Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La 103-a UK

Lisbono — Portugalio

28 de julio — 4 de aŭgusto 2018
La 103-a UK
Dua Bulteno
Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?
Loka Kongresa Komitato
Prezidanto, IKU José Martins
Eksteraj rilatoj Miguel Faria de Bastos
Sekretario Antonio Martins
Bankedo kaj balo Wilson Brigído
Junularo Marta Martins
Kasisto Vítor Marques
Infana Kongreseto Nádia Penas
Artaj aranĝoj Luna Silva
Junulara programo Luis Oliveira
Propagando Miguel Boieiro
Loĝigo lastminuta Manuela Boieiro
Ekskursoj Alexandra A. S. G. Paz
Bonvenon al la kongreslando
Ĝenerale

Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laŭ landoj kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima diplomatia reprezentejo de Portugalio (bv. mem trovi ĝian adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi bezonas vizon kaj sub kiuj kondiĉoj.

CO/LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2018 kaj principe ne povos respondi al tiuj petoj.

Dokumentoj

Ĉiu vizitanto havu validan identigilon kaj tiuj de landoj ekster la Schengen-areo devas havi pasporton validan minimume 3 monatojn post la forirdato, koncernajn vizon kaj asekurojn, samkiel revenbileton. La kongresanoj mem devas zorgi pri akiro de vizoj. En escepte komplikaj kazoj oni povas peti helpon de UEA/LKK.

Konfirmiloj kaj invitleteroj

Normale la Kongresa Konfirmilo devas sufiĉi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. La konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun la CO sendos se oni petos ĝin. Al nealiĝintoj oni ne povas sendi invitleteron nek aliajn konfirmaĵojn. Bonvolu konscii, ke nek la CO nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.

Datoj

Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresdaŭro (28-a de julio ĝis 4-a de aŭgusto, eventuale plus la daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresaj ekskursoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.

Mongarantioj kaj asekuroj

Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne la vizon (depende de la civitaneco), nece­sas pruvi ĉe la eniro en la landon, ke oni posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj, kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfirmon pri la pagitaj servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufiĉaj monrimedoj. UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al kongresanoj. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando. Unu el la postuloj por ricevi vizon estas akiro de vojaĝ­-asekuro kiu inkluzivas eventualajn santraktadojn kaj repagojn kaze de akcidentoj. La kongresanoj zorgu mem akiri tiujn asekurojn.

Sendepende de tio, ĉu necesas havi vizon aŭ ne, ĉiu kongresano prefere asekuru sin por la tuta daŭro de la vojaĝo kaj restado.­

Alveno al Lisbono kaj al la kongresejo

Aviadile. La Internacia Flughaveno de Lisbono (LIS) troviĝas je 3,5 km de la kongresejo. Taksie la transporto ĝis la kongresejo daŭras ĉirkaŭ 10 minutojn, buse ĉirkaŭ 15 minutojn (buslinio 783 el la haltejo Av. Berlim-Aeroporto aŭ el la haltejo Aeroporto ĝis la haltejo Campo Grande/Av. do Brasil, 6-a aŭ 5-a haltejo respektive). Alternative eblas iri metroe ĝis la kongresejo, per la ruĝa linio ĝis la stacio Saldanha kaj tie ŝanĝi al la flava linio ĝis la stacio Cidade Universitária. Tiuj, kiuj vojaĝas sen pezaj valizoj, povas eĉ konsideri piediri al la kongresejo.

Trajne. La ĉefaj trajnstacioj de Lisbono estas konektitaj al la metroa reto, tial facilas alveni al la kongresejo per metroo.

La kongresejoj

La plejparto de la programeroj okazos en Universidade de Lisboa (UL), Faculdade de Direito (Fakultato pri Juro) kaj Reitoria (Rektorejo), Alameda da Universidade, PT-1649-014 Lisboa. La Solena Inaŭguro kaj Nacia Vespero okazos en Coliseu dos Recreios, Rua Portas de Santo Antão 96, 1150-269 Lisboa.

Por kongresrilataj aferoj bv. skribi nur al la konstanta adreso de UEA.

Utilaj informoj pri Portugalio kaj Lisbono
Situo

Portugalio estas la plej okcidenta lando sur la Eŭropa kontinento, ĝi situas en la Iberia Duoninsulo, limas norde kaj oriente kun Hispanio kaj sude kaj okcidente kun la Atlantika oceano. Portugalio havas areon de 92 391 km2 kaj inkluzivas du insularojn, Madejron kaj Acorojn. En 1139 lia moŝto Afonso Henriques proklamis reĝ­landon kiu estis agnoskita de Kastilio kaj Leono en 1143. En la 14-a jarcento la portugalaj maristoj ekis la transoceanajn esplorvojaĝojn, kiuj havis tutmondajn sekvojn.

Lisbono estas la ĉefurbo kaj la plej gran­da urbo de Portugalio kun 100,5 km2 da vasteco kaj ĉ. 552 700 enloĝantoj. En ĝia metropola aero vivas ĉ. 2,8 milionoj da homoj. Ĝi situas ĉe la rivero Taĥo je kelkaj kilometroj for de Atlantiko.

Klimato

La someroj en Portugalio estas varmaj kaj sekaj, influitaj de la Golfa Marfluo. La averaĝa somera temperaturo en Lisbono estas ĉ. 23 gradoj.

Lingvoj

La oficiala lingvo estas la portugala. Gejunuloj ĝenerale scipovas ankaŭ la hispanan, francan aŭ anglan.

Loka tempo

UTC + 01h00 (somere).

Mono

La loka mono estas eŭro. Moneroj: 1, 2, 5, 10, 20, 50 cendoj kaj 1 kaj 2 eŭroj. Biletoj: 5, 10, 20, 50, 100, 200, 500. Eblas ŝanĝi monon precipe en la flughavenoj kaj bankoj. Bankoj laboras dumsemajne de 8h30 ĝis 15h00. Monmaŝinoj (Multibanco – ATM) troviĝas en multaj lokoj. Preskaŭ ĉiuj vendejoj, restoracioj kaj hoteloj akceptas debet- kaj kreditkartojn.

Elektro

La elektra tensio estas 220-volta. La surmuraj konektilingoj estas rondaj dupolusaj.

Telefonado

La prefikso por telefoni al Portugalio de eksterlando estas +351; tiam oni ellasu la komencan nulon de la numero. Por telefoni de Portugalio al eksterlando: 00 + landa kodo + telefonnumero. Grava numero: 112 por polico, savobrigado kaj urĝa medicina helpo.

Interreto

En pluraj hoteloj, restoracioj, kafejoj ktp troveblas senpagaj retkonektoj.

Medikamentoj

Se vi uzas preskribitan medikamenton, bv. kunporti la kuracistan recepton skribitan per latinaj literoj.

Sanservo

Estas konsilinde, ke kongresanoj havu sanasekuron por la daŭro de la vojaĝoj plus restado. UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.

Trinkakvo

La kranakvo estas trinkebla. Eblas ankaŭ aĉeti mineralan akvon, plejparte sengasan.

Trinkmono

Trinkmono en manĝejo, restoracioj kaj taksioj estas aprezata.

Enurba trafiko

La du ĉefaj kongresejoj (Rektorejo kaj Fakultato pri Juro) situas je kelkaj paŝoj de la metrohaltejo Cidade Universitária de la flava metrolinio. Coliseu dos Recreios situas apud la stacio Restauradores de la blua metrolinio.

La tarifoj por unu vojaĝo en la publika transporto varias jene (unu vojaĝo = maksimume 60 minutoj):

– € 1,30 per la kartoj Viva Viagem aŭ 7 Colinas, uzante aŭ nur la metroon aŭ nur la busliniojn (senlima ŝanĝado de busoj ene de la 60 minutoj) kaj ŝarĝante la karton laŭ la sistemo Zapping. La sistemo Zapping funkcias tiel, ke anstataŭ nombro de vojaĝoj, oni (re)ŝarĝas la karton per sumoj en eŭroj (3 – 5 – 10 – 15 – 20 – 25 – 30 – 35 – 40). Se oni ŝanĝas de metroo al buso (aŭ inverse) tiam oni pagas denove € 1,30.

– € 1,45 per la kartoj Viva Viagem aŭ 7 Colinas, ŝarĝante la karton laŭ nombro de vojaĝoj. Eblas ŝanĝi de la metroo al busoj (kaj inverse) dum la vojaĝo sen devi pagi ekstre por tio.

– Lozaj busbiletoj (aĉeteblaj ĉe la ŝoforoj) kostas € 1,85 kaj la trambiletoj € 2,90.

Por aĉeti la biletojn Viva Viagem aŭ 7 Colinas kaj (re)ŝarĝi ilin oni uzu la maŝinojn ĉe la metrohaltejoj, vendejoj kun la indiko MOB kaj ĉe la poŝtoficejoj (CTT – inkluzive de tiu en la flughaveno). Bv. atenti ke la unua ŝarĝo de la karto difinas ĉu la karto funkcios per Zapping-sistemo aŭ ne. Ne eblas ŝanĝi la karton de ne-Zapping al Zapping (aŭ inverse). Ĉiu persono havu propran karton. Ne eblas dividi la karton kun alia(j) persono(j). Por pagi la vojaĝon oni devas proksim­igi la karton al la kartolegilo ĉe la markita cirklo sur la maŝino kaj verda lumo devas aperi. La monpuno por vojaĝi sen pagi la respektivan tarifon povas kosti ĝis € 435. UEA vendas 24-horan transportbileton (uzeblajn en la busoj de la transportkompanio Carris kaj en la metrolinioj) kontraŭ € 5,50/tago* (la normala prezo estas € 6,30).

*Kondiĉe ke estu mendo de almenaŭ 50 biletoj kaj ĉiu bileto mendita havu minimume 3 fojojn po 24-horojn ŝarĝitajn en ĝi, t.e. minimume 16,50 eŭroj por bileto. Eblas aĉeti la bileton por 3, 4, 5, 6, 7 kaj 8 fojoj de 24-horoj. La 24-horoj NE nepre devas esti sinsekvaj, ekzemple eblas uzi la bileton kun 3 fojoj 24-horoj en dimanĉo, mardo kaj vendredo.

Tiu ĉi bileto ne validas en la specialaj linioj de Carris, t.e. la turismaj kaj AeroBus (la speciala linio al la flughaveno). La taksioj estas relative malmultekostaj en Lisbono. Por haltigi taksion oni levu la manon. Plej komforte tamen estas antaŭmendi taksion aŭ similan per kelkaj telefonaplikaĵoj aŭ peti ke iu mendu la taksion por vi en via hotelo. La prez­mezurilo nepre devas esti enŝaltita.

Sekureco

Portugalio estas ĝenerale tre sekura lando, sed, kiel ĉie, estu atentema pri dokumentoj, valoraĵoj, mono ktp.

Provizora programo

Ĉi tie aperas nur la plej gravaj programeroj. La Estraro de UEA rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn.

Sabato, 28 julio Malfermo de la kongresejo (Fakultato pri Juro) je 9h00. Registriĝo. Dis­donado de dokumentoj. Komitato de UEA. Unuafojaj Kongresanoj. Libroservo. Movada Foiro. Giĉetoj funkcias ĝis 18h00.

Dimanĉo, 29 julio Solena Inaŭguro (10h00). Libroservo. Inaŭguro de IKU/AIS. Kongresa Temo. E-kursoj. Portugala Eksprese. Nacia Vespero.

Lundo, 30 julio Libroservo. IKU- prelegoj. E-kursoj. Kleriga Lundo. Portugala Eksprese. Ekumena Diservo. Teatro. Bankedo. Kongresa Balo.

Mardo, 31 julio Libroservo. E-kursoj. Tago de Lernado. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Estraro respondas. Portugala Eksprese. Landa Agado. Delegita Reto. Societo Zamenhof. Kabaredo. Koncerto.

Merkredo, 1 aŭgusto Tuttagaj eks­kursoj. (Kongresejo fermita.)

Ĵaŭdo, 2 aŭgusto Libroservo. Libroj de la Jaro. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Esperantologia Konferenco. Belartaj Konkursoj. Portugala Eksprese. E-kursoj. Centra Oficejo respondas. Urba Akcepto (por invititoj). Koncerto.

Vendredo, 3 aŭgusto Libroservo. Komitato de UEA. IKU-prelegoj. KER-ekzamenoj. Faka Forumo. Aŭkcio. Venontaj UK-oj. Internacia Arta Vespero.

Sabato, 4 aŭgusto Solena Fermo (10h00). Libroservo (ĝis 14h00). Fermo de la kongresejo (14h00).

Lingvaj kursoj
Esperantaj kursoj

Dum la UK estos Esperantaj kursoj celataj al komencantoj kaj por prakti­kado de la lingvo.

Portugala eksprese

Kiel kutime dum UK-oj, estos bazaj lecionoj pri la loka lingvo —la portugala—. La celo estas helpi babili pri simplaj ĉiutagaĵoj.

Kiel mendi servojn?
Ĝeneralaj kondiĉoj de mendado

La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj en la Dua Bulteno. Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn kondiĉojn. Bonvolu nepre legi ilin antaŭ ol plenigi kaj sendi vian mendilon.

Loĝado

Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la hotelo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭa tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la foriro de la hotelo, do, la daton de la lasta mateno en ĝi.

Eniro kaj eliro

Principe, eblas okupi ĉambrojn ekde la 15h00 de la mendita dato, kaj necesas forlasi la ĉambrojn ĝis la tagmezo de la lasta tago.

Se vi ne okupas ĉambron dum la unua mendita tago, oni nuligas la rezervon kaj vi perdas la plenan pagitan sumon por la tuta restadperiodo!

Dulitaj ĉambroj/hazarda kunloĝigo

La loĝiga servo ne povas aranĝi hazardan kunloĝigon de nekonatoj, pro kio du- kaj plurlitajn ĉambrojn ni disponigas nur al homoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj.

Oni ĉiam fakturas la koston de plena ĉambro, eĉ se la kunloĝanto forestas dum iu(j) tago(j). Por faciligi la trovon de kunloĝanto al homoj kiuj nepre volas loĝi en dulitaj (aŭ plurlitaj) ĉambroj sed ne havas kunloĝanton, en la reta mendilo troveblas anonctabulo por tiu celo.

Frueco de la mendo kaj alternativoj

Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj, kaj precipe ĉar la kongreso okazas dum la turisma sezono, gravas mendi kiel eble plej frue. Tial gravas ke ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ alterna­ tivajn loĝvariantojn. El la reta mendilo eblas scii, kiuj hoteloj ankoraŭ havas liberajn lokojn.

Loĝkonfirmo

Minimume unu monaton antaŭ la UK vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj.

Ekskursoj

Atente traleginte la priskribojn bv. elekti la servon kaj plenigi klare (preslitere) la koncernan parton de la mendilo.

Ĉiuj ekskursoj startas de la kongresejo, krom se alie indikite (ĉu en la ekskursa priskribo, ĉu sur la ekskursa bileto). Klopodu veni dek kvin minutojn antaŭ la indikita starthoro de la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos Esperantlingvaj gvidantoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo. Ili faros sian plejeblon por bone servi al vi.

Kun la kongresaj dokumentoj ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la biletoj de la menditaj ekskursoj kun la bazaj informoj pri ili (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami al tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj presitaj sur la biletoj.

Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno, vento kaj eventuale pluvo. Bv. noti, ke kelkaj ekskursoj povas esti netaŭgaj por homoj kun marŝhandikapoj; la priskribo de la ekskurso kutime mencias tion.

Ekskursaj kondiĉoj

Ĉar la ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj, la organizantoj rezervas al si la rajton eventuale nuligi ilin aŭ altigi la prezojn de iuj el ili. En tiuj kazoj ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la kongreso por ke eblu ŝanĝi aŭ nuligi la ekskurso(j)n.

Limdatoj

La limdato por fari mendojn estas la 15-a de majo 2018. Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ĝis la 1-a de junio, kaj nepre kontraŭ krompago (40 eŭroj por loĝado kaj antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj kaj 20 eŭroj por la ceteraj ekskursoj, bankedo k.a.). Eblas malmendi sen punpago nur ĝis la 1-a de majo 2018. Tamen tio kostos al la malmendanto 15 eŭrojn pro administrado. Pri la ceteraj malmendaj reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo. La mendilon kaj pagon bv. sendi ĉiam al la sama adreso.

Plenumo de mendoj

La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

Hoteloj

Ĉiuj prezoj estas en eŭroj (€) por unu persono por unu nokto; p.p. = por persono.

La urba imposto pri turismo estas € 1 p.p. por nokto kaj devas esti pagata rekte al la hotelo, krom se alie indikite en la ĉi-subaj hotelaj priskriboj.

UL = Universidade de Lisboa, Reitoria kaj Faculdade de Direito (la ĉefaj kongresejoj)

Ofertataj servoj

Se ne estas menciite alie, la ĉambroj de la hoteloj havas duŝejon, necesejon, senpagan retaliron, televidilon, telefonon kaj la matenmanĝo estas inkluzivigita en la prezo. La enregistriĝo okazas post la 14h00 kaj la forlaso de la ĉambro estas antaŭ la 12h00. Ekstraj servoj devas esti aranĝitaj surloke kaj pagitaj rekte al la hoteloj.

Preskaŭ ĉiuj subaj hoteloj troviĝas proksime de la flava metrolinio, la sama kiu iras preter la ĉefaj kongresejoj/UL.

1Dom Pedro Lisboa Vidu la bildon

Rango: ★★★★★
Distanco de la Kongresejo: 3,9 km
Adreso: Av. Eng.º Duarte Pacheco, 24 1070-109 Lisboa
Luksa, moderna kaj tradicia 5-stela hotelo ĉe ekskluziva kvartalo. Al la kongresejo pli facilas taksie.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 133 €
dupersona — 75 €

2VIP Grand Lisboa Vidu la bildon

Rango: ★★★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,7 km
Adreso: Avenida 5 de Outubro, nº197, 1050-054 Lisboa
Renovigita hotelo en komerca kvartalo je 270 m de la haltejo Campo Pequeno de la flava metrolinio.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 127 €
dupersona — 71 €

3NH Campo Grande Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,1 km
Adreso: Campo Grande 7, 1700-087 Lisboa
Luksa 4-stela hotelo de la ĉeno NH, la plej proksima hotelo de la kongresejo, ĉe la flava metrolinio (Entre Campos).

Prezo en ĉambro:
unupersona — 144 €
dupersona — 73 €

4VIP Executive Entrecampos (Villa Rica) Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,3 km
Adreso: Av. 5 de Outubro nº 295 | 1600-035 Lisboa
Komforta hotelo kun naĝejo, ekzercejo. Je 270 m de la haltejo Entre Campos de la flava metrolinio.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 99 €
dupersona — 53 €

5TRYP Lisboa Aeroporto Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 3,8 km
Adreso: Aeroporto Internacional de Lisboa, Rua C, 2, 1749-125 Lisboa
Elektita la plej bona TRYP hotelo de la mondo, la hotelo havas naĝejon, sportejon kaj situas konvene ĉe la flughaveno.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 116 €
dupersona — 64 €

6Hotel Fénix Urban Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,6 km
Adreso: Av. António Augusto de Aguiar, 14 - 1050-016 Lisboa 
Moderna hotelo, en flanka strato proksime de la malnova parto de la urbo, ĉe parko kaj promenejo. Je 450 m de la stacio Picoas, flava metrolinio, kaj je 180 m de la stacio Parque, blua metrolinio.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 112 €
dupersona — 56 €

7Hotel Fénix Lisboa Vidu la bildon

Rango: ★★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,9 km
Adreso: Praça Marquês de Pombal, 8 - 1269-133 Lisboa
La moderna hotelo troviĝas ĉe unu el la ĉefaj placoj de la urbo, meze inter la kongresejo kaj la historia parto de la urbo. Je 70 m de la stacio Marques de Pombal de la flava metrolinio.

Prezo en ĉambro:
unupersona — 115 €
dupersona — 58 €

8Ibis Lisboa Parque das Nações Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 6,9 km
Adreso: Rua do Mar Vermelho, Lote 1-07-2-2, 1990-203 Lisboa
La hotelo situas en la futurisma kvartalo kie okazis la Monda Ekspozicio en 1998, loko plena je kafejoj, restoracioj kaj amuzejoj. Atingebla de la kongresejo per la busoj 731 kaj 759 aŭ metroo (ĉirkaŭ 25 min. vojaĝo).

Prezo en ĉambro:
unupersona — 96 €

9Vip Inn Berna Vidu la bildon

Rango: ★★★
Distanco de la Kongresejo: 1,6 km
Adreso: Avenida António Serpa 13, 1069-199 Lisboa
Modesta sed komforta 3-stela hotelo strategie lokita en komerca kvartalo. Je 260 m de la stacio Campo Pequeno de la flava metrolinio. Sen matenmanĝo!

Prezo en ĉambro:
unupersona — 78 €
dupersona — 43 €
Prezo en ĉambro tripersona — 39 €

10The Independente Hostel & Suites Lisboa Vidu la bildon


Distanco de la Kongresejo: 5,2 km
Adreso: R. São Pedro de Alcântara 81, 1250-238 Lisboa
La hostelo situas ĉe unu el la plej belaj rigardejoj al la urbo, kuniĝejo de lokaj kaj turistaj gejunuloj. La vojaĝo inter la hostelo kaj la kongresejo daŭras ĉirkaŭ 20 min. (pere buso 758 ĝis la haltejo Rato de la flava metrolinio kaj la metrovojaĝo ĝis la kongresejo). Sen matenmanĝo.


Prezo en 8 litoj en ĉambro plurpersona — 22 €

11Pousada de Juventude de Almada Vidu la bildon


Distanco de la Kongresejo: 12,3 km
Adreso: Quinta do Bucelinho -, Pragal, 2805-358 Almada
Eble la loko kun la plej bela vido al Lisbono. La junulargastejo situas trans la rivero en la urbo Almada. La vojaĝo inter la kongresejo kaj la gastejo daŭras ĉirkaŭ 45 min. per buso kaj metroo. Kun matenmanĝo.


Prezo en Virinoj kvarpersona — 17 €
Prezo en Viroj sespersona — 17 €
Prezo en ĉambro kvarpersona — 17 €
Prezo en dulita ĉambro kun WC ĉambro dupersona — 25 €
Prezo en Familia ĉambro kun WC tripersona — 22 €

12HI Hostel Lisboa - Pousada de Juventude Vidu la bildon


Distanco de la Kongresejo: 3 km
Adreso: R. Andrade Corvo 46, 1050-009 Lisboa
Junulargastejo ĉe komerca kvartalo, plena je manĝejoj kaj kafejoj. Je 190 m de la stacio Picoas de la flava metrolinio. Kun matenmanĝo.

Prezo en ĉambro:
dupersona — 33 €
Prezo en komuna WC sespersona — 22 €
Prezo en ĉambro kvarpersona — 22 €
Prezo en sen la devo indiki kunulojn plurpersona — 22 €
Prezo en komuna WC tripersona — 24 €
Prezo en geedza lito kun WC dupersona — 33 €
Prezo en Familia ĉambro kun WC kvarpersona — 26 €

13Escola Secundária de Camões Vidu la bildon


Distanco de la Kongresejo: 3,2 km
Adreso: Praça José Fontana, 1050-129 Lisboa
La amasloĝejo situas en la sportejo de la lernejo, kie estas necesejoj kaj duŝejoj. Matenmanĝo inkluzivigita. Nepre mem kunporti dormosakon!


Prezo en Loko surplanke - mem kunporti amasejo — 10 €

Kromaj servoj
Transportbileto

Transportbileto por 24-hora senlima uzo en la metroo kaj busoj de la entrepreno Carris. La minimuma aĉeto estas de 3 x 24-horoj (uzeblaj en sinsekvaj aŭ ne-sinsekvaj tagoj). La prezo por 24-horo estas € 5,50* (vidu p. 5). Aĉeteblas ekde 3 ĝis 8 tagoj.

Speciala oferto de la Libroservo

Se vi partoprenos la ĉi-jaran UK, vi povas mendi ion ajn en la stoko de la Libro­ servo de UEA, kontraŭ kongresa prezo kaj sen sendokostoj. La menditaĵojn vi prenos en la Kongresa Libroservo, kie vi povos ankaŭ pagi por ili, se en via UEA-konto ne estis sufiĉa bonhavo. Por ĝui la oferton, via mendo devas atingi la Libroservon de UEA ĝis la fino de junio. Ne hezi­tu viziti nian retan katalogon kaj mendi tie: http://katalogo. uea.org. Mendojn oni akceptas ankaŭ per simpla mesaĝo al libroservo@co.uea.org, fakse (+31 10 436 1751), telefone (+31 10 436 1044) aŭ letere (UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando). Nepre indiku vian UEA-kodon en la mendo.

Ekskursoj
Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj

La antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj okazos en Portugalio, sur la kontinento kaj sur la insuloj de Madejro kaj Acoroj.

La prezoj inkluzivas:

  • restadon en komfortaj hoteloj 3- aŭ 4-stelaj kun matenmanĝoj
  • se indikite en la ekskursopriskribo la tag- kaj vespermanĝojn
  • transporton per komfortaj turismaj busoj se ne alie menciita en la ekskursopriskribo
  • Esperantajn interpretistojn

La prezoj ne inkluzivas:

  • trinkaĵojn dum la manĝoj
  • hotelajn ekstraĵojn, ekz. telefonvokojn
  • ekstrajn programerojn dumekskursajn
  • la flugojn tien kaj reen al la insuloj (UEA helpos, se necese, mendi la plej konvenajn flugojn)
  • kaj la transporton en Lisbono al kaj el la flughaveno

Se la sinsekvo en ekskurso ne povos okazi laŭ la priskriboj, alternativoj estos proponataj. UEA ne respondecos pri eventuala(j) nuligo(j) kaŭze de kialoj ekster la homa rego. A1 kaj P4 inkluzivas flugojn, tial iliaj partoprenantoj nepre informu al UEA pri sia nomo ĝuste tiel, kiel ĝi aperas surpasporte.

Antaŭkongresa ekskurso

A1Acoroj – insulo São Miguel

24-a – 27-a de julio4 tagoj / 3 noktoj

24.07Alveno al la flughaveno de la insulo São Miguel (PDL), la plej granda el la insuloj de Acoroj. Transporto al la hotelo en Ponta Delgada kaj libera tempo.

25.07Matenmanĝo. Piedira esplorado de la ebena urbo, kun konatiĝo de i.a. la atentokaptaj urbaj pordoj, urbodomo, preĝejo de Nia Sinjorino (15-a jc), fortikaĵo kaj kelkaj ĝardenoj. Posttagmeza vizito de Sete Cidades, vilaĝo ene de vulkana kratero, kie enestas ankaŭ kelkaj lagoj, el kiu elstaras la blua kaj la verda. El la rigardejo Pico do Carvão oni havas nekredeblan vidon al la norda kaj suda marbordoj kaj ankaŭ al la centro de la insulo. Daŭrigo por viziti ananasplantejon kaj vidi la diversajn kreskofazojn kaj produktadmetodon de tiu frukto. Libera vespero. Tranokto.

26.07Matenmanĝo. Libera mateno, kun la eblo mendi ŝipekskurson por balenrigardado (pro tio, ke la ŝipekskurso dependas de taŭga markondiĉo, eblas mendi ĝin nur surloke). Posttagmeze vizito al la vilaĝo Furnas, situanta en valo kie la vulkana aktivado klare videblas (varmakvaj fontoj, vaporfontoj). En tiu ĉi regiono la flaŭro estas la plej varia de la tuta insularo. Daŭrigo al la te-plantejo Gorreana, la plej malnova daŭre funkcianta te-entrepreno en Eŭropo. Sekvos vizito de la Ĝardeno Terra Nostra, konsiderata unu el la plej belaj en la mondo. Libera vespero. Tranokto.

27.07Matenmanĝo. Transporto al la flughaveno por reveni al Lisbono. Adiaŭo al la “Verda Insulo”. Fino de la servoj.

Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro € 380; dulita ĉambro € 255 p.p.

Por ekstraj noktoj kaj helpo mendi la flugbiletojn lige kun tiu ĉi ekskurso, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.

A2Alentejo kaj Algarvo, la suda Portugalio

23-a – 27-a julio5 tagoj / 4 noktoj

23.07Alveno al Lisbono, transporto de la flughaveno al la hotelo. Enloĝiĝo, vespermanĝo kaj tranokto.

24.07Matenmanĝo kaj ekveturo al Évora. Vizito de la urbo kaj konatiĝo kun la romia templo al Diano, la kapelo de la ostoj kaj la katedralo. Vespermanĝo kaj tranokto.

25.07Matenmanĝo. Ekveturo al Beja, nomata Pax Julia fare de la romianoj. Dum promeno preter la mallarĝaj stratoj ni konatiĝos kun la turo Menagem (13-a jc), la preĝejo de S-ta Amaro, la plej antikva templo en Beja, la monaĥejo de S-ta Francisko, la ruinoj de la romia vilao de Pisões k.a. Vespermanĝo kaj tranokto.

26.07Matenmanĝo. Tago dediĉita al la ĉefaj vidindaĵoj de Algarvo. En Silves vizito de la maŭra kastelo kaj katedralo de la 12-a jc. En Monchique ni konatiĝos kun tipa vilaĝeto meze de montaro. En Lagos, urbo forte ligita kun la epoko de la marmalkovroj, ni vizitos la muzeon de S-ta Antonio, la sklav-vendejon kaj la statuon de Henrique “la Navigisto”. Vizito de Sagres, kie situis la lernejo de la navigistoj kaj kie la ĉefaj portugalaj marvojaĝoj estis preparitaj. Survoje al la hotelo ni vizitos la Kabon de S-ta Vicente kun ĝia elstara lumturo. Vespermanĝo kaj tranokto.

27.07Post la matenmanĝo ni revenos al Lisbono. Fino de la servoj.

Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro € 805; dulita ĉambro € 695 p.p.

Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.

Postkongresaj ekskursoj

P1Porto kaj la norda Portugalio

5-a – 8-a aŭgusto4 tagoj / 3 noktoj

5.08Matena ekvojaĝo. Alveno al Porto, kies urbocentro estas listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko, vizito de fama vinkelo. Ŝipveturo “Ses Pontoj”, por aprezi la vidon al la urbo el la rivero Douro. Jam surtere konatiĝo kun la ĉefaj turismaj vidindaĵoj de la urbo: la katedralo, la trajnstacio São Bento, la avenuo Aliados, la regiono Clérigos k.a. Enhoteliĝo kaj tranokto.

6.08Matenmanĝo kaj ekveturo al la regiono Minho, kie ni vizitos la Katedralon kaj Sanktejon de Bom Jesus kun ĝiaj famaj ŝtuparejoj barokstilaj. La funikularo ĉe la sanktejo estas la plej malnova en la mondo, ankoraŭ funkcianta per akvabalanca sistemo. Lunĉo. Posttagmeze daŭrigo al Guimarães, en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo, mezepoka urbo konsiderata la naskiĝloko de Portugalio. Vizito de la Kastelo kaj de la Duka Palaco. Reveno al Porto. Tranokto.

7.08Matenmanĝo. Ekveturo por tuttaga vizito de la Valo de la rivero Douro, Monda Heredaĵo de Unesko. La regiono estas monde fama pro la ekstazaj vidoj je ĉiu nova angulo, vinplantejoj kaj la vinoj, speciale la Oporto-vino. Vizito de la Muzeo Douro kaj de la bienvinejo Quinta da Pacheca, kie ni ricevos regionan lunĉon. Eblos provi kelkajn vinojn. Post ripozo ni revenos al Porto. Tranokto.

8.08Matenmanĝo. Elhoteliĝo kaj ekvojaĝo al Lisbono kun halto en la urbo Aveiro, konata kiel la portugala Venecio pro siaj kanaloj. Ŝipveturo tra la kanaloj sur “Moliceiro”, tipe loka boato, kun gus- tumado de Ovos Moles (Molaj Ovoj), loka dolĉaĵo. Lunĉo, pluvojaĝo kaj alveno en Lisbono. Fino de la servoj.

Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro € 835; dulita ĉambro € 625 p.p.

Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.

P2Madejro — la paradiza insulo

5-a – 8-a aŭgusto4 tagoj / 3 noktoj

5.08Alveno en la flughaveno de Madejro (FNC), transporto al la hotelo. Libera tempo. Tranokto. Madejro estis elektita en 2017 kiel la plej bona insula turismcelo de la mondo: ni esploros tion.

6.08Matenmanĝo kaj konatiĝo kun la plej elstaraj vidindaĵoj de Funchal, la ĉefurbo de Madejro. La konstruaĵoj sur la antikvaj stratetoj urbocentre estas farbitaj de lokaj artistoj, je ĉiu paŝo estas nova artaĵo por malkovri. Per telfero ni iros ĝis la plej alta kvartalo de la urbo kaj revenos parte per glitĉaretoj —unika sperto!—. Libertempo por pli detale esplori ekzemple la lokan bazaron, la parkojn aŭ unu el la diversaj muzeoj de la urbo. Tranokto.

7.08Matenmanĝo. Ekveturo al nord­orienta urbo Santana. Survoje ni haltos ĉe Pico do Areeiro, la tria plej alta loka monto, de kie, kun la taŭgaj veterkondiĉoj, eblas aprezi la internlandon de la insulo. Trairo de Laurissilva, Monda Heredaĵo de Unesko, la praarbaro de Madejro kun ĝiaj unikaj plantoj. Alveno al Santana, konatiĝo kun la tipaj triangulaj domoj pajle tegmentitaj kaj ĉarmaj ĝardenetoj. Lunĉo. Revenvoje laŭ Porto da Cruz kaj Machico, la unua ĉefurbo de Madejro.

8.08Matenmanĝo. Libera tempo kaj transporto al la flughaveno por reveni al Lisbono. Fino de la servoj.

Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro € 425; dulita ĉambro € 325 p.p.

Por ekstraj noktoj kaj helpo mendi la flugbiletojn lige kun tiu ĉi ekskurso, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.

Ekskursoj dum la kongresa semajno
Tuttagaj ekskursoj

E1Koimbro

Merkredo kaj vendredo 9h00-17h30Prezo: € 44

Koimbro, en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo, estis la landa ĉefurbo kaj estas mondkonata pro sia universitato, fondita en 1290, la unua en Portugalio kaj unu el la plej malnovaj en la mondo. Ĝi estas la tria metropolo, post Lisbono kaj Porto. Konatiĝo kun la antikva urboparto (mezepoka) kaj ĝiaj mallarĝaj stratoj kaj vizito al la Universitato de Koimbro.

E2Óbidos, Nazaré, Batalha, Fátima

Lundo kaj merkredo 9h00-17h30Prezo: € 46

Mezepoka murĉirkaŭita urbo, la ĉarma Óbidos estas nepre vizitenda. La reĝoj de Portugalio kutimis “donaci” ĝin al la ontaj reĝinoj, tial ĝi estas konata kiel “urbo de reĝinoj”. Daŭrigo al Nazaré, la plej kolorplena kaj tipa strando en la lando. Lunĉo. Daŭrigo al Batalha, kie troviĝas la plej grava gotika monaĥejo en Portugalio, dediĉita al S-ta Maria da Vitória, en al listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo. Vizito de la preĝejo kaj klostroj. Pluvojaĝo al la pilgrimejo en la urbo Fátima, loko kie Nia Sinjorino aperadis al tri ŝafistetoj. Vizito de la sanktejo kaj reveno al Lisbono.

E3Évora

Merkredo kaj ĵaŭdo 9h00-18h30Prezo: € 45

Sude de Lisbono troviĝas la urbo Évora, en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo, vidata kiel muzeo de la portugala arkitekturo. Vizito de la Preĝejo de S-ta Francisko, de la katedralo en romanika-gotika stilo, de la kapelo de la ostoj, konstruita kun la ostoj de 5 000 homoj kaj de la ruinoj de la romia templo. Lunĉo. Libera tempo por promeni laŭ la maŭrecaj mallarĝaj stratetoj de la urbo kaj ĝui la lokan riĉan pasintecon.

E4Azeitão – vinoj kaj azuleĥoj

Merkredo 9h00 – 18h00Prezo: € 48

Vojaĝo preter la ponto 25 de Abril al Azeitão, en la Arrábida-montetaro. La regiono estas fama pro sia krema ŝaf-fromaĝo kaj vinoj. Vizito de azuleĥo­ fabriko, kie ni havos la okazon sekvi ĝian manproduktadon kaj povos pentri nian propran azuleĥon, kiun rericevos sekva­ tage en la kongresejo. Daŭrigo al vinfabrikanto por klarigo pri la produktado kaj gustumado de kelkaj el la lokaj vinoj.

E5Sintra

Merkredo 9h00 – 18h00Prezo: € 83

Sintra estas en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo. La fabela urbeto estis elektita de diversaj portugalaj monarkoj kiel rezidejo. Vizito de la reĝa Palacio Nacional, kie la azuleĥoj kaj plafonoj havas specialajn pentraĵojn. Vizito de Quinta da Regaleira, gotikstila domego de la 20-a jc, kies ĉefa allogaĵo estas la ĝardenoj. La tuto estis konstruita por reprezenti la sekretajn antikvajn ordenojn (de la templo-kavaliroj, framasonoj, alĥemiistoj). Sekvas vizito de la Palaco de Pena, tre fama kastelo, kiu bone respegulas la belecon kaj romantikecon de la regiono ĉirkaŭ Lisbono. Konstruita en la 19-a jc, ĝia arkitekturo estas influita de la maŭra kaj manuela stiloj.

E6Lisbono — S-ta Georgo, Alfama, Belém, Ĵeromoj, kaleŝa k azuleĥa muzeoj

Mardo 9h00 – 18h00Prezo: € 68

La ekskurso iros preter la placo Marquês de Pombal, avenuo Liberdade kaj la akvoduto ĝis Alfama, la plej malnova kvartalo de la urbo, kie naskiĝis fado. Konatiĝo kun la kastelo de S-ta Georgo. Pluiro al la turo de Belém, Monaĥejo de la Ĵeromoj. Vizito de la Muzeo de Kaleŝoj, unika en la mondo, kaj de la Muzeo de Azuleĥoj, kun specimenoj de la komenco de ĝia fabrikado ĝis la nuntempo. Lunĉo inkluzivita.

Duontagaj ekskursoj

D1Ĵeromoj – Belém – Alfama

Mardo 9h00 – 12h00Prezo: € 17

La turo de Belém kaj la Monaĥejo de la Ĵeromoj estas en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo. Ili estis konstruitaj por celebri kaj danki la revenon de Vasco da Gama el Hindio, la unua eŭropano atingi ĝin per marvojaĝo. La turo estas en la malfrua manuela-gotika stilo kaj servis kiel protekta fortikaĵo de Lisbono. Ni vizitos la preĝejon de la monaĥejo kaj aprezos la turon de ekstere. En Alfama, la plej malnova kvartalo de Lisbono, ni piediros laŭ la mallarĝaj stratetoj kaj di- versaj ŝtuparoj por konatiĝi kun la antikva maŭra kvartalo. Ekskurso ne konsilinda por homoj kun marŝproblemoj.

D2Arrábida

Ĵaŭdo 14h00 – 18h00Prezo: € 18

La montetaro Arrábida estas natura rezervejo kaj havas mediteranean mikroklimaton. Ĝi estas vera verda paradizo. La ekskurso montros la plej belajn vidaĵojn de la regiono.

D3Palmela kaj Azeitão

Lundo 8h00 – 12h00Prezo: € 23

Ni iros unue al Palmela, blanka vilaĝo norde de la montetaro Arrábida kaj vizitos ĝian kastelon, kiu ebligas belegan vidon de la ĉirkaŭaĵo. Daŭrigo al Azeitão, kie ni vizitos vinfarejon, kiu estas pli ol 150 jarojn malnova, kaj gustumos la tipan regionan vinon Moskatelo.

D4Kastelo de S-ta Georgo kaj Alfama

Vendredo 8h00 – 12h00Prezo: € 22

La regiono, laŭ arkeologiaj eltrovoj, jam en la 6-a jc aK estis enloĝata kaj laŭ romiaj dokumentoj de 139 aK oni povas supozi ke tie estis ia defenda strukturo. La fortikaĵo (Kastelo de S-ta Georgo) estis pligrandigita dum la paso de la tempo fare de la diversaj popoloj, kiuj konkeris la regionon. Ni vizitos la kastelon kaj pied­ iros laŭ Alfama, la plej tradicia kvartalo de Lisbono, kun mallarĝaj stratoj en deklivoj, ŝtuparoj, antikvaj domoj kaj rigardejoj.

Ekskurso ne konsilinda por homoj kun marŝproblemoj.

D5Mafra – Monaĥejo/Nacia Palaco

Lundo 14h00 – 18h00Prezo: € 33

La plej elstara vidaĵo de la urbo estas ĝia impona palaco/monaĥejo de la 18-a jc. La Monaĥejo/Nacia Palaco de Mafra havas 4 500 pordojn kaj fenestrojn. Dank’ al la daŭra eniro de oro el Brazilo en la ŝtata kaso, tio kio en la komenco devintus esti simpla domo por 13 franciskanaj monaĥoj iĝis enorma konstruaĵo, kiu konsistas el monaĥejo por 300 homoj, reĝa palaco kaj unu el la plej belaj bibliotekoj de Eŭropo, dekoraciita per altkvalitaj marmoroj, ekzotika ligno kaj nenombreblaj artverkoj. En la biblioteko estas pli ol 36 000 libroj, i.a. la dua eldono de La Luzidoj de Luís de Camões.

La Palaco havas, krome, la plej grandan kariljonon de la 18-a jc, kun 98 sonoriloj,konstruitan en Belgio. La ekskurso finiĝos per vizito de la fiŝista vilaĝo Ericeira, kie plenkoloraj domoj staras ĉe kliforando kun vido al la oceano.

D6Bairro Alto, Baixa kaj Chiado — vinoj kaj tipaj manĝaĵetoj

Sabato kaj dim. 15h00 – 18h00Prezo: € 49

La ekskurso komenciĝos en la Placo do Rossio (facile atingebla metroe – esperantista gvidanto akompanos la partoprenantojn ekde la kongresejo) kie ni vizitos tipan tavernon por gustumi moruan kuketon kun verda vino. Daŭrigo al Bairro Alto por “tapas” kun blanka vino en vinkafejo kaj gustumo de Oporto-vino kun marmelado kaj fromaĝo en tradicia manĝaĵvendejo. Ni gustumos la tipan ĉerizan likvoron de Portugalio, ginja [ĵinĵa], kaj finos la ekskurson per tradicia kolbaso en pano akompanata de glaso da ruĝa vino.

Ekskurso ne konsilinda por homoj kun marŝproblemoj.

D7Palaco Ajuda, Belém kaj rapidboato

Vendredo 14h00 – 18h00Prezo: € 115

Post la detruo de la reĝa palaco en Lisbono, pro la tertremo de 1755, la tiama regento decidis konstrui la novan en la regiono de Belém, en pli alta kaj stabila grundo. La originalaj planoj estas tiel grandiozaj ke la konstruado ĝis hodiaŭ ne estas finita. Tamen, en la palaco vivis kelkaj monarkoj kaj daŭre en ĝi estas oficialaj akceptoj de la portugala registaro. Pluiro por vidi la Turon de Belém kaj poste ni navigos sur la rivero Taĥo en rapidboatoj por sperti la vidon al Lisbono.

D8Vespermanĝo kun lisbona fado (fatkanzono)

Merkredo 20h30 – 23h00Prezo: € 55

Agnoskita de Unesko kiel Nemateria Homa Heredaĵo en 2011, fado (fatkanzono aŭ faduo en Esperanto) repopulariĝis en Portugalio kaj iĝas pli kaj pli konata eksterlande. Nenio pli loka ol ĝui tiujn kanzonojn dum verspermanĝo kie la ĉefa plado estas la tipe portugala rostita moruo. Ni renkontiĝos antaŭ la facile trovebla Casa dos Bicos, proksime de la metrohaltejo Terreiro do Paço kaj kune piediros ĝis la spektaklejo.

D9Vespermanĝo kun koimbra fado

Vendredo 20h30 – 23h00Prezo: € 40

En tiu ĉi vespero ni iros al alia koncert­ejo pri la koimbra varianto de fado, pli melankolia ol la lisbona. Ni renkontiĝos en la centre lokita Placo do Comércio, proksime de la metrohaltejo Terreiro do Paço kaj kune piediros ĝis la spektaklejo.

D10Balonvojaĝo Esperanto

Lundo 6h00 – 11h00Prezo: € 190

Jen okazo por tute unika ekskurso en UK-oj: Esperanto balonvojaĝo! Frumatena foriro al la ekfluga loko, kie ni helpetos la plenigadon de la balono per varma aero. Kiam ĉio pretos ni eniros la balon-korbon kaj flugos dum ĉirkaŭ 1h30 aprezante la naturon de la regiono proksime de Lisbono. La senbrua flugo estos gvidita de sperta balonisto. Post la neforgesebla sperto ni tostos per ŝaŭmvino, ricevos atestilon pri la vojaĝo kaj estos reportitaj al la kongresejo. Estas rekomendite kunporti ĉapon. La balonvojaĝo dependas de la veteraj kondiĉoj, kiuj estas sufiĉe stabilaj dum la somero en Portugalio, sed lastminutaj ŝanĝoj povas okazi.

Tabelo de dumkongresaj ekskursoj

T = tuttaga ekskurso
M = duontaga ekskurso matene
P = duontaga ekskurso posttagmeze

KodoSab
28/07
Dim
29/07
Lun
30/07
Mar
31/07
Mer
01/08
Ĵaŭ
02/08
Ven
03/08
Prezo

Bankedo
La bankedo okazos la 30-an de julio je la 19h30 en la kulturcentro Centro Cultural de Belém. Adreso: Praça do Império (kvartalo Belém), Lisboa.
Bonvenigo
Ŝaŭmvino
Imperia kiro
Oporto kun gasakvo
Oporto seka
Madejro-vino Sercial
Verda vino
Oranĝosuko
Pomosuko
Surtable
Panetoj, olivoleo kun balzam­ vinagro, kondimenta butero
Enirplado
Konsomeo de zeŭso kaj emulsio de estragono
Fiŝo
Fileo de Cherne, pistita tritiko kun legomoj kaj lavenda butero
Gustodividilo
Citrona glaciaĵo
Viando
Cerva turnedoso kun junaj terpo- moj, rapidkuiritaj fungoj kaj timiano
Deserto
Fajne tranĉitaj ananasopecoj kun ŝaŭmkremo de vanilo kaj mento
Trinkaĵoj dum la manĝo
Blanka kaj ruĝa vino, gastrinkaĵo, mineralakvo sen gaso
Kafo/teo
Estos vegetara menuo
(Eblos konsumi propran vinon, kontraŭ pago kaj kun nepra antaŭanonco minimume 24-hora. Bv. kontakti la Kongresan Fakon)
Prezo: € 68
Aranĝoj ĉirkaŭ la UK
ILEI kaj Hispana Kongreso de Esperanto, 20 – 28 julio

51-a Kongreso de ILEI kaj la 77-a Hispana Kongreso de Esperanto, kun la temo “La kultura heredaĵo de Esperanto”, okazos kune en Madrido, Hispanio. www.ilei.info.

IIK, 28 julio - 4 aŭgusto

47-a Internacia Infana Kongreseto; temo “Delfenoj kaj dinosaŭroj”, okazos en Almada, ĉ. 10 km for de la UK. Pliaj informoj kaj aliĝo: bertosch.free.fr/iik2018

IJK, 4 – 11 aŭgusto

74-a Internacia Junulara Kongreso, okazos en Badajoz, Hispanio, landlime kun Portugalio. Pliaj informoj: ijk2018.tejo.org

Pliaj informoj
Disdonado de reklamiloj kaj informiloj

UK estas la plej bona okazo por informi la movadan publikon pri nova iniciato, speciala agado de via faka asocio, reklami novan eldonaĵon, fari donacon al ĉiuj kongresanoj, anonci renkontiĝon, kurson, varon ktp. Plej efike estas meti la informi- lon en la doku­men­tujon kiun ricevas ĉiu kongresano. Tiu servo kostas € 275 kaj necesas peti permeson de la Estraro de UEA (bv. kon­takti la CO); nenio rajtas esti distribuata kongreseje sen tiu permeso.

Salonmendoj, standoj kaj budoj

Ĉiuj fakaj asocioj konataj al UEA ricevis mendilon pri salono por sia kunve­no dum la UK. Salonmendoj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 31-a de marto de la kon­gresa jaro. Malfruajn mendojn oni traktas malprioritate kaj eblas postuli por ili eks­tran lupagon. Salonon por kunveno ne povas mendi individuo (ekz. por prelego), sed nur asocioj. Se via asocio ne ricevis la mendilon, bv. peti ĝin ĉe la konstanta adreso. Asocioj, movadoj, firmaoj, eldo­nejoj, revuoj aŭ grupoj kiuj volas aparte informi, disdoni broŝurojn, kolekti kotizojn k.s., povas mendi standon aŭ lokon por instali sian budon dum la kongreso (€ 400). La budon oni ne rajtas uzi por komercaj celoj (vendado de libroj, insig­noj k.s.), sed jes por kolekti mendojn.

Kongresa Libroservo

Jen unika okazo aktualigi vian bibliotekon: en la Kongresa Libroservo multaj novaj libroj estos unuafoje lanĉitaj kaj plurajn titolojn eblos aĉeti kun speciala rabato. Ĝi havas ekskluzivan rajton vendi librojn kaj aliajn esperantaĵojn dum la UK.

Por vendigi viajn eldonaĵojn, necesas oferti ilin al la Libroservo de UEA (CO) minimume du monatojn antaŭ la kongreso.

Pagmanieroj

Estas diversaj kontoj kaj manieroj per kiuj oni povas pagi siajn kongresajn mendojn. Elektu tiun kiu estas por vi la plej oportuna. Tamen bv. noti ke la plej sekura kaj rapida vojo estas banka monĝiro. Bv. konsideri malfermon de konstanta konto ĉe UEA, ĉar tio havas plurajn avantaĝojn. Bv. ĉiam sendi pagojn kaj rilatajn mendilojn al la sama instanco.

La pagojn por mendoj faru rekte laŭ unu el jenaj manieroj:

Banko. Per ĝiro al unu el jenaj kontoj, je la nomo de Universala Esperanto-Asocio:

  • Nederlando: ABN AMRO-Bank, IBAN: NL86 ABNA 0426 9014 44 (BIC: ABNAN­ L2A) aŭ ING Bank, IBAN: NL93 INGB 0000 6273 37 (BIC: INGBNL2A);
  • Je la nomo de Universala Esperanto- Asocio al la konto en:
    • Belgio: Bpost Bank, IBAN: BE54 0001 6318 3197 (BIC: BPOTBEB1XXX)
    • Germanio: Postbank, IBAN: DE51 3701 0050 0318 2915 09 (BIC: PBNKDEFF)
    • Svedio: Nordea, IBAN: SE95 9500 0099 6042 0074 3740 (BIC: PBNKDEFF)
    • Svislando: Postfinance, IBAN: CH86 0900 0000 1200 2310 0 (BIC: POFICHBEXXX).

Ĉe eventualaj administraj bankokostoj, ilin ĉiam pagas la mendanto.

Ĉekoj. Bankan ĉekon bv. sen­di al la konstanta adreso. Ĝi estu en eŭroj kaj nepre aldonu 25 eŭrojn por la banko­kostoj. Prefere sendu ĉekojn titolitajn al unu el la bankoj en Nederlando. Ĉiam bv. klare indiki la celon de via pago. Bv. atenti ke nuntempe la bankoj en Nederlando bezonas kelkajn semajnojn por trakti la ĉekojn kaj kreditigiti la respektivajn sumojn al UEA.

Kreditkartoj. Eblas pagi ankaŭ per Visa, Eurocard, Mastercard kaj American Express, indikante la kartonumeron, ĝian validodaton kaj la 3 kontrol­ciferojn malantaŭe sur la kartoj (CVC-nume­ro). Tiukaze bv. aldoni 5% al la pagata su­mo por ad­ministraj kostoj. Por grandaj sumoj estas konsilinde uzi alian pagmanieron.

Paypal. Eblas pagi pere de Paypal uzante la adreson financoj@.spamaĵo?co.uea.org. Bv. aldoni 5% al la pagata sumo pro administraj kostoj.

Asekuro

La kongreskotizo inkluzivas nenian ase­kuron: ĉiu aliĝinto zorgu mem pri taŭga vojaĝasekuro. La UK ne repagas mendojn (loĝado, ekskursoj k.a.) se la malmendo venas post la limdato. Tial estas konsilinde asekuri sin kontraŭ eventuala nepartopreno.

Donacoj

La UK bonvenigas donacojn por:

  • Adoptaj Gepatroj: subvencias parto­prenon en la Infana Kongreseto de infanoj el landoj kun trans­pagaj problemoj.
  • Fondaĵo Canuto: helpas membrigon al UEA de esperantistoj el landoj kun transpagaj problemoj.
  • Fondaĵo Partoprenu UK-on: helpas al kongresa­noj el triamondaj landoj.
  • Blindula Kaso: helpas al blindaj kon­gresanoj.
  • Volontula Fondaĵo: subtenas volontu­lan servon ĉe la Centra Oficejo.
  • Ĝenerala Kaso: por la ĝenerala subte­no al la organizado de la UK.
  • Arta Kaso: helpas financi artistojn por prezentiĝo dum la Universalaj Kongresoj.

Mencio pri ĉiu donacinto aperos en la Kongresa Libro kaj en la revuo Esperanto.

Kontaktinformoj

Centra Oficejo de UEA, Kongresa Fako:

Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando;
tel. +31 (0)10 436 1044,
fakso: +31 (0)10 436 1751;
retadreso: kongresoj@.spamaĵo?co.uea.org.

Pri ĉiuj aferoj bv. korespondi nur kun la CO kaj neniam skribi al LKK. La membroj de LKK ne traktas individuajn petojn kaj leterojn kaj ne respondos ilin.

Supren
UEA, 2021