Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Strategia Laborplano de UEA 2013-2017

Enkonduko

0. Ĝeneralaj rimarkoj

  1. 0.1. Strategia Bazo. Ĉi tiu skizo de la strategio de UEA por la kvar jaroj 2013-17 estas bazita sur pli frua dokumento, la Strategia Bazo de UEA, kiu aperis en la revuo Esperanto en oktobro kaj novembro, 2012. Oni trovas tie la ĝeneralan pensokadron, kiu gvidis la verkadon de la Strategia Plano.
  2. 0.2. Ĉefaj agadkampoj. La Strategia Bazo analizas la agadon de UEA laŭ kvar ĉefaj agadkampoj: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, kaj Kunordigo. La nuna dokumento plidetaligas la strategion sur tiuj kampoj. En pluraj lokoj, nomoj kaj aliaj detaloj ŝanĝiĝis en komparo kun la pli frua teksto, sed la baza direkto de la strategio restas senŝanĝa.
  3. 0.3. Tempodaŭro. Tiu ĉi plano celas gvidi la laboron de la Estraro, la Komitato, kaj ĉiuj UEA-aktivuloj je diversaj niveloj de la Asocia strukturo, dum la trijara periodo en kiu oficos la Estraro elektita en Rejkjaviko. Tamen, laplano ampleksas ankaŭ kvaran jaron, ĉar multon oni komencas pretigi jam en la antaŭa jaro. Supozeble, nova Strategia Plano estos prezentita al la Komitato en la kongreso de 2016, kiam preparoj por la jaro 2016-17 estos jam progresintaj; ĝi do ne povas manki ĉi tie. Jaroj kalkuliĝas de aŭgusto ĝis julio (la dek du monatoj inter la kongresoj).
  4. 0.4. Utiligo de la Plano. Malgraŭ sia amplekso, ĉi tiu Plano ankoraŭ malhavas multajn detalojn, kiuj necesos por ĝia efektivigo. Tiujn detalojn necesos ellabori en konkretaj kuntekstoj. Tial oni ne rigardu la planon unuavice kiel liston de farendaĵoj, sed prefere kiel mapon, kiu montras la interrilatojn inter la multaj diversaj facetoj de la Esperanto-movado kaj la specifaj strukturoj kaj agadoj de UEA. Ĝi celas doni pli tutecan kaj koheran bildon pri tio, kio nun estas kaj kia devus esti UEA. Surbaze de tiu bildo, eblas fari pli saĝajn decidojn pri la bezonoj kaj rimedoj sur la diversaj agadkampoj. La esencon de la Plano resumas la 12 strategiaj prioritatoj, kiujn oni difinas por tiuj agadkampoj. Ili estas kunigitaj en la fino de la dokumento kiel apendico.
  5. 0.5 Kultivi celkonscion. Tiu ĉi estas la unua provo ellabori tiel kompletan strategion por UEA. Kiel pionira dokumento, ĝi sendube enhavas diversajn mankojn. Ĝi ankaŭ povas impresi tro ambicie por la limigitaj rimedoj de la Asocio kaj la movado ĝenerale. Tamen, eĉ se ne ĉion oni sukcesos realigi laŭ la ideoj prezentitaj ĉi tie, pri la neceso de nova direkto apenaŭ povas esti dubo. Se tiu ĉi Plano sti mulos pensadon, diskutadon kaj pli celkonscian kunlaboron sur ĉiuj niveloj de la UEA-strukturo, ĝi jam plenumos gravan rolon.
Antaŭa: Enhavo Sekva: Konsciigo

Elŝuteblaj dosieroj

Supren
UEA, 2020