Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2015 → la budhisma kosmo
La Budhisma Kosmo
Bill M. Mak
Resumo

La budhistoj ne nur predikas pri moralo kaj liberiĝo. Ili instruis ankaŭ pri nia mondo kaj aliaj mondoj. Kio estas la budhisma kosmologio? Ĉu ĝi kongruas al la moderna scienca vidpunkto? Dum la prelego, oni vidas tra la 2500-jara historio de la religio kiel oni respondis al la demandoj -- kie ni estas, de kie ni venis kaj kien ni iros?

AIS-kurso 1: Disvastiĝo kaj transformo de la astraj sciencoj trans kulturaj limoj

Tra la konata historio, homoj havas tre diversajn ideojn pri la kosmo kaj disvolviĝas unikaj formoj de astra scienco en ĉiuj antikvaj civilizacioj. En tiu-ĉi kurso, oni studos kiel la astra scienco de la Greko-Babilonia tradicio disvastiĝis tra Eŭrazio. Kiam konceptoj kiel planedaj semajntagoj kaj horoskopoj migris tra lingvaj kaj kulturoj, de Grekio, ĝis Hindio kaj eventuale al Ĉinio kaj Japanio dum la unua jarmilo P.K., ili transformiĝis kaj adaptiĝis al la lokaj kulturoj, kun ofte surprizaj rezultoj. 

AIS-kurso 2: Proto-scienco kaj religioj en Azio

Dum la pre-scienca tempo, religiaj instancoj estas ofte la centroj de konservado, disvastiĝado kaj disvolviĝado de sciencaj ideoj. Dum la unuaj du jarmiloj P.K., fremdaj sciencoj daŭre eniris en Azion, pere de la misiistoj budhismaj, kristanaj kaj islamaj. Kiel la azianoj - ĉinoj, koreoj kaj japanoj reagis al la novaj scioj? Kiajn rolojn tiuj religioj ludis en la disvastiĝo de scienco en Azio? En tiu-ĉi kurso, oni studos pri la rilato inter proto-scienco kaj religioj en Azio. 

Biografio

Bill M. Mak Universitato: Kiota Universitato, Japanio
Posteno: Asocia Profesoro
Fako: Historio de scienco en Azio, Sanskrita kaj ĉina filologio
  (plidetala CV troviĝas ĉe: http://www.billmak.com/wp-content/uploads/2014/09/bill-mak-resume1.pdf)

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2015 → la budhisma kosmo
Supren
UEA, 2020