La 107-a UK Montrealo — Kanado 6 — 13 de aŭgusto 2022 | ![]() |
E2Du kanadaj kulturoj
Merkredo 8h00 – 18h00Prezo: € 95
Vizito de la indiĝena vilaĝo Odanak. Tie loĝas la nacio de Abenakoj, kiuj starigis la unuan muzeon pri indiĝena kulturo en Kebekio. Tuj apude estas malnova preĝejo kun interesaj lignaj skulptaĵoj. Ni povos vidi kaj fari mem indiĝenan manfaraĵon. Tradicia manĝo surloke. Grave: vegetara menuo ne haveblas; vegetaranoj kaj veganoj kunportu sian manĝon - ili tamen povos gustumi tradician panon bannique kun fraga konfitaĵo. Ni vizitos posttagmeze tre specialan vilaĝon: Village Québécois d’Antan (Kebekia Vilaĝo de Antaŭa Tempo). Temas pri muzeovilaĝo, kie la malnovaj konstruaĵoj malfermas siajn pordojn por vizitantoj, kaj eblas sperti kebekiecan vilaĝan vivon tia, kia ĝi estis antaŭ 150 jaroj. Kostumitaj personoj rakontas pri la iama vivo.