La 106-a UK Belfasto — Nord-Irlando 17 — 24 de julio 2021 | ![]() |
La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto, laŭ la jena grupigo:
A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B.
B: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.
La kotizoj estas pagendaj al la konstanta adreso aŭ al landa peranto. La CO en Roterdamo akceptas aliĝilojn ĝis la 15-a de junio 2021. Post tiam, oni aliĝu surloke dum la UK.
KONGRES-KOTIZOJ VALIDAJ (ĉiuj en eŭroj) |
ĝis 2020.12.31 1-a periodo |
ĝis 2021.03.31 2-a periodo |
ekde 2021.04.01 3-a periodo |
|||
Aliĝkategorio | A | B | A | B | A | B |
---|---|---|---|---|---|---|
1. individua membro de UEA (ne inkluzivas aligitajn membrojn) | 190 | 145 | 240 | 180 | 290 | 215 |
2. ne individua membro de UEA | 240 | 180 | 300 | 225 | 360 | 270 |
3. komitatano / kunulo / junulo / handikapulo, mem individua membro de UEA |
95 | 70 | 120 | 90 | 145 | 110 |
4. kunulo / junulo / handikapulo, ne individua membro de UEA | 145 | 105 | 180 | 130 | 215 | 155 |
Individua membro de UEA: Dumviva Membro (DM aŭ DMJ), Membro Baza (MB aŭ MB-T), Membro-Abonanto (MA aŭ MA-T). Aligitaj Membroj eniras kategorion 2, kiam temas pri kongresa kotizo.
Komitatano: Tiu, kiu estas membro aŭ observanto en la Komitato de UEA en la momento de la aliĝo.
Kunulo: Tiu, kiu loĝas samadrese kun la ĉefaliĝinto. Ĉefaliĝinto oni konsideras personon, kiu pagas kotizon en kategorio 1 aŭ 2.
Junulo: Tiu, kiu naskiĝis inter 1991 01 01 kaj 2000 12 31 (inkluzive). Oni nepre notu la naskiĝdaton sur la aliĝilo kaj sendu kopion de identigilo kie aperas la naskiĝdato.
Handikapulo: Tiu, kies handikapo nepre postulas akompananton (ekzemple blindulo), kaj kiu pruvis tion per kuracista aŭ simila atestilo, kiu klare indikas la tipon de handikapo.
Senpage aliĝas:
La kotizo ne estas repagebla, senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni la Kongreson pro propra volo aŭ pro iu ajn ekstera kaŭzo, eĉ se la Kongreso ne okazas, aŭ okazas en alia urbo.
Se la Kongreso ne okazos en 2021, tiam la kongresa kotizo estos repagebla, minus 15 € pro administraj kostoj.
La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn, bankedon kaj eventuale aliajn aparte pagendajn aferojn pri kiuj informoj kaj mendiloj aperas en la Dua Bulteno. La kotizo inkluzivas nenian asekuron.
Kongresaneco ne estas transdonebla al alia persono. Fraŭdo kun la nomŝildo estas punebla per konfisko de la nomŝildo kaj malpermeso al la fraŭdanto(j) plu partopreni tiun kongreson.
Por la limdatoj kaj aliaj kondiĉoj validas la dato de ricevo de la pago en la CO aŭ ĉe peranto. Aliĝilon sen kompleta pago aŭ pago sen (subskribita) aliĝilo oni ne traktos.
Kongresa Regularo (ekstrakto): "2.4. Kongresanoj devas fari nenion, kio kontraŭas la Kongresan Regularon, aŭ malutilas al la UK, kaj devas submetiĝi al la leĝoj de la lando, kie okazas la UK."
Kiu subskribas ĉi tiun aliĝilon, konfirmas sian respekton al la Kongresa Regularo kaj la laŭstatuta neŭtraleco de UEA, kiu organizas kaj aŭspicias la Universalajn Kongresojn.