La 107-a UK Montrealo — Kanado 6 — 13 de aŭgusto 2022 | ![]() |
E5Montrealo bicikle
Merkredo 8h00 – 18h00Prezo: 39 EUR
Biciklemuloj, jen perfekta okazo sperti Montrealon en originala maniero! La prezo inkluzivas luadon de biciklo. Montrealaj esperantistoj gvidos vin tra la malnova Montrealo, tra la famaj insuloj de Expo-67 (Universala Ekspozicio en Montrealo) kaj laŭ la historia kanalo Lachine. Pluraj mojosaj paŭzoj survoje: la muzeo Biosfero (usona pavilono dum Expo-67), parkoj, kluzoj, loka bierfarejo. Libera tagmanĝo, ne inkluzivita en la prezo. Estu preta bicikli ĉirkaŭ 50 km dum la tago. Survoje estas neniu granda deklivo!