La 107-a UK Montrealo — Kanado 6 — 13 de aŭgusto 2022 | ![]() |
D5La urbo de cent sonorilturoj
Lundo, ĵaŭdoPrezo: 7 EUR
Dum tiu longa piedira promeno, gvidata de esperantista anglikana pastro, ni vizitos ĉiujn religiajn “juvelojn” de la montreala urbocentro, pluraj el ili deklaritaj kiel Naciaj Historiaj Lokoj de Kanado: ekzemple, la katedralon Maria Reĝino de la Mondo, faritan laŭ modelo de la Baziliko de Sankta-Petro en Romo — la plej grandan montrealan preĝejon post la Baziliko Sankta-Jozefo; la belan anglikanan preĝejon Sankta-Georgo kun ĝia mirinda ligna plafono; la belegan bazilikon Sankta-Patriko, ekzemplo de novgotika arkitekturo; la anglikanan katedralon Christ Church kaj la monumenton al la Raoul Wallenberg, justulo de la mondo, en ĝia korto. Nia sperta gvidanto montros kelkajn lokojn, kutime alireblajn nur al la pastraro. Nia gvidanto ankaŭ parolos pri la historio kaj la nuntempo de la kristana religio kaj ĝiaj eklezioj en Kanado kaj Kebekio.