Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2018 → tutmondiĝo de ...
Tutmondiĝo de portugalaj kulturo kaj lingvo: Kien nun, kreoloj?
Věra Barandovská-Frank
Resumo

La kongreslando Portugalio posedis la plej longdaŭran kaj ampleksan kolonian imperion en la tuta mondo: sescento da jaroj pasis inter konkero de Ceuta en 1415 kaj forlaso de Makao en 1999; la portugalaj kulturo kaj lingvo disvastiĝis sur la teritorio okupata nun de pli ol kvindek memstaraj landoj. La monumento de malkovroj en Lisbono rememorigas famajn navigistojn, esploristojn, kartografojn, misiistojn, pentristojn, historiistojn kaj regantojn, grave kontribuintajn al tio, ke la Portugala estis lingvo de administrado kaj komerco, de misiado kaj lernejoj, instrumento de alfabetigo kaj klerigo. La indiĝenaj lingvoj, kiuj plej ofte ne posedis skribon kaj fiksan gramatikon, estis studataj kaj priskribataj de portugalaj kleruloj. Aliflanke, el kontaktoj de la kolonia portugala kun lingvoj afrikaj, amerikaj, aziaj kaj polineziaj naskiĝis kreoloj – etaj juveloj de spontanea interlingvistika evoluo. Ĝis nun konatas kvindeko da ili.

Komence, ili estis rigardataj kiel malperfektaj. Serioza scienca intereso komenciĝis en 1882 kun publikigo de "Kreolische Studien" de romanisto Hugo Schuchardt, kiu i.a. priskribis la afro-portugalan Santome kaj la malajo-portugalajn kreolojn de Batavio kaj Tugu. La plej freŝa sukceso de kreolistiko estas la oksforda "Atlas of Pidgin and Creole Language Structures" (2013) kun detala priskribo de 14 portugalecaj kreoloj.

Malgraŭ tio, ilia estonteco estas malcerta, ĉar ili ne havas oficialan statuson, kvankam en landoj kiel Gvineo-Bisaŭo, Kaboverdo kaj Santomeo kaj Principeo ili estas denaskaj de la plejmulto de loĝantaro, kiu devas lerni la oficialan portugalan en lernejoj. Alie, ekz. en Barato, Sri-Lanko, Indonezio kaj Makao, ili estas uzataj de malgrandaj lingvokomunumoj. Pro praktikaj kialoj, la parolantoj de kreoloj preferas lerni la grandajn lingvojn, kiel la anglan. Kien nun, kreoloj? Ĉu vi baldaŭ estos konataj nur el lingvistikaj priskriboj, kiel la iam florinta Batava, aŭ ĉu vi sukcesos oficialiĝi, kiel nun strebas ekz. la Kabverda?

Biografio

Věra Barandovská-Frank (*1952), ĉeĥino, studis klasikan filologion kaj romanistikon, instruis en universitatoj en Ĉeĥio, Slovakio, Rumanio kaj Germanio, laboris en Instituto pri Kibernetiko en Paderborn kiel eldonistino kaj redaktorino, verkis centon da publikaĵoj. Ŝi habilitiĝis kaj profesoriĝis pri interlingvistiko ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. Al la enhavo de ŝiaj kursoj en la Interlingvistikaj Studoj ĉe Mickiewicz-Universitato Poznań (PL) apartenas ankaŭ ĉapitro pri kreoloj, kiujn ŝi opinias rimarkinda specimeno de spontaneaj interlingvoj. Krome ŝi estas aktiva membro de la germana Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik) kaj engaĝiĝas en la movado por la viva latina.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2018 → tutmondiĝo de ...
Supren
UEA, 2022