Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2017 → primnombroj
Primnombroj
François Lo Jacomo
Resumo

2017 estas primnombro, dum ekzemple 1887 = 3 × 17 × 37. Primnombro estas entjero dividebla nur de 1 kaj de si mem. De la plej bazaj konsideroj, kiel la ekzisto de nefinio da primnombroj, ĝis la plej malfacilaj problemoj, ankoraŭ ne solvitaj, kiel la ekzisto de nefinio da ĝemelaj primoj (nome: primoj kun diferenco 2, kiel 2027 kaj 2029), la prelego trairos la riĉan historion de tiu ĉi esplorkampo, konsiderante interalie kiel ĝi rilatas al aliaj matematikaj kampoj, unue algebro kaj analitiko, sed ankaŭ probablokalkulo: ĉu la sinsekvo de la primoj submetiĝas al la «leĝoj de hazardo»? Cetere, kiel rolas la primnombroj en nia aktuala mondo? Ekzemple kalkulado de tre grandaj primoj (kun plurdekmilionoj da ciferoj) ĉiam atestas pli grandan kapablon de niaj komputiloj, sed ankaŭ nunaj teknikoj pri kriptado postulas konon de sufiĉe grandaj primnombroj.

Biografio

Naskita en 1954, Esperantisto ekde 1971, dumviva membro de UEA ekde 1977 (?) kaj Akademiano ekde 1989, mi partoprenis tridekon da Universalaj Kongresoj kaj prelegis en IKU 1981 pri kvardimensia spaco. Profesie, doktoro pri lingvistiko kaj agregaciulo pri matematiko, dum kelkaj jaroj mi partoprenis esploradon pri analitika nombro-teorio kaj mi nun estas instruisto pri matematiko en perkoresponda altlernejo CNED. Interalie, mi verkis ĉi-jare instrudokumenton pri dividebleco kaj primnombroj por kandidatoj al franca agregacio pri matematiko, kaj mi korektas taskojn de tiuj ĉi kandidatoj. En 1974, mi partoprenis fondadon de Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj, kiu prosperis dum pluraj jaroj kaj kiun oni nun provas revivigi. En 1998, mi kunfondis asocion Animath : www.animath.fr, kaj gvidis dekojn da staĝoj por trejni francajn mezlernejanojn por Internacia Olimpiado pri Matematiko.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2017 → primnombroj
Supren
UEA, 2021