Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Strategia Laborplano de UEA 2013-2017

Agadkampo 3: Komunumo

3.1. Ĝeneralaj celoj

  1. 3.1.1. Kreskigi la uzadon de Esperanto por ĉiuspecaj celoj. Jam dekomence tiu estas kerna celo de UEA, kiun oni foje traktas sub la nomoj “utiligo,” “aplikado,” “faka agado” kaj simile. Ju pli diversaj, viglaj kaj kvalitaj estas tiuj uzoj, des pli grandaj estos la ŝancoj, ke difinita lernanto trovos ion por kontentigi sin en la movado.
  2. 3.1.2. Tutmondigi partoprenon en la Esperanto-kulturo. Ankoraŭ estas tro facile senti, ke estas “centroj” kaj “periferioj” en la movado. Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia. Tial gravas trovi malmultekostajn manierojn disvastigi kulturajn produktojn kaj faciligi kontribuojn al internaciaj kulturaj projektoj.
  3. 3.1.3. Plifortigi la movadan merkaton por varoj kaj servoj. Kvankam malgranda, la Esperanto-movado tamen jam havas propran ekonomion. Per ĝia pligrandigo kaj plifaciligo prosperos pli da kulturaj agantoj.
  4. 3.1.4. Disvolvi solidarajn helpagadojn inter esperantistoj. Jam multaj esperantistoj en pli riĉaj landoj helpas tiujn en pli malriĉaj. Necesas kreskigi la amplekson kaj kvaliton de tiaj helpagadoj trans ekonomiajn kaj politikajn dividojn.

3.2. Rolo de UEA

  1. 3.2.1. Delegita Reto. Jam de la fondo de UEA, la Delegita Reto celas doni al individuaj membroj pli aktivan kaj konkretan rolon en la vivo de la Asocio. Post modernigo, ĝi povus kontribui al ĉiuj aspektoj de ĉi tiu agadkampo.
  2. 3.2.2. Fakaj asocioj. Alia tradicia parto de la UEA-strukturo, la fakaj asocioj devas faciligi komunan agadon sur difinitaj uzkampoj. Por efike kontribui al la komunumo, ili bezonas pli grandan teknikan kaj strategian subtenon.
  3. 3.2.3. Landa kaj regiona agado. En la lastaj dudek jaroj, kreiĝis sistemo de regionaj komisionoj, kiuj faciligas kontinentan kunlaboron inter diverslandaj asocioj kaj lokaj grupoj. Plifortigo de tiu sistemo povas kontribui al ĉiuj aspektoj de ĉi tiu agadkampo.
  4. 3.2.4. Libroservo. UEA havas la plej grandan libroservon de la movado, kiun oni devas plivastigi al plenfunkcia reta vendejo kaj komunumo de uzantoj, kun aldono de recenzoj, komentoj, forumoj k.s.
  5. 3.2.5. Kongresoj. La Universalaj Kongresoj estas senkompare la plej grandaj kunvenoj de esperantistoj, kaj do ankaŭ gravaj kulturaj okazaĵoj, kiuj kontribuas al ĉiuj aspektoj de ĉi tiu agadkampo. La samo validas, en malpli granda skalo, pri la Internaciaj Junularaj Kongresoj. Abundas aliaj kongresoj landaj, regionaj, fakaj ktp; pri ili UEA foje ludas ŝlosilan rolon, foje apenaŭ videblas. Necesas pli konsekvenca kaj antaŭenrigarda kongres-politiko, kiu alportas pluraspektan modernigon.
  6. 3.2.6. Eldonaĵoj kaj retpaĝaro. Per sia revuo Esperanto, la Jarlibro, diversaj libroj, videoj kaj aliaj eldonaĵoj, UEA helpas difini la bazon de la nuntempa Esperanto-kulturo. Necesas tion fari pli konsekvence kaj strategie, ankaŭ per la novaj rimedoj de la reto, ekzemple per multe pli vasta eldonado de videoj kaj sonmaterialoj.
  7. 3.2.7. Belartaj konkursoj. La konkursoj celas stimuli kaj rekoni artan kreadon en Esperanto. Ju pli prestiĝaj kaj konataj ili fariĝas, des pli granda ilia kontribuo al ĉi tiu agadkampo.
  8. 3.2.8. Fondaĵoj. Tra la jaroj UEA starigis multajn fondaĵojn, kelkajn kun propra kapitalo, aliajn kiuj disponas nur pri la sumo de la jaraj donacoj. La fondaĵoj estas grava fonto de subteno por movadanoj en pli malriĉaj aŭ movade malfortaj landoj.

3.3. Organizaj rimedoj (por detaloj vidu poste)

  1. 3.3.1. Centra Oficejo. Necesas agnoski la fundamentan rolon de la Oficejo de UEA sur ĉi tiu agadkampo. Multaj aspektoj de la “komunuma vivo” de UEA dependas de la organizaj kaj kunordigaj fortoj de la CO. Aliflanke, la laborfortoj de la Oficejo estas limigitaj, tiel ke necesas bazi ĉi tiun strategion sur pli vasta kaj celkonscia kunlaboro inter la oficistoj kaj diversaj volontulaj fortoj. La evoluigo de sistemoj por ebligi tion estos unu el la ŝlosiloj al sukcesa realigo de la ĉi-subaj planoj.
  2. 3.3.2. Centro por Kultura Evoluigo. Tiu ĉi nova instanco de UEA estos speco de kultura konsilantaro, konsistanta el homoj aktivaj sur diversaj kampoj de la komunuma vivo. Inter ĝiaj ĉefaj taskoj: kunlabori kun la Centra Oficejo pri la evoluigo de (memfinancaj) servoj al la komunumo; kontribui al la planado kaj organizado de tutmondaj kulturaj projektoj kiel Vikipedio kaj Muzaiko; kunordigi kaj subteni la kunlaborantajn fakajn asociojn de UEA; kaj modernigi kaj ampleksigi la Delegitan Reton. La Centro povos ankaŭ konsili pri la redaktado de la revuo, pri la eldonprogramo de UEA, pri la modernigo kaj variigo de la kongresoj, kaj aliaj aspektoj de la kulturpolitiko de la Asocio.
  3. 3.3.3. Regionaj komisionoj. En Azio, Afriko kaj Ameriko, la regionaj komisionoj iom post iom helpis krei komunajn tradiciojn de renkontiĝoj kaj kongresoj, bultenoj kaj revuoj, vojaĝado kaj korespondado. Daŭrigo kaj ampleksigo de tiu agado en ĉiuj mondopartoj (nun ankaŭ ĉe Pacifiko, Mezoriento kaj Eŭropo) postulos plifortigon de la rolo kaj rimedoj de la komisionoj. Ĉe Kunordigo, oni traktos la kunligadon de la komisionoj al la landaj laborgrupoj, kiuj zorgas pri la konkretigo kaj realigo de la UEA-strategio ene de la diversaj landoj. Ĉi tie temas pri disvolvo de la kultura dimensio de tiu agado.
  4. 3.3.4. Subkomitato pri Agadkampo 3. Pri kunordigita strategio sur la tuta agadkampo respondecos almenaŭ du estraranoj, pluraj komitatanoj en la Konsilio kaj laŭbezone ankaŭ ŝlosilaj aktivuloj el la ĉefaj instancoj (CKE kaj la regionaj komisionoj), sub la nomo “Subkomitato 3: Komunumo”.

3.4. Strategiaj prioritatoj sur Agadkampo 3

Strategia prioritato 3.1. Plivastigi kaj disvolvi la uzadon de la servoj de UEA. Temas ne nur pri pligrandigo de la nombro de uzantoj, sed ankaŭ pri pliprofundigo de la uzanto- sperto.

Tiucele:

  • plivastigi la Libroservon al plenfunkcia reta vendejo kaj komunumo de uzantoj, kun aldono de recenzoj, komentoj, forumoj k.s.;
  • ebligi “virtualan” partoprenon en la Universalaj Kongresoj, provizante tutmondan retan publikon per sonregistraĵoj kaj videoj, novaĵoj, kaj interagaj ebloj dum la kongresa semajno;
  • re-orienti la revuon en kombino kun nova retpaĝaro kaj retpoŝtaj bultenoj, por gajni pli da legantoj kaj pli bone speguli la plenan gamon de movadaj agadoj kaj ideoj.

Strategia prioritato 3.2. Fari pli facila, alloga kaj kontentiga la partoprenon en konkretaj kulturaj kaj fakaj agadoj. Per tia partopreno oni firmigas senton de aparteno al la movado (kaj al UEA) kaj krome pludisvolvas la proprajn lingvajn kapablojn kaj kulturan kleron.

Tiucele:

  • konsulte kun la delegitoj kaj ĉefdelegitoj, restrukturi la koncepton kaj funkciojn de la Delegita Reto konforme al nuntempaj bezonoj kaj deziroj;
  • ellabori sistemojn por subteni la fakajn asociojn, ekzemple sur la kampoj de membrovarbado kaj administrado, kotizado, elektronika komunikado kaj kunlaboro pri fakaj tekstoj kaj terminoj;
  • rekoni, subteni, kaj iniciati kulturajn projektojn kun tutmonda partopreno, kiel ekzemple la evoluigon de Vikipedio, Muzaiko, la projekto Vizaĝoj, konkursoj kaj festivaloj de Esperanto-kino kaj -muziko ktp.

Strategia prioritato 3.3. Disvolvi la solidaran helpagadon. Multaj homoj donacas al la fondaĵoj de UEA, iuj kluboj kaj asocioj entreprenas la proprajn solidarajn agadojn, kaj diversaj individuoj helpas aliajn individuojn, klubojn, projektojn ktp. La kampon eblas multe plifortigi per bona komunikado pri bezonoj, subten-ebloj, rezultoj kaj simile.

Tiucele:

  • starigi pli detalan, anekdoto-plenan raportadon pri la celoj kaj rezultoj de subvencioj el la fondaĵoj, por kreskigi fidon kaj donacemon inter la UEA-membraro;
  • krei retpaĝaron por la fondaĵoj, kiu faciligas komunikadon pri aktualaj bezonoj sur diversaj kampoj kaj elekteblaj celoj por la donacantoj;
  • instigi movadanojn kaj movadajn organizojn ĉiunivele al pli aktivaj solidaraj rilatoj kaj agadoj, cele al ĝenerala kreskado de la donacado kaj helpagado.

3.5. Tempoplanado laŭ jaroj

  1. 3.5.1. En la unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013-14), fondiĝos la nova Centro por Kultura Evoluigo, kies unua fokuso (kunlabore kun la Estraro kaj la Centra Oficejo) estos la renovigado de la tradiciaj servoj kaj agadoj de UEA: la revuo, la Libroservo, la kongresoj, la Delegita Reto kaj Jarlibro, la fondaĵoj. Tiu renovigado daŭros en la postaj jaroj, sed la planado kaj unuaj paŝoj okazos en ĉi tiu unua jaro. Laŭeble oni enplektos la regionajn komisionojn en tiun laboron, ekzemple en la rekonceptado de la Delegita Reto por adekvate respondi al la interesoj, bezonoj kaj ebloj en diversaj landoj, en la raportado pri la fondaĵoj, kaj la programado de la kongresoj.
  2. 3.5.2. Jam ĉe Kapabligo oni notis la 60-jariĝon, en novembro 2014, de la Unesko-rezolucio de Montevideo, kiu komisiis la Ĝeneralan Direktoron de Unesko “sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo”. Do ankaŭ ĉe Komunumo tio donos okazon por fari bilancon de la ĉefaj atingoj kaj nuntempa uzado de Esperanto sur plej diversaj kulturaj kampoj – kaj k undiskuti pri la plej gravaj evoludirektoj por la Esperanto-kulturo en la venonta jardeko. Tio estos la fokuso de la dua jaro de la laborplano (2014-2015) kaj la ĉeftemo de la UK en 2015. Kiel notite ĉe Konsciigo, tiu jaro (2015) estos ankaŭ okazo por tutmonda debato pri socia evoluo, kaj oni traktos nian komunumon ankaŭ en tiu pli vasta kunteksto. En la jaroj antaŭ kaj post la UK, la regionaj komisionoj zorgos pri esplorado de la sama temaro regionnivele, kaj la diversaj fakaj asocioj estos aktive enplektitaj en la farado de bilancoj kaj planoj.
  3. 3.5.3. En la tria jaro (2015-2016), kiam ĉe Konsciigo oni emfazos la temon lingva justeco, kaj ĉe Kapabligo kadre de la Jaro de la Lernanto oni celos maksimume malfermi la movadon al novuloj, ĉe Komunumo temos pri la “interna” flanko de lingva justeco – kiel konstrui movadon (kaj lingvon) kiel eble plej inkluzivan kaj demokratian. Organizaj strukturoj, senperforta komunikado, interkultura ko nduto, literaturo de socia justeco, la dinamiko inter simpleco kaj riĉeco de la vortprovizo... jen kelkaj el la esplorindaj subtemoj, kiuj povus pliriĉigi la funkciadon kaj memkomprenon de la movado.
  4. 3.5.4. Provizore, en la kvara jaro (2016-17) okazos vasta diskutado de la idea bazo de la movado, kun speciala atento al la verkaro de Zamenhof, kies centa mortodatreveno okazos en aprilo 2017, kaj kiel interpreti lin por la nuntempo.

3.6. Strategia laborplano de la Centro por Kultura Evoluigo (CKE)

2013-142014-152015-162016-17
SP1: Revuo Esperanto
uea.org
Libroservo
UK
Renovigo de servoj kunlabore kun la Centra OficejoMontevideo 60: Revua temo
Kongresa temo
Vendokampanjo
Libroklubo
Justeco/ demokratio: Revua temo
Kongresa temo
Vendo-kampanjo
Libroklubo
La Esperanta idearo: Revua temo
Kongresa temo
Vendo-kampanjo
Libroklubo
SP2: Delegita Reto
Jarlibro
Fakaj asocioj
Kulturaj projektoj
Renovigo de tradiciaj formoj de partopreno en UEA: fokuso al la Delegita RetoMontevideo 60: Fokuso al la fakaj asociojJusteco/ demokratio: Lanĉo de novaj tutmondaj projektoj kaj kunlaboraj retojLa Esperanta idearo: Verkado, tradukado, eldonado; reaperigo de klasikaj verkoj
SP3: La fondaĵoj kaj la helpagadojPlivastigo de manieroj donaci kaj subteni aliajn movadanojnMontevideo 60: Regionaj historioj kaj kulturaj kontribuojJusteco/ demokratio: Kreskigo de fondaĵoj, internaciaj helpagadojLa Esperanta idearo: Celoj kaj modeloj de esperantista solidareco
  1. 3.6.1. La Centro alportos novan dimension al la agado de UEA, en tio ke la respondeco pri ĉi tiuj diversaj facetoj de la movada vivo estis ĉiam dividita inter pluraj estraranoj, la Ĝenerala Direktoro kaj la diversaj fakoj de la Centra Oficejo. Kvankam tiu plureco neeviteble restos, la Centro donos forumon kaj strukturon por pensi strategie pri tiuj agadoj kune – pri la kontribuoj de UEA al la evoluo de la Esperanto-komunumo – kaj por fari decidojn kaj rekomendojn kun atento al tiu pli vasta kunteksto. Krome, ĝi donos kadron por efektiva kunlaboro, kiu ĝis nun mankis – ekzemple pri la programado de la kongresoj, aŭ pri la funkciado kaj enhavo de uea.org. La amplekso kaj aktiveco de la Centro povos kreski iom post iom, responde al la engaĝiĝo de diverskampaj aktivuloj kaj ĝia sukceso efektive renovigi kelkajn videblajn aspektojn de la agado de UEA.
  2. 3.6.2. Same kiel ĉe la kampo Konsciigo, la elekto de temaj jaroj helpos enfokusigi la agadon de la Centro, kiu alie povus disipi sian energion ĉe tro multaj diversaj projektoj. La bazo de ĉio estas la evoluigo de jam ekzistantaj strukturoj kaj tradicioj, kunlabore kun la Estraro kaj la Centra Oficejo. Ĉar tio rekte tuŝos la taskaron de la dungitoj, ĝi estos realigebla nur post zorgaj diskutoj kaj kunplanado kun la Ĝenerala Direktoro kaj aliaj stabanoj. Tio do estos la fokuso en la unua jaro de la laborplano (2013-2014), kiam en la Centro enplektiĝos nur limigita nombro de aktivuloj kun la bezonataj teknikaj kaj movadaj konoj. Inter la prioritatoj: nova redaktostrategio por la revuo Esperanto kadre de pli vasta komunika strategio, nova retejo kun multe pli da interagaj ebloj, novaj manieroj rete partopreni en la UK, novaj funkcioj por la Delegita Reto. En postaj jaroj tiu renovigado daŭros, sed kunlige kun aliaj agadoj de la Centro, kiu ludos gvidan rolon en la disvolvado de la diversaj jaraj temoj.
  3. 3.6.3. Ĉe la servoj (SP1), la strategio emfazas vastigon de la klientaro. Krei revuon kun interesa kaj varia enhavo, kiu donas senton pri komunaj direkto kaj energio; krei retejon kun konstanta fluo de novaĵoj, filmetoj kaj bildoj, opinioj kaj anoncoj; krei retan klubon por la klientoj de la Libroservo, per kiu cirkulas recenzoj, diskutoj, intervjuoj kun aŭtoroj kaj simile; krei retan kongresanecon, kiu donas aŭtentan sperton de partopreno en UK. Videble, multaj el tiuj paŝoj dependos, almenaŭ parte, de investoj en la reta evoluigo de UEA. Ĉar tio ne estas pagebla el la Spezokonto, necesos apartigi parton de la kapitalo por tiu celo, eventuale en la formo de nova fondaĵo aŭ rezervo pri kies utiligo konsilas la Centro.
  4. 3.6.4. La aktivigo de la membroj (SP2) estos dua prioritato de la Centro. Evidente pli vasta uzo de la servoj estas ankaŭ speco de membro-aktivigo, sed ĉi tie temas pri volontulaj agadoj, kiuj kostas tempon pli ol monon. Unuavice la Delegita Reto, kiu dekomence estis la ĉefa kadro por aktiva membreco en UEA, bezonas modernigon – denove en ligo kun retaj rimedoj por doni informojn, fari kontaktojn, kaj aranĝi vizitojn kaj aliajn servojn. Tion oni devas entrepreni kunlabore kun la ĉefdelegitoj ĉiulande, do ne eblas antaŭdiri, ĝuste kiaj solvoj montriĝos plej taŭgaj. Iom simila situacio ekzistas ĉe la fakaj asocioj. Necesas unue konstati, kiuj havas la plej grandan kresko-potencialon kaj signifon por la tutmonda Esperanto-komunumo; kunlabore kun tiuj, la Centro povos evoluigi komunajn rimedojn kiuj verŝajne utilos al ĉiuj aliaj. Povus temi ekzemple pri komuna aliĝ- kaj kotiz-sistemo, komunaj informpaĝoj kadre de uea.org, kunlaboro pri kongresaj aranĝoj kaj seminario, kaj simile. Per la landaj kaj regionaj asocioj, inkluzive de la TEJO-sekcioj, oni povos ankaŭ vaste varbi por allogi novajn membrojn al la plej funkcipovaj fakaj asocioj. Laste, ekzistas grandaj komunaj projektoj sen formala organizo, kiel Vikipedio aŭ Muzaiko: la Centro serĉos manierojn rekoni kaj subteni tiajn projektojn, kaj ankaŭ mem iniciati ilin, kiam okazo prezentiĝos.
  5. 3.6.5. Pri la kultivado de movada solidareco kaj helpagadoj (SP3), la Centro havos ĉefe kunordigan kaj idean rolon. UEA efektive funkcias kiel speco de evoluhelpa organizo por movadanoj en pli malriĉaj landoj, kaj ankaŭ foje kiel peranto de kriza helpo en okazo de katastrofoj. La Centro devos trovi novajn manierojn komuniki tiujn agadojn al la membroj kaj doni al ili pli da ebloj kontribui, ĉu per mono, ĉu per materiaj aŭ teknikaj rimedoj, ĉu per morala subteno (ekzemple vojaĝante, korespondante ktp), ĉu per volontula agado. En tio la Centro devos proksime kunlabori kun la regionaj komisionoj kaj la Ĝenerala Direktoro. Baza neceso estas pli bona komunikado pri la bezonoj kaj rezultoj de diversaj formoj de helpo; ekzemple, per retpaĝoj kiuj montras fotojn kaj rakontojn de esperantistoj kiuj profitis de tia helpo, kaj per jara raporto kiu faras inspiran resumon de la tuta agado. La Centro povas ankaŭ helpi evoluigi la movadan pensadon pri la rilatoj nordo-sudo kaj la etiko kaj efiko de diversaj formoj de helpagado. 3.6.6. Pli detala strategia laborplano de la Centro por Kultura Evoluigo estos la tasko de ĝia unua estraro kunlabore kun Subkomitato 3: Komunumo.

3.7. Strategiaj laborplanoj de la regionaj komisionoj

2013-142014-15 2015-16 2016-17
SP1Kunlaboro pri la revuo kaj nova retpaĝaro de UEARegionaj kongresoj kaj konferencoj pri Montevideo 60Regiona disvastigo de libro- kaj muzik-klubojRegionaj kongresoj kaj konferencoj pri la E-idearo
SP2Renovigo de la Delegita Reto en ĉiu regionoAktivigo de la fakaj asocioj en ĉiu regionoRegiona partopreno en tutmondaj projektojVerkado, tradukado, eldonado de regionaj idearaj verkoj
SP3Novspeca raportado pri la regionaj agadoj kaj fondaĵojBilanco de la regiona agado kunlige kun Montevideo 60Plivastigo de donacantoj al fondaĵoj, internaciaj helpagadojCeloj kaj modeloj de esperantista solidareco
  1. 3.7.1. La kreskanta tutmondiĝo de Esperanto estas granda ŝanco kaj granda defio por UEA. Tion ni celas rekoni kaj alfronti per elstarigo de la regionaj komisionoj en la Komunumo-strategio, kompletige al la laboro de la Centro por Kultura Evoluigo. La komisionoj devos reprezenti la grandan kulturan, ekonomian, socian diversecon en la movado, kaj zorgi ke UEA adekvate respondu al tiu diverseco en siaj strukturo, agado, kaj ideoj. Reciproke, kvankam ĉiu regiona komisiono devas elformuli propran strategion responde al la realaj kondiĉoj kaj prioritatoj en tiu mondoparto, ni celas kunligi tiujn regionajn strategiojn al komuna koncepto kaj evoludirekto pri la movado kiel tuto.
  2. 3.7.2. La celata efiko de la Komunumo-strategio en la regionoj estas dudirekta. Unuflanke, ĝi celas plivigligi la movadan vivon en la regionoj, stimulante la disvolvon de novaj strukturoj, agadoj, tradicioj kiuj profundiga s la signifon kaj la plezuron de la uzado de Esperanto en la regiono. Aliflanke, ĝi celas diskonigi la regionajn kulturojn (movadajn kaj ekstermovadajn) ĉe la tutmonda movado, vekante intereson, admiron kaj solidarecon ĉe esperantistoj en aliaj mondopartoj.
  3. 3.7.3. Individua membreco en UEA restos grava aspekto de la regiona agado. Tial la renovigo de la servoj al individuaj membroj (SP1) kaj la ebloj volontule kontribui al la Asocio (SP2) estas prioritato ankaŭ el regiona vidpunkto. Ekzemple, la izolitaj esperantistoj en landoj sen forta movado, kiuj ofte membriĝas en UEA per Fondaĵo Canuto, same kiel la anoj de la pli fortaj landaj asocioj, devus trovi en la revuo materialon kiu sentigas ilian partoprenon en la regiona same kiel la tutmonda movado. Per sia delegiteco, la diverslandaj anoj de la Delegita Reto devus sperti pli profundan engaĝon ankaŭ kun la regiona movado. La fakaj asocioj devus havi ankaŭ regionan videblon kaj influon. Per konsiliĝo inter la regionaj komisionoj kaj la Centro por Kultura Evoluigo, oni serĉos manierojn kreskigi la senton de aparteno kaj la uzadon de Esperanto en plej diversaj mondopartoj kaj kulturaj kuntekstoj. Temos pri longdaŭra evoluo, sed la bazo kreiĝos jam en la unuaj jaroj de la laborplano.
  4. 3.7.4. Komunikado kaj informfluo ludas gravan rolon en la rilatoj de UEA kun la regionoj. Tial jam en la unua jaro troviĝas emfazo pri renovigo de la revuo kaj retpaĝaro (SP1) kaj de la prezento de la regionaj agadoj kunlige kun la fondaĵoj (SP3). Iu ajn esperantisto, trafante hazarde la revuon de UEA, ĝian retejon aŭ la Jarlibron, devus povi rapide konstati la grandan regionan diversecon de la movad o kaj orientiĝi pri la malsamaj evoluoj en la diversaj mondopartoj. Iu, kiu pripensas donaci al fondaĵo, devus povi facile trovi informriĉan raporton pri la agadoj, kiujn ĝi subtenis en la antaŭa jaro, kaj pri la prioritatoj por novaj donacoj. La regionaj komisionoj ludos kernan rolon en la realigo de tiuj celoj.
  5. 3.7.5. La regionaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kiuj nun pli-malpli regule okazas en Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko, havas grandan strategian gravecon. Kvankam ili nature havas siajn proprajn ecojn, celojn kaj tradiciojn, por UEA estas grave, ke ili ankaŭ respegulu la ĝeneralan strategion. La strategio antaŭvidas ilian kunligon kun la kadraj temoj por jaro 2 (Montevideo 60), 3 (Justeco/solidareco), kaj 4 (la Esperanta idearo) (SP1), kaj ili krome povas efike antaŭenigi la aliajn strategiajn prioritatojn, ekzemple servante kiel regionaj konferencoj de la delegitoj de UEA (SP2), invitante kontribuojn de la fakaj asocioj kun regiona membreco (SP2), kaj informante pri la diversaj servoj de UEA kiel la revuo kaj la Libroservo (SP1). Alkongresa vojaĝhelpo por nepagipovaj regionanoj estas bona celo por en- kaj ekster-regiona solidareco (SP3).
  6. 3.7.6. Interplektitaj kun tiuj aliaj agadoj estas la konsumado kaj produktado de kulturaj valoroj. Ĝenerale, UEA volas kreskigi tiun “kulturan ekonomion” de la movado; tio signifas kreskigi la klientaron de la Libroservo en la diversaj regionoj (SP1), instigi homojn ĉiuregione aktive verki, traduki, muziki, filmi, ktp (SP2), kaj proponi al donacemuloj la eblon aĉeti librojn, diskojn kaj simile por kluboj kaj bibliotekoj en aliaj landoj (SP3). La reto ankaŭ disponigas multajn eblojn por senpage partopreni en la Esperanto-kulturo; tion oni devas rekoni kaj disvolvi samtempe, i.a. en la formo de grandaj partoprenigaj projektoj (SP2) aldone al tradicioj kiel la Belartaj Konkursoj. En ĉio ĉi la regionaj komisionoj kaj la Centro por Kultura Evoluigo devos proksime kunlabori.
  7. 3.7.7. Pli detalaj strategiaj laborplanoj de la regionaj komisionoj estos la tasko de iliaj anoj kunlabore kun Subkomitato 3: Komunumo.
Antaŭa: Kapabligo Sekva: Kunordigo

Elŝuteblaj dosieroj

Supren
UEA, 2020