La 107-a UK Montrealo — Kanado 6 — 13 de aŭgusto 2022 | ![]() |
D1Malnova Montrealo
Sabato, lundo kaj vendredoPrezo: 15 EUR
Dum tiu ĉi piedira promeno ni montros spurojn de la diversaj epokoj de la urbo. Vi vidos la urban evoluon, ekde la eta franca fortikaĵo en lando de indiĝena popolo ĝis la industria revolucio, kiu en tiu tempo faris el Montrealo la ekonomie plej gravan urbon de Kanado. La ekskurso inkluzivas eniron en la belegan preĝejon Notre-Dame, la ĉefa preĝejo de la malnova kvartalo, kie okazas gravaj funebraj ceremonioj kaj famaj geedziĝoj (kiel tiu de la kantistino Céline Dion), kaj la kapelon Notre-Damede-Bonsecours, unu el la plej malnovaj preĝejoj en Montrealo.