La 107-a UK Montrealo — Kanado 6 — 13 de aŭgusto 2022 | ![]() |
D6Montrealo Juda
Mardo, vendredoPrezo: 10 EUR
En la tempo de Zamemhof, en Montrealo, la juda komunumo estis la tria plej granda etna komunumo de la urbo, kaj la jida lingvo — ankoraŭ nun bone vivanta! — estis la plej granda lingvo parolata en la urbo, post la angla kaj la franca. Lernu pri la historio de la juda komunumo, inkluzive de la familio de Ludoviko Zamenhof, kies parto loĝis… jes, en Montrealo! Lernu pri tio, kiel montrealaj judoj vivis, kie ili loĝis, preĝis, lernis, manĝis kaj laboris. Lernu ankaŭ pri kelkaj mondfamaj montrealaj judoj (ekz., la kantisto Leonard Cohen, kiu interalie verkis kanton Haleluja). Ni finos la ekskurson en restoracio Main, unu el ikonaj montrealaj etnaj manĝejoj, kie vi povos mendi la famajn montrealaĵojn: la fumviandan sandviĉon, pucinon, bagelojn, ktp., kaj ankaŭ aliajn konatajn judajn kaj montrealajn pladojn.