Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2017 → en la ...
En la radikojn de anglalingva tutmondiĝo: pra-kolonia lingvopolitiko en Havajo
Rubén Fernández Asensio
Resumo

Nuntempe, la havaja lingvo estas severe endanĝerigita ĉar ĝin parolas malpli ol 2% el ĉiuj loĝantoj de la insularo Havajo (Hawaiʻi). Inter endanĝerigitaj lingvoj, tamen, ĝi estas sufiĉe aparta tial, ke antaŭ la okupo de Havajo fare de Usono ĝi estis la plej parolata lingvo de sendependa regno, kies suverenecon agnoskis la tiamaj mondaj potencoj. Plie, ekde la 1850aj jaroj Havajo estis parlamenta monarĥio kun ĉiuj karakterizoj de moderna demokrata regno, inkluzivante apartigon de povoj, elektatan deputitaron, liberalan voĉdonrajton, kaj universalan devigan eduksistemon. Tial, kvankam dum tiu periodo jam estis enkondukitaj leĝoj privilegiantaj la anglan, lingvon de malplimultaj enmigrantoj, super la lingvo de la indiĝena plimulto, tamen tiuj lingvopolitikoj okazis en la kadro de demokrata socio simila al la nia, anstataŭ esti kolonia trudo kiel estis la normo en tiu jarcento. Se plifavoro de la angla rezultis ne de kruda militforto sed de propagando kaj agitado sur la amasoj, evidentas la intereso de la havaja okazo fronte al la nuna tutmonda disvastiĝo de la angla. Ne nur eblas trovi similecojn inter la tiamaj debatoj kaj la nuntempa propagando pri la angla kiel internacia lingvo, sed plie, ĉar la liberala enkonduko de la angla havis preskaŭ du jarcentojn por plenumiĝi, eblas esplori ankaŭ ties longperspektivajn sekvojn. El tiuj, la plej interesa estas ke forigo de lingva diverseco ne kuntrenis forigon de lingva diskriminacio, kio rekte tuŝas kelkajn kritikojn faritajn kontraŭ la konata teorio pri lingva imperiismo de Robert Phillipson. La unua prelego de ĉi tiu serio superrigardos la lingvopolitikan historion de Havajo ĝis la nuntempo. La dua pliprofundiĝos en la tempon de la oficialigo de la angla lingvo tie, por ĵeti iom da lumo sur la komplikan, ovo-kaj-kokinan rilaton inter lingva, kultura kaj ekonomia hegemonioj. La lasta esploros la enkondukon de la angla lingvo en lernejojn kaj ties rilaton kun tiamaj disputoj inter angloparolantoj kaj francparolantoj pri la tutmonda statuso de iliaj lingvoj.

Biografio

Rubén Fernández Asensio ricevis diplomon pri kataluna filologio de la Universitato de Barcelono en 1998, jaro kiam esperantistiĝis, kaj loĝis en Koreio en 2000-2001 kaj 2006-2007 kiel studento de la korea lingvo, kaj en 2002-2003 en Japanio kiel instruisto de la hispana. En 2004-2006 kaj 2007- 2009 loĝis en Havajo, en kies universitato magistriĝis pri aplikita lingvistiko kaj hispana filologio, per verkaĵoj publikigitaj en akademiaj ĵurnaloj. Nuntempe instruas la katalunan en ŝtataj altlernejoj de sia lando kaj doktoriĝas en la Universitato de Barcelono, kie instruis kurson pri enkonduka lingvistiko en 2015. Ankaŭ instruas Esperanton ekde la jaro 2000.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2017 → en la ...
Supren
UEA, 2021