Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2017 → interkultura kompetento: ...
Interkultura Kompetento: kiel plej efike akiri ĝin?
Duncan Charters kaj Cecily Lee
Resumo

Prezentontoj: D-rino Cecily Lee kaj D-ro Duncan Charters, Principia College, U­sono

Dum la lasta duonjarcento, aperis pli ol ducent valoraj esplorstudoj pri la temo de Interkultura Kompetento (IKK) kaj kiel akiri ĝin. Tamen multaj usonaj universitatanoj pasigas tempon en alia kulturo sen rimarkinda progreso en siaj kulturaj scioj, sintenoj, interagoj kaj kompreno. Kelkaj el la plej rekonataj usonaj esploristoj en la kampo estas unulingvaj, kaj ekzamenas kulturadaptiĝon sen konsidero pri tio, ke la plej efika transkultura inter-komunikado dependas aŭ de elekto de la gepatra lingvo de la alikulturanoj, aŭ de neŭtrala komunikilo kiu povas servi kiel ponto inter la parolantoj kaj iliaj kulturoj.

La usona AAC&U (American Association of Colleges and Universities), post konsultiĝo kun sia vasta membraro, identigas interkulturan kompetenton kiel unu el la 15 ĉefaj lernoceloj por usonaj studentoj. Eksterlandaj interkulturaj spertoj aparte gravas, ĉar usonaj studentoj estas pli izolitaj ol eŭropanoj, kiuj nature havas pli oftajn interkulturajn kontaktojn.

Usonaj studentoj kutime raportas, ke partopreni en eksterlanda programo estas “transforma” aŭ vivŝanĝa sperto. Tamen ĉu ili vere atingis interkulturan kompetenton, kaj se ne, kio klarigas la mankon de progreso? Pro la evidentaj problemoj, direktoroj de stud-programoj kaj esploristoj komencis vidi la neceson restrukturigi tiajn programojn, kaj evoluigi pli sisteman kaj efikan taksadon de la vera lernado de la partoprenantoj.

Cecily Lee kaj Duncan Charters gvidis sendepende entute 14 studentajn programojn ĉefe al hispanlingvaj landoj. En la usona universitato Middlebury College, fama pro ĝiaj nur-cellingvaj instruprogramoj, por sia doktoriĝo Prof. Lee aldonis al ĝenerala esplorado pri IKK specifan studon pri la interkulturaj spertoj de la 14 studentoj kiuj en lastatempa programo restadis dum 10 semajnoj en Argentino. Laŭ la konsiloj de fakuloj pri interkulturaj spertoj, ŝi aranĝis “intervenadon”, kiu laŭ novemaj esploristoj estas ŝlosilo por akiri interkulturan kompetenton.

Tio inkluzivis pli intencan instruadon rilate IKK (por parte anstataŭi prikulturajn sciojn), antaŭprograman preparadon, dumprograman mentoradon pri IKK, konstantan sinekzamenadon pri sintenoj kaj reagoj, kaj postprograman konstatadon pri progreso. Mezuriloj estis kaj kvantaj (statistikaj) kaj kvalitaj (personaj aŭ subjektivaj). Nova formo de taksado de IKK estis intervjuoj kun personoj kiuj havis kontakton kun la studentoj, ĉu en la lernejo, ĉu en la hejma familio, aŭ aliloke. Por statistika mezurado je la komenco kaj fino de la programciklo oni uzis la Inventaron pri Interkultura Disvolviĝo (Intercultural Development Inventory). La kunigo de la informoj ĉerpitaj el tiuj taksiloj indikis, ke tiaj intervenoj kapablas rezultigi mezureblan plivastiĝon en la akiro de IKK fare de la studentoj.

Biografio

D-ino Cecily Lee loĝis en Meksiko dum preskaŭ dudek jaroj, kaj edukis tie kaj en Usono dulingvan, dukulturan familion. Ŝi estas profesoro pri la hispana lingvo, kulturo kaj literaturo, kaj direktas la fakon pri hispanaj studoj ĉe la universitato Principia College.

D-ro Duncan Charters laboras en la sama fako (Lingvoj kaj Kulturoj) ĉe Principia College, kaj profesie okupiĝas pri instrumetodoj por la hispana lingvo kaj kulturo, kaj same por Esperanto. Li servis interalie kiel Prezidanto de ILEI, estas Akademiano, kaj elektiĝis kiel vic-senatano de AIS.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2017 → interkultura kompetento: ...
Supren
UEA, 2021