta statuo de la Krucumita Kristo, eltajlita el unu arbo. Sub la preĝejo troviĝas kripto de Vincentaj monaĥinoj. La origina antaŭromanika preĝejo de sankta Stefano la Reĝo el la 11-a jc estas valora mez­epoka religia konstruaĵo kun restaĵoj de romanikaj freskoj. Ene troviĝas triumfa arko, mur­pentraĵoj kaj romanika kornico. En la centro de la suba urbo elstaras la du altaj turoj de la baroka preĝejo de piaristoj, ordeno el sanktaj lernejoj alveninta al Nitro fine de la 17-a jc. La preĝejo de sankta Ladislav estas frubaroka duetaĝa konstruaĵo. La ĉefa fasado havas grandegajn turojn kun supro ornamita per kupro.

D5Vespera urborigardado (pieda)

Dimanĉo, lundo kaj ĵaŭdo 17h00 – 20h00Prezo: € 20

Konatiĝo kun la produktoprocedo de medo, inkluzive de gustumado de tiu tradicia slava trinkaĵo. Tiu unika kaj pure natura produkto estas farata el 4 specoj de abela mielo per tradicia fermentigo. Promeno tra legendoplenaj misteraj stratetoj, vizito de la placo de Pribina, konatiĝo kun la legendo pri Corgoň kaj rakontoj pri Pribina kaj Svätopluk. La nok­ta vido al la urbo el la kastelo ravos nin.

D6Laŭ la spuroj de praslavaj tempoj

Sabato 14h00 – 17h00,
Lundo 9h00 – 12h00Prezo: € 27

Ĉe la okcidenta rando de Nitro troviĝas Dražovce, fama arkeologiejo: slava setlejo kaj sepultejo el la epoko de la Granda Mo­ravio. La monteto kun la preĝejo de sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo estas, eble pro sia simpla formo, unu el la plej belaj pejzaĝoj, kiujn proponas Slovakio. La preĝejeto de sankta Georgo en Kostoľany pod Tribečom estas arte kaj historie unika kaj ŝajne la plej malnova bone konservita religia konstruaĵo en Slovakio (9-a jc).

D7Vinfestivalo de Strekov

Sabato 13h00 – 18h30Prezo: € 38

En la vinberejoj de Strekov okazas vera festo de la bohemianoj. La evento ofertas la plej bonajn slovakajn kaj eksterlandajn produktojn kaj kontentigos la ŝatantojn de amuziĝo kaj de vere bongusta vino. Tiu ĉiujara festo, meze de vitoj, estas okazo gustumi vinon kaj konatiĝi kun la produktantoj. En sian vinon ili enmetas ne nur nekutiman vinfaran arton, sed ankaŭ pecon de sia koro. Tagmanĝo.

D8ThermalPark Nitrava

Dimanĉo kaj lundo 14h00 – 18h00,
Mardo 9h00 – 13h00Prezo: € 31

Kuraca banejo provizata per font­varma akvo kun temperaturo de 75°C. En la banejo estas entute ses basenoj, tri saŭnoj, varma banejo, sportaj ludejoj kaj manĝejoj. La akvo el la nova puto, inaŭgurita en novembro 2015, estas sala, kio havigas al ĝi nekutimajn kuracajn kvalitojn. Laŭ unuaj esploroj, tiu akvo apartenos al la unikaĵoj de Eŭropo.

D9Kastelo, ĉevaloj kaj vino

Dimanĉo kaj lundo 14h00 – 18h00,
Mardo 9h00 – 13h00Prezo: € 41

En la bela valo de la rivero Žitava, ĉirkaŭata de la montaroj Tribeč kaj Inovec, troviĝas la urbeto Topoľčianky. Ĝi estas ligita al tri temoj: en la norda rando de la municipo etendiĝas vasta angla parko, kiun pitoreske kompletigas monumenta klasikisma kastelo, konsiderata la plej bela kaj pura ekzemplo de ĉi tiu stilo en Slovakio. Ĝi nun estas muzeo de historiaj mebloj kaj domaj akcesoraĵoj, poseditaj de la familio Habsburgo. En la 1920-aj jaroj, la kastelo iĝis la somera sidejo de la prezidentoj de la respubliko; la Nacia Ĉevalbredejo, nacia kulturheredaĵo, unu el la plej famaj ĉevalbredejoj en la mondo pli mond­famigis la urbeton; kaj vinberkultivado, tradicio kiu komenciĝis en la 18-a jc portita de Dalmataj fakuloj. Dum la prezidanteco de Masaryk, la tiea vino atingis eĉ pragajn vinejojn. Eksciu proprasperte, ke tradicio kaj spertaj vinfaristoj estas pilieroj de la zorgeme flegata kvalito de Château Topoľčianky.

D10Vingustumado — Junulara Programo

Lundo 19h00 – 21h00Prezo: € 7

Ĉu ne eblas por vi elspezi tiom da mono por la bankedo aŭ simple vi ne tiom ŝatas tiuspecan programeron? Ne gravas! Ni pretigis alternativan amuziĝon antaŭ la balo: venu vingustumi kun ni! Vi havos eblon provi diversajn kvalitajn lokajn vinojn kaj nur tie vi ekscios, kion signifas slovake "jednohubka". :) Sekve ni plu amuziĝos kune dum la kongresa balo.

D11Verda pikniko — Junulara Programo

Merkredo 19h00 – 21h00Prezo: € 7

Ni preparas por vi neforgeseblan esperantan piknikumadon sur la herbejo apud la studenthejmo. Ni pretigos por vi manĝaĵojn, tukojn kaj ankaŭ trankvilajn koncertojn, por ke vi povu pli profunde ĝui la spiriton de la piknikumado. Kontraŭ la kotizo vi ricevos kuponojn por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiujn la organizantoj disdonos al vi surloke.

Skemo de dumkongresaj ekskursoj

T = tuttaga ekskurso
M = duontaga ekskurso matene
P = duontaga ekskurso posttagmeze

KodoSab
23/07
Dim
24/07
Lun
25/07
Mar
26/07
Mer
27/07
Ĵaŭ
28/07
Ven
29/07
Prezo

Bankedo
La bankedo okazos en festa salono de la ekspoziciejo Agrokomplex (je 500 m de la kongresejo) la 25-an de julio je la 19h30.
Malvarma antaŭmanĝo
Hejmfarita anasa pasteĉo kun oksikoka saŭco, frititaj bagetoj kaj eruko
Vegetara/vegana varianto: Tapenado el tomatoj en riza korbeto kun fritita tempeo, bazilio, ajlo, olivoleo kaj rostpano
Ĉefplado
Rulaĵo el kokida brustaĵo farĉita per ementalo kaj ŝinko, viandosaŭco, rizo kaj bakitaj terpomoj
Vegetara/vegana varianto: Ratatujo kun fumaĵita tofuo en pasto
Deserto
Ĉokoladkuko kun freŝaj fruktoj
Trinkaĵoj
Ŝaŭmvino Prezident; diversaj senalkoholaj; minerala akvo en kruĉoj kun citrono; vinoj (0,2l/persono: Welschriesling; Blaufränkisch rozkolora; St. Laurent). Kafo, teo.
Prezo: € 55
Aranĝoj ĉirkaŭ la UK
Antaŭ la UK
72-a Internacia Junulara Kongreso

16-a – 23-a julio 2016 en Vroclavo, Pollando. Informoj: ijk2016.tejo.org kaj ĉe la TEJO-oficejo, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Retadreso: ijk2016@.spamaĵo?tejo.org

20-a Internacia Medicinista Esperanto- Kongreso (IMEK)

20-a – 22-a julio 2016 en Nitro. Temo: “Medicinistoj kaj tutmondiĝo — kiajn medicinistojn bezonas la nova jarcento?”. Organizantoj: Slovakia Esperanta Federacio kaj Universala Medicina Esperanto- Asocio. Malferma al ĉiuj interesatoj. Aliĝo: umea@.spamaĵo?uea.org. Kongreskotizo: € 25.

66-a Kongreso de KELI — Kristanoj

16-a – 23-a julio 2016, Bratislavo. Organizanto: KELI. Malferma al ĉiuj esperantistoj, kiuj volas ĝui kristanan medion en moderna teologia fakultato. Informoj: Pavel Polnický, Tel.: +420 723 672335. Rete: polnickypavel@.spamaĵo?seznam.czwww.nitra2016.sk/akompanaj- arangxoj/

69-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)

16-a – 23-a julio 2016, Nitro. Temo: “Vizaĝo de mizerikordo”. Ligita al la Eksterordinara Jubileo de la Mizeri­kordo. Aliĝo, informoj: Marija Belošević, (69-a Kongreso de IKUE) Sveti Duh 130, HR- 10000 Zagreb, Kroatio; ikuekongreso@.spamaĵo?gmail.com; http://www.ikue.org

Dum la kongreso
45-a Internacia Infana Kongreseto

23-a – 30-a julio 2016 en veterinara mez­lernejo, Nitro. Informoj: www.nitra2016.sk/akompanaj- arangxoj/

Interreligia renkontiĝo

25-a julio 2016, Nitro. Organizanto: Slovakia E-Federacio kaj Parlamento de Mondaj Religioj (Slovakio) kune kun religiaj asocioj. Programo: diskutoj pri i.a. malriĉeco, migrado kaj religie motivita perforto. Pliaj informoj: www.nitra2016.sk/akompanaj- arangxoj/

Internacia entreprenista kaj komerca forumo

26-a julio 2016, Nitro, hotelo Agro­- inš­titút. Temo: “Investi en la koro de Eŭropo: investi en Slovakio”. Organizas Slova­kia E-Federacio kaj Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, kunlabore kun ŝtataj kaj privataj institucioj sub aŭspicio de M. Lajčák, Vicĉefministro, Ministro de eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj de Slovakio. Sur la listo de aranĝoj de la Slovaka Prezi­dan­teco en la Konsilio de EU. Informoj: http://www.ikef-esperanto.net/ kaj www.nitra2016.sk/akompanaj- arangxoj/

Lingvopolitika konferenco de landoj V4+

28-a – 29-a julio 2016, Nitro, Universi­tato de Konstanteno Filozofo (UKF). Temo: “Perspektivoj de lingva komunika­do en EU”. Partoprenos politikistoj, lingvistoj k.a. Malferma, sub aŭspicio de M. Lajčák, Vic­ĉefministro, Ministro de eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj de Slovakio. Sur la listo de aranĝoj de la Slovaka Prezidanteco en la Konsilio de EU. Informoj: www.nitra2016.sk/akompanaj- arangxoj/

Junulara Programo
“La gejunuloj al la plenkreskuloj – la plenkreskuloj al la gejunuloj”

Slovakia Esperanta Junularo preparas ion neforgeseblan ne nur por la junuloj, sed por ĉiuj, kiuj sentas sin junaj. Jen ekzemplo: koncertoj, danckursoj, sportumado, gufujo, drinkejo, diskotekoj, pikniko, trejnadoj, prelegoj, manlaboroj, senpagaj ekskursetoj... Pliaj informoj: skej@.spamaĵo?esperanto.sk; http://www.nitra2016.sk/ junulara-programo

Post la kongreso
49-a ILEI-Konferenco

30-a julio – 6-a aŭgusto 2016 en Nyíregyháza, Hungario. Pliaj informoj, kotizoj kaj aliĝilo: www.ilei.info

82-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE)

30-a julio – 6-a aŭgusto 2016 en Nitro, Slovakio. Temo: “Modernaj teknologioj en la vivo de nevidantoj”. Informoj: decembra n-ro de Esperanta Ligilo kaj www.nitra2016.sk/akompanaj- arangxoj/

Pliaj informoj
Disdonado de reklamiloj kaj informiloj

UK estas la plej bona okazo por informi la movadan publikon pri nova iniciato, speciala agado de via faka asocio, reklami novan eldonaĵon, fari donacon al ĉiuj kongresanoj, anonci renkontiĝon, kurson, varon ktp. Plej efike estas meti la informilon en la doku­men­tujon kiun ricevas ĉiu kongresano. Tiu servo kostas € 275 kaj necesas peti permeson de la Estraro de UEA (bv. kon­takti la CO); nenio rajtas esti distribuata kongreseje sen tiu permeso.

Salonmendoj, standoj kaj budoj

Ĉiuj fakaj asocioj konataj al UEA ricevis mendilon pri salono por sia kunve­no dum la UK. Salonmendoj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 31-a de marto de la kon­gresa jaro. Malfruajn mendojn oni traktas malprioritate kaj eblas postuli por ili eks­tran lupagon. Salonon por kunveno ne povas mendi individuo (ekz. por prelego), sed nur asocioj. Se via asocio ne ricevis la mendilon, bv. peti ĝin ĉe la konstanta adreso. Asocioj, movadoj, firmaoj, eldo­nejoj, revuoj aŭ grupoj kiuj volas aparte informi, disdoni broŝurojn, kolekti kotizojn k.s., povas mendi standon aŭ lokon por instali sian budon dum la kongreso (€ 400). La budon oni ne rajtas uzi por komercaj celoj (vendado de libroj, insig­noj k.s.), sed jes por kolekti mendojn.

Kongresa Libroservo

Jen unika okazo aktualigi vian bibliotekon: en la Kongresa Libroservo multaj novaj libroj estos unuafoje lanĉitaj kaj plurajn titolojn eblos aĉeti kun speciala rabato. Ĝi havas ekskluzivan rajton vendi librojn kaj aliajn esperantaĵojn dum la UK. Por vendigi viajn eldonaĵojn, necesas oferti ilin al la Libroservo de UEA (CO) minimume du monatojn antaŭ la kongreso.

Pagmanieroj

Estas diversaj kontoj kaj manieroj per kiuj oni povas pagi siajn kongresajn mendojn. Elektu tiun kiu estas por vi la plej oportuna. Tamen bv. noti ke la plej sekura kaj rapida vojo estas banka monĝiro. Bv. konsideri malfermon de konstanta konto ĉe UEA, ĉar tio havas plurajn avantaĝojn. Bv. ĉiam sendi pagojn kaj rilatajn mendilojn al la sama instanco.

La pagojn por mendoj faru rekte laŭ unu el jenaj manieroj:

Banko. Per ĝiro al unu el jenaj kontoj, je la nomo de Universala Esperanto-Asocio:

  • Nederlando: ABN AMRO-Bank, IBAN: NL86 ABNA 0426 9014 44 (BIC: ABNAN­ L2A) aŭ ING Bank, IBAN: NL93 INGB 0000 6273 37 (BIC: INGBNL2A);
  • Je la nomo de Universala Esperanto- Asocio al la konto en:
    • Belgio: Bpost Bank, IBAN: BE54 0001 6318 3197 (BIC: BPOTBEB1XXX)
    • Germanio: Postbank, IBAN: DE51 3701 0050 0318 2915 09 (BIC: PBNKDEFF)
    • Svedio: Nordea, IBAN: SE95 9500 0099 6042 0074 3740 (BIC: PBNKDEFF)
    • Svislando: Postfinance, IBAN: CH86 0900 0000 1200 2310 0 (BIC: POFICHBEXXX).

De ekster Nederlando nepre aldonu 10 eŭrojn por la bankokostoj.

Ĉekoj. Bankan ĉekon bv. sen­di al la konstanta adreso. Ĝi estu en eŭroj kaj nepre aldonu 25 eŭrojn por la banko­ kostoj. Prefere sendu ĉekojn titolitajn al unu el la bankoj en Nederlando. Ĉiam bv. klare indiki la celon de via pago.

Kreditkartoj. Eblas pagi ankaŭ per Visa, Eurocard, Mastercard kaj American Express, indikante la kartonumeron, ĝian validodaton kaj la 3 kontrol­ciferojn malantaŭe sur la kartoj (CVC-nume­ro). Tiukaze bv. aldoni 5% al la pagata su­mo por ad­ministraj kostoj. Por grandaj sumoj estas konsilinde uzi alian pagmanieron.

Paypal. Eblas pagi pere de Paypal uzante la adreson financoj@.spamaĵo?co.uea.org. Bv. aldoni 5% al la pagata sumo pro administraj kostoj.

Asekuro

La kongreskotizo inkluzivas nenian ase­ kuron: ĉiu aliĝinto zorgu mem pri taŭga vojaĝasekuro. La UK ne repagas mendojn (loĝado, ekskursoj k.a.) se la malmendo venas post la limdato. Ĉar temas pri rela­ tive grandaj sumoj, estas konsilinde asekuri sin kontraŭ eventuala nepartopreno.

Donacoj

La UK bonvenigas donacojn por:

  • Adoptaj Gepatroj: subvencias parto­prenon de infanoj el landoj kun trans­pagaj problemoj en la Infana Kongreseto.
  • Fondaĵo Canuto: helpas membrigon al UEA de esperantistoj el landoj kun transpagaj problemoj.
  • Triamonda Kaso: helpas al kongresa­noj el triamondaj landoj.
  • Blindula Kaso: helpas al blindaj kon­gresanoj.
  • Volontula Fondaĵo: subtenas volontu­lan servon ĉe la Centra Oficejo.
  • Ĝenerala Kaso: por la ĝenerala subte­no al la organizado de la UK.
  • Arta Kaso: helpas financi artistojn por prezentiĝo dum la Universalaj Kongresoj.

Mencio pri ĉiu donacinto aperos en la Kongresa Libro kaj en la revuo Esperanto.

Kontaktinformoj

Centra Oficejo de UEA, Kongresa Fako:
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; tel. +31 (0)10 436 1044, fakso: +31 (0)10 436 1751; retadreso: kongresoj@.spamaĵo?co.uea.org.

Pri ĉiuj aferoj bv. korespondi nur kun la CO kaj neniam skribi al LKK. La membroj de LKK ne traktas individuajn petojn kaj leterojn kaj ne respondos ilin.

Supren
UEA, 2021