Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2017 → en la ...
En la valo de mirindaĵoj: Clarence Bicknell, poeto, pionira esperantisto, sciencisto
Humphrey Tonkin
Resumo

Clarence Bicknell (1842-1918) estis inter la unuaj britoj kiuj lernis Esperanton. Ano de prospera industriista familio, kiu estis samtempe patrono de la artoj, li studis matematikon en la Oksforda Universitato kaj poste, altirate de aferoj de la spirito, fariĝis anglikana pastro servanta anglan komunumon ĉe la nord-itala marbordo. Tie li ankaŭ aktivis por Esperanto, fariĝante unu el la fondantoj de la itala Esperanto-movado. La limigoj de organizita religio pli kaj pli deprimis lin kaj li forlasis la eklezion ne tiom pro manko de fido kiom pro vastiĝo de tiu fido al la larĝa esplorado de la naturo kaj la homoj. Li studis botanikon intense, kaj poste esploris la prahistoriajn homfaritajn gravuraĵojn kiujn li trovis sur la alpaj rokoj de la apuda montaro. Iasence, la tuta mondo fariĝis lia preĝejo – kaj la unueco de la homaro en la spirito de Esperanto estis elemento en tiu kredo. Li verkis poemojn kaj prozaĵojn en Esperanto, abunde tradukis, kaj vojaĝis al la fruaj Esperanto-kongresoj. La nuna prelego esploros la post-Darvinan mondkoncepton tra la pensoj kaj agadoj de esperantista pioniro.

Biografio

Humphrey Tonkin studis la anglan literaturon en la Kembriĝa Universitato kaj la Universitato Harvard, rolis kiel profesoro en la Universitato de Pensilvanio kaj prezidanto de du usonaj universitatoj, kaj estis prezidanto de UEA (1974-80, 1986-89). Li estis gastprofesoro ĉe la Universitato Columbia kaj gastesploristo en la Oksforda Universitato kaj la Universitato Yale. Dum sia kariero li ankaŭ prezidis plurajn naciajn organizaĵojn kaj komisionojn pri internacia edukado kaj internaciaj interŝanĝoj. Li estas nun Emerita Prezidanto kaj Universitata Profesoro pri Humanistiko ĉe la Universitato de Hartford, Usono. Li abunde verkis pri angla kaj Esperanta literaturo, lingva politiko kaj internacia edukado. Li estas ano de la Honora Patrona Komitato de UEA.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2017 → en la ...
Supren
UEA, 2021