La 107-a UK Montrealo — Kanado 6 — 13 de aŭgusto 2022 | ![]() |
E3La ĉefurbo de Kanado
Merkredo 8h00 – 18h00Prezo: 99 EUR
La urboj Otavo kaj Gatino, ĉiu en sia flanko de la rivero Otavo, formas kune kvazaŭ dupartan, dulingvan koron de nia lando. La ekskurso komenciĝos en Gatino, en la kebekia flanko, kun vizito al la mirinda Kanada Muzeo pri Historio, kiu entenas ekspoziciojn pri diversaj aspektoj de la kanadaj kulturoj, de la alveno de la unuaj homoj en Amerikon ĝis la moderna epoko, kun artaĵoj kaj historiaĵoj, kiuj atestas pri la riĉa diverseco de la vasta, kompleksa lando. Libera tagmanĝo en la muzeo (kontraŭ ĉirkaŭ 20 CAD). Transe de la ponto ni atingas Otavon. La busa vizito kun haltoj ĉe diversaj interesaj konstruaĵoj: Parlamentejo, Nacia Galerio kaj la domego de la kanada vic-reĝino (Governor General/Gouverneure générale), kaj fine agrabla boatado sur kanalo Rideau.