Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2017 → uzo de ...
Uzo de masa spektroskopio por studado de praaj klimataj ŝanĝiĝoj
Orlando E. Raola
Resumo

Por la nuntempa scienca evoluo estas grave akiri detalajn sciojn pri la ŝanĝiĝoj de la planeda klimato tra geologiaj epokoj, inter alie, ĉar tiuj informoj estas nepraj por la ĝusta prognozo de la ŝanĝ(iĝ)oj ankoraŭ okazontaj, jen pro naturaj fortoj, jen pro la homa agado. La kapablo science rekonstrui iamajn klimatojn multe grandiĝis dum la lastaj jardekoj, danke al evoluigo de novaj teknikoj por kapti specimenojn kaj analizi ilin. Unu el la plej signifaj kontribuoj estas tiu de masa spektrometrio (MS). Malgraŭ tio ke MS aperis jam komence de la 20ª jarcento, nur post la 90-aj jaroj la sciencistoj akiris la kapablon facile kaj sufiĉe ekonomie mezuri la rilatumojn inter la koncentriteco de diversaj stabiliaj izotopoj de multaj elementoj, uzante masan spektrometrion kune kun kuplita induktita plasmo kaj pluroblaj kolektiloj (PK-KIP-MS). La nuna prelego detaligas specife la aplikon de elemento 42, molibdeno (Mo), por la studo de klimataj kondiĉoj en la praaj oceanoj.

Biografio

Naskiĝis en Havano (1955). Doktoro pri Kemio (UC Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College. Esplorinteresoj rilataj al x-radia absorbada spektroskopio kaj al neŭtrona difraktado kaj ties aplikado al studado de diversaj materialoj je la nanometra skalo. Ĉi momente laboras kiel gast-esploristo en Universitato de Oksfordo, Britio, kie parto de la rezultoj prezentotaj ĉi tie estas nun prilaborataj. Esperantisto ekde 1984. Preleganto por la 75a UK, preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88a UK (Goteburgo), en Havano en la 95a UK kaj en Bonaero en la 99a. UK, 100ª Lillo kaj 101ª en Nitro. Ekloĝis en Usono en 1994, kaj tuj ekaktivis en la loka (San Franciska golfo), Kalifornia kaj tutlanda movadoj. Prezidanto de la landa asocio Esperanto-USA (2010 ĝis nun) Instruis en Somera Kursaro ĉe Universitato de Kalifornio San Diego (2010). Elektita al la Akademio de Esperanto (2016).

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2017 → uzo de ...
Supren
UEA, 2021