Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2017 → “dek diagramoj ...
“Dek diagramoj de la instruo de saĝuloj” de Toegye Yi Hwang – lernolibro de persona disvolviĝo el Fora Oriento
Maciej St. Zięba
Resumo

(Lekcio 1)

Suda Koreio estas ununura ŝtato de la mondo, kiu honoras siajn filozofojn sur monbiletoj. La portreton de la plej granda el ili oni trovas sur la bileto de 100 ŭonoj. Temas pri konfuceano Yi Hwang (1501-1570), pli bone konata en sia lando kiel Toegye.

Toegye verkis multajn librojn, partoprenis perletere plurjaran disputon pri fundamentaj ideoj de konfucea filozofio, fondis lernejon kie li formis multajn disĉiplojn, servis al sia lando multfoje kiel ministro, kaj tuj antaŭ la fino de sia vivo preparis por la juna reĝo Seonjo lernolibron pri persona disvolviĝo, la “Dek diagramoj de la instruo de saĝuloj”. Mallonga kaj tre simpla en la formo, sed tre riĉa laŭ la enhavo, la libro enhavas diagramojn kun akompanantaj fragmentoj ĉerpitaj el tekstoj de pasintaj saĝuloj kun komentoj de Toegye mem.

Ĝi komenciĝas per analizo de la fundamentoj de nia situacio — kosmologiaj kaj antropologiaj, trapaŝas la priskribon de principoj de la baza kaj de la altnivela lernado, kaj pritraktas ĉefajn sociajn rilatojn — por ke ĉiu komprenu sian nunan situacion kaj apliku ĝustajn rilatojn kun ĉirkaŭuloj. La kvin sekvaj diagramoj temas pri diversaj aspektoj de la interna laboro de homo disvolvanta sian propran personecon. Ili pritraktas koron (aŭ menson, psikon) kiel unuigantan la naturon kaj emociojn; la humanecon; la fonton de bono kaj de malbono; la respektozan atentemon, kaj — finfine — la ĉiutagan praktikon.

Eĉ se konfuceismo estas ofte komprenata kiel religio, la libro de Toegye montras ke ĝi estas neŭtrala humanismo, ĉiam aplikebla, ĉu fare de profundaj religiuloj, ĉu de sinceraj agnostikuloj — komparebla kun la “filozofio kiel spirita ekzercado” de stoikismo (laŭ la difino de P.Hadot) aŭ kun homaranismo de Zamenhof.

(Lekcio 2)

La triobla celo de la konfucea Vojo konsistas el persona disvolviĝo (5 virtoj) dank’al kompreno de la mondo (esti filozofo), ŝanĝo de proksimuloj pere de instruado (esti instruisto), regulado de la socio pere de administracia publika servo (esti oficisto, ĝis la ĉefministro). La bone funkcianta familio estas la plej bona modelo por la socio (ŝtato). La lekcion ilustros fragmentoj de „Kvar libroj” konfuceaj: „Dialogoj”, „Mencio”, „Granda instruo” kaj „Nemovebla mezo”.

La ĉinaj konfuceanoj ĉe la dinastio de Songoj (960–1279) provis rekonstrui la sintezon de la konfucea Vojo post multcentjara periodo de budhisma dominado en filozofio. Malgraŭ la manko de kontinueco de la tradicio, la novkonfuceanoj asertadis ke ili komprenas la antikvajn saĝulojn, eĉ pli ĝuste ol la pasintaj generacioj. Proponita metodo de la legado kaj kompreno de klasikaj libroj, laŭ la doktrinoj de unueco de la konado kun la agado, kiu ebligas al ni disvolviĝi spirite, estas ankaŭ la bazo de ĉiutaga interhoma kompreno. La teoria bazo de tiu aliro gvidas al akceptado de la natura unueco de la homaro, de saĝuloj ĝis simpluloj. La lekcion ilustros fragmentoj el verkoj de Zhang Zai, Zhou Dunyi kaj Zhu Xi.

Biografio

D-ro Maciej St. Zięba (prononcu Maĉej Stanisŭaf Ĵemba) naskiĝis en 1957 en Gdansko (Pollando). Specialisto pri sud- kaj orient-aziaj filozofioj, religioj kaj lingvoj, etiko de la civila servo, eŭropa integrado, kaj migradoj. Li praktike efektivigas la trioblan konfucean idealon de filozofo-instruisto-administraciulo, ofte laborante samtempe en multaj postenoj.

Li magistriĝis pri filozofio kaj psikologio en 1981 ĉe la Katolika Universitato de Lublino (Pollando), kaj doktoriĝis tie pri la filozofio de budhismo en 1989. Nuntempe lin interesas ĉefe hinda kaj forazia filozofio de Dio, de homo kaj de persona disvolviĝo. Li studis ankaŭ administraciajn taskojn (i.a. en Parizo, Montrealo kaj Romo), efektivigis esplorojn en Barato kaj Tajvano, partoprenis en translimaj projektoj de la EU kun ties orienta kaj suda najbararo. Redaktoro de artikoloj pri orientaj filozofioj en 10-voluma Powszechna Encyklopedia Filozofii („Universala Enciklopedio de Filozofio”).

Li instruadis en ĉiuj niveloj, de antaŭlernejo ĝis universitato kaj senĉesa lernado – ekde 1987 ĉefe ĉe la KUL. En 1991-97 li estis konsulo de Pollando en Parizo kaj Montrealo, poste – oficisto de la Vojevodio de Lublino.

Poligloto, li esperantiĝis ĉ. 1975 ĉe prof-o J.Toczyski en Gdansko. Kunfondinto de Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo en Lublino (1977-90), en 1987 iĝis membro de UEA, en 1990 preleginto dum SUS de AIS en Bjalistoko. Lin interesas ankaŭ aliaj planlingvoj, speciale la klingona, spekulativa fikcio, poezio, perpieda turismo. Edziĝita, havas 2 filinojn, 3 genepojn.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2017 → “dek diagramoj ...
Supren
UEA, 2021