La 107-a UK Montrealo — Kanado 6 — 13 de aŭgusto 2022 | ![]() |
D3Montrealaj insuloj
Lundo kaj vendredoPrezo: 30 EUR
Por la tutmonda ekspozicio en Montrealo — la fama Expo-67 — ni kreis insulon en la riverego Sankta Laŭrenco kaj ligis ĝin al la aliaj insuloj. Tiuj insuloj iĝis parkego, de kiu malfermiĝas plej nekredebla vido sur la urbon kaj la monton. La imponega ronda konstruaĵo, kiun vi vidas de la urbocentro, estas la antaŭa usona pavilono por Expo-67, kaj nun muzeo pri ekologio: Biosfero. De la kongresejo ni piediros laŭ la urbocentro de Montrealo kaj malkovros kelkajn belegajn urbocentrajn vidindaĵojn; ni veturos per naved-ŝipo ĝis la insulo Sainte-Hélène kaj admiros la vidon al la urbo. Ni malkovros famegajn artaĵojn de Expo-67 kaj eniros la Biosferon. Tiuj kiuj volos povos pasigi sur la insuloj pli da tempo post la ekskurso, kaj ekzemple veturi per elektra veturilo, tre simila al tiuj uzataj dum Expo-67, laŭ la aŭtokurejo GillesVilleneuve, mondkonata aŭtokonkursejo (Formulo 1). Kunportu bankostumon se vi volas resti kaj ĝui la lokan plaĝon!