Universala Esperanto-Asocio

Necesas esti ĈI-JARA membro, abonanto aŭ aliĝinto de la venonta UK.

En la formato: xxxx-x

Via retadreso, konata al UEA

Minimume 6 literoj kaj/aŭ ciferoj

Minimume 6 literoj kaj/aŭ ciferoj

Bonvolu reentajpi la pasvorton



ensalutu • registru vin
Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Universala Kongreso de Esperanto:
Kiel ĝi funkcias?
Ĝenerale

UK okazas ĉiujare en alia lando, kaj ĝin organizas UEA. Por partopreni necesas aliĝi ĉe la landa peranto aŭ rekte ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Aliĝoj sen kotizpagoj ne validas. La kotizo kovras nur la rajton partopreni la kongresan programon, sed neniun el la servoj: transporto, asekuro, loĝado, manĝoj k.s., pri kio zorgas la partoprenantoj mem. UEA kaj LKK proponas oferton de elektitaj loĝejoj kaj ekskursoj (foje ankaŭ de transporteblecoj, manĝo-aranĝoj kaj aliaj servoj). La kongresanoj povas mendi ĉe UEA aŭ mem zorgi pri siaj vojaĝaj kaj loĝigaj aranĝoj, laŭ propra elekto. Ĉiuj aliĝintoj ricevas broŝuron Dua Bulteno, kun detala oferto de loĝigo, ekskursoj kaj aliaj servoj. Ekde januaro de la kongresa jaro la oferton oni povas konsulti ankaŭ rete ĉe http://uea.org/kongresoj. UEA kaj LKK klopodas kunmeti la plej konvenan, plej kvalitan kaj laŭeble la plej malmultekostan oferton sed ja povas garantii liveron nur de la servoj priskribitaj kaj ofertitaj en la Dua Bulteno. UEA ne povas ĉiam garantii ke la oferto en la Dua Bulteno estos ankaŭ la plej avantaĝa el ĉiuj vidpunktoj por ĉiuj kongresanoj, interalie pro tio ke oni ja devas kunmeti ĝin relative frue (post kio povas okazi diversaj ŝanĝoj en la merkato).

Limdatoj

Aliĝoj: Limdato por aliĝi estas la 15-a de junio de la kongresa jaro. Post tiu dato oni aliĝu surloke, dum la unua tago de la Kongreso. Mendoj: Por mendi loĝejon aŭ ekskursoj oni faru siajn mendojn antaŭ la 1-a de majo de la kongresa jaro. Kiel dato de aliĝo aŭ mendo validas la dato de la ricevo de pago ĉe UEA.

Organizantoj

Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas la plej granda, la plej kompleta kaj la plej impona manifestaĵo de Esperanto-kulturo dum la jaro. Ĝi okazas ĉiujare en alia lando, kaj ĝin organizas UEA, asiste de lokaj E-instancoj: Landa Asocio de UEA aŭ ĝia regiona filio. La preparojn kunordigas Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, dungita oficisto deĵoranta ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Surloke, do en la kongresa lando kaj urbo mem, pri la organizado zorgas LKK - Loka Kongresa Komitato, korpo nomita de la Estraro de UEA kaj respondeca al ĝi. La centra administrado de UK okazas en la CO en Roterdamo, kaj tial ĉiujn korespondaĵojn necesas direkti al Roterdamo, neniam al LKK. Oni nepre ne skribu al la adreso de la Kongresejo, tie kutime ne troviĝas esperantistoj.

Aliĝo kaj aliĝilo

Por povi partopreni en UK necesas unue aliĝi. Por tio ekzistas apartaj formularoj, nomataj aliĝiloj. La aliĝiloj estas distribuataj tra tuta Esperantio. Ilin ricevas ĉiuj Individuaj membroj de UEA (IM), oficialaj perantoj de UEA (vidu la adresojn en la Unua Bulteno kaj la Dua Bulteno. La aliĝiloj estas konsulteblaj ankaŭ rete.

Kotizoj: kategorioj, rabatoj kaj limdatoj

Kelkfoje ekzistas apartaj aliĝiloj por diversaj aliĝkategorioj, depende de la kotiztarifoj. UEA tradicie distingas inter du aŭ tri kategorioj de landoj: A - ekonomie evoluintaj landoj de Okcidenta Eŭropo, Usono, Japanio, Koreio, Aŭstralio k.s.; B - subevoluintaj landoj de Orienta Eŭropo kaj la cetero de la mondo; C - la kongreslando mem kaj (eventuale) samregionaj landoj. (Kategorio C ne ĉiam ekzistas, sed nur laŭ aparta decido de la Estraro en kazoj kiam tio montriĝas necesa). Ekzistas specialaj rabatoj por IM de UEA, gejunuloj, komitatanoj, handikapitoj kaj kunuloj/partneroj. La detalojn oni povas vidi sur la dorsflanko de la aliĝilo. La alteco de la kotizo ankaŭ dependas de frueco de la aliĝo: ju pli frue, des pli avantaĝe.

Konfirmilo

La aliĝintoj ricevas konfirmon pri sia aliĝo. Temas pri kolora poŝtkarto, kiu de unu flanko havas tekston kun gravaj bazaj informoj pri la aliĝo (vd. flanko 1, flanko 2) kaj ĉe la adresa flanko gravas noti la etikedan supran dekstran angulon, kiu indikas la Kongresan Numeron (kvarciferan).

Kiel kaj al kiu pagi?

Estas pluraj manieroj pagi, kaj ili estas menciitaj sur la aliĝiloj kaj en la koncerna sekcio de la Dua Bulteno. Gravas noti ke ekzistas du grupoj de kontoj: la kongresaj kaj tiuj de UEA. Pagante al la kongresaj kontoj (ABN-AMRO Banko kaj Poŝtbanko), al la kongresaj perantoj aŭ al LKK (nur loĝantoj de la kongresa lando en iuj jaroj) vi certigas rapidan trakton de via pago kaj mendo. Simile estas se vi pagas pere de via UEA-konto. Pagante al iu el la kontoj de UEA en Nederlando, Belgio, Svedio, Germanio aŭ Svislando, per kreditkarto, ĉeko aŭ alia maniero bv. konsideri ke la alveno kaj traktado de via pago/mendo povas iom prokrastiĝi pro administraj kialoj. Se eblas kaj konvenas, ni konsilas pagi per UEA-kontoj aŭ tra la kongresaj kontoj. Pli da detaloj pri pagoj vidu en la koncerna sekcio de la Dua Bulteno, kaj rete ĉe www.uea.org

Reguloj kaj kondiĉoj pri kongresaj mendoj kaj pagoj

Ekzistas diversaj reguloj, kondiĉoj kaj utilaj detaloj sciendaj pri la kongresaj mendoj, kiujn oni konsultu antaŭ ol fari la kongresajn mendojn. Vidu pdf-dosieron.

Supren
UEA, 2020