Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2018 → perspektivoj por ...
Perspektivoj por la Eŭropa Unio
Ulrich Brandenburg
Resumo

La kongresa lando Portugalio aliĝis al la tiama Eŭropa Komunumo en la jaro 1986. Inter la hodiaŭ 28 membroŝtatoj de EU ĝi tradicie apartenas al la plej “eŭropemaj”. Malgraŭ tio nur 33,67 procentoj de la voĉdonrajtaj civitanoj en Portugalio entute partoprenis en la jaro 2014 en la baloto por elekti la Eŭropan Parlamenton. Ankaŭ en aliaj membroŝtatoj la procentaĵo estis relative malalta. Por la balotantoj ofte estas malfacile kompreni, kio okazas en Bruselo kaj Strasburgo. La eŭro-krizo kaŭzita de tro altaj ŝtataj ŝuldoj ekde 2010 devigis Eŭropan Union (kaj ĉefe la ŝtatojn de la eŭro-grupo) rapide krei instrumentojn por stabiligi la komunan valuton kaj la financojn de la plej trafitaj ŝtatoj: ankaŭ Portugalio apartenis al ili.

Civitanoj en Eŭropo atendas helpon el Bruselo, sed malfacile akceptas intervenojn de tie. Fakuloj do komencas demandi sin, ĉu la “eŭropa projekto” atingis naturan limon. 52 procentoj de la britaj voĉdonantoj en 2016 decidis ke ilia lando forlasu la Union. La amasa kaj neregata enmigrado, kiu kulminis en 2015, starigas la demandon de eŭropa solidareco en nova maniero: temas ne nur pri distribuo de monrimedoj. Kaj transdono de suvereneco al superŝtata instanco – kiu funkciis dum jardekoj – hodiaŭ vekas reziston precipe en la novaj membroŝtatoj. Atakita de pluraj flankoj, la ideo de unuiĝinta Eŭropo bezonas renovigon. Por tio ekzistas ideoj, plej konataj tiuj de la nova prezidanto de Francio. Kiajn ŝancojn havas renovigo de Eŭropa Unio, kaj ĉu sub la nunaj cirkonstancoj entute povas kreiĝi eŭropa civito?

Biografio

Ulrich Brandenburg (67-jara) studis latinidajn kaj slavajn lingvojn en Münster kaj Parizo. En 1980 li aliĝis al la ministerio pri eksterlandaj aferoj de Federacia Respubliko Germanio. En 2016 li emeritiĝis post diplomata kariero de 36 jaroj. Laste li estis servinta kiel direktoro por sekureca politiko en la ministerio, poste kiel ambasadoro ĉe NATO, en Rusio kaj en Portugalio. Li estas denaska esperantisto kaj aktivis en la junulara Esperanto-movado. En 2017 li elektiĝis kiel prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2018 → perspektivoj por ...
Supren
UEA, 2022