Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2017 → la ekesto, ...
La ekesto, la historio kaj la evoluo de la kariljona arto en la mondo
Jozef Willem Haazen
Resumo

En 2014 UNESKO rekonis la kariljonan arton, ekestinta antaŭ 500 jaroj en Belgio, kiel nematerian kulturan heredaĵon. Kariljono estas muzika instrumento konsistanta el aro da bronzaj sonoriloj ligitaj per lerta meĥanismo al klavaro kun klavstangoj kaj pedaloj, frapendaj per pugnoj kaj piedoj. Kariljonoj – la plej grandaj instrumentoj en la mondo – konsistas el 25 ĝis 77 sonoriloj kaj pezas kelkfoje pli ol 40-50 tunojn. Tiaj ĉi instrumentoj troviĝas en turoj de monaĥejoj, preĝejoj, belfridoj, historiaj monumentoj, urbodomoj, universitatoj, parlament-ejoj kaj parkoj. Ili eltroviĝis kaj disvolviĝis en la tiel nomataj Malaltaj Landoj [Belgio, Norda Francio kaj Nederlando] kie ties muziko daŭre akompanas la vivon de lokaj civitanoj dum festoj kaj oficialaj eventoj kaj kie ĝi somere funkcias kiel ŝatata koncertinstrumento. Kariljonoj aŭdiĝis ankaŭ dum pluraj Universalaj kaj aliaj Esperanto-kongresoj, ludante i.a. la Esperanto-himnon komponitan en 1909 de Félicien de Ménil. Iom post iom tiu ĉi originala arto diskoniĝis en multaj landoj kaj hodiaŭ oni povas ĝui la ĉielajn harpojn en ĉiuj kontinentoj. Tiu ĉi lekcio traktos krome historiajn aspektojn de la kariljonarto ankaŭ sciindaĵojn kaj sekretojn pri sonorilfarado, akustiko kaj muzika interpretado.

Biografio

Jozef Willem Haazen, Belga/Rusia muzikisto, pedagogo, publicisto, filozofo kaj fama kariljonisto. Profesoro de la Fakultato pri Artoj (departemento orgena, klavicena kaj kariljona) de la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. Gastdocento de la Fakultato pri Komparaj Religiaj Sciencoj en Antverpeno (Belgio). Laŭreato de diversaj internaciaj konkursoj. Honora municipa kariljonisto kaj honora direktoro de la Meĥelena Reĝa Kariljoninstituto “Jef Denyn” (Belgio). Koncertis en multaj landoj. Promociis la kariljonarton en Japanio, Rusio, Ukraino kaj Ĉinio. Titolulo-kariljonisto de la Petro-kaj-Paŭlokatedralo en Sankt-Peterburgo. Honora Eŭropa Senatano Pro Pace et Unitate, e meritu et honoris causa. “Honors of Music” de la Kalifornia Universitato (Berckeley, USA). Honorigita de la Rusa prezidento Vladimir Putin per la medalo "Ordeno de la Amikeco" pro lia “unika kontribuo al la revivigo de la muziktradicioj en la Petro-kaj-Paŭlofortikaĵo en Sankt-Peterburgo. Arĝenta medalo de la “European Merit Foundation” (Luksemburgo) “for his important activities in favor of Europe”. Honorigita per la Premio Christoffel Plantin, alta ordeno atribuata al personoj kiuj eksterordinare kontribuis al la disfamigo de Belgio en la mondo. Distingita “Komandoron en la ordeno de la Krono” de la Belga reĝo Albert II. Jo Haazen multjare instruis Esperanton, estis prezidanto de la Reĝa Antverpena Esperanto-Societo “La Verda Stelo” kaj animas la Esperanto-movadon en Sankt-Peterburgo (Rusio).

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2017 → la ekesto, ...
Supren
UEA, 2022