Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2017 → solidareca agado ...
Solidareca agado pri migrantoj kaj rifuĝantoj en Eŭropa Unio
Javier Alcalde
Resumo

En 2015 ekis en Eŭropo la tiel nomata krizo de rifuĝantoj. Kompreneble, la daŭra alveno de homoj al la eŭropa kontinento (kaj ne nur!) havas pli longan historion. Tiu prelego celas klarigi la kialojn kaj efikojn de tia fenomeno. Pro tio, ĝia unua parto enhavos neprajn datumojn kaj informojn por kompreni la nunan kuntekston, konsiderante interalie la oficialan Eŭropan politikon pri migrantoj kaj pri azilpetantoj. Tiel, oni diskutos la faktojn - kvantajn kaj kvalitajn - koncernantajn la homojn, kiuj dum la lastaj jaroj alvenis Eŭropon fuĝante militojn, kaj oni starigos dubojn pri la ekzisto de tiu krizo de rifuĝantoj. Kontraŭe, oni subtenos, ke tiu esprimo ne estas la plej taŭga maniero priskribi tiajn okazaĵojn. Poste, oni prezentos rezultojn de internacia esplorprojekto, kiu analizis la plej gravajn trajtojn de la socia movado de solidareco kun la rifuĝantoj en kelkaj eŭropaj landoj, inkluzive de Hispanio, Francio, Italio, Germanio, Svedio, Grekio, Hungario, Turkio, Aŭstrio kaj la Balkanaj landoj. Kiel montrote, en ĉiu loko tiu agado havas specialajn karakterizaĵojn, tamen eblas identigi komunajn celojn kaj strategiojn, kundividitajn preskaŭ ĉie. Fine, kune kun la ĉeestantaro, oni proponos kelkajn konsiderojn pri eblaj roloj de la esperanta movado en tiu kunteksto.

Biografio

Javier Alcalde doktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj je la Eŭropa Universitata Instituto en Florenco, Italio. Poste li iĝis esploristo pri pacaj studoj ĉe la Internacia Kataluna Instituto por Paco. Li ankaŭ instruis pri la ekonomio de Eŭropa Unio ĉe la Aŭtonoma Universitato de Barcelono. Li publikigis ĉapitrojn kaj artikolojn pri malarmado, sociaj movadoj, pacismo kaj lingvaj konfliktoj. Li partoprenis kiel eksperto internaciajn intertraktadojn, kiel la malpermeso de grapolbomboj aŭ la traktato pri komerco de armiloj. Krome, li kunredaktas Kataluna Esperantisto, fakan revuon pri socilingvistiko kaj interlingvistiko en la kataluna. En la IKU-sesio de Nitro en 2016 li gvidis AIS-kurson pri lingva justeco.

Nuntempe d-ro Alcalde laboras en Scuola Normale Superiore (Florenco, Italio) en eŭropa esplorprojekto pri la kolektiva agado dum la krizo de rifuĝantoj. En la kadro de tiu esploro li vizitis Kalezon kaj la tutan Nordan regionon en Francio, Andalusion en Hispanio, Bruselon en Belgio kaj la du hispanajn urbetojn en Maroka teritorio, t.e. Ceŭton kaj Melilon. Pri tiuj temoj li jam publikigis artikolojn en Peace in Progress, Forced Migration Review, Relaciones Internacionales kaj Sennaciulo. Aldone, en pluraŭtora faka libro baldaŭ aperonta li redaktis tri ĉapitrojn pri la socia movado de solidareco kun la rifuĝantoj en Hispanio, en Francio kaj en la tuta Eŭropo el transnacia vidpunkto.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2017 → solidareca agado ...
Supren
UEA, 2021