Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2018 → landoj ĉe ...
Landoj ĉe vojkruciĝo
Maria Butan
Resumo

Praktike, ĉiu lando kiu ne situas marĝene de iu kontinento, povas troviĝi ĉe vojkruciĝo, se ĝia geografia enkadrigo estas tia. Ekde kiam la grandaj komercaj vojoj ligis ekstremaĵojn de la Tero, la trairataj landoj servis kiel haltejoj kaj iĝis lokoj de interŝanĝoj, ĉu de varoj, ĉu de opinioj, de novaj ideoj aŭ de novaj teknikoj. Iom post iom, urboj naskiĝis ĉirkaŭ la tranoktejoj de karavanoj, kaj ili gajnis gravecon, famecon, ĝuste pro sia karaktero de heterogeneco, devenanta el fandiĝo de pluraj influoj.

En la unua prelego utilas certe detaligi la multnombrajn trajtojn de la statuso de “lando ĉe vojkruciĝo”, elnombrante la avantaĝojn kaj la malavantaĝojn de tia situo. Sed ne nur la vojoj venantaj de Oriento aŭ de Okcidento, de Nordo aŭ de Sudo alportas diversecon por riĉigi la fandujon. En la daŭro de la tempoj, etnaj komunumoj troviĝis same ĉe historiaj vojkruciĝoj, multe pli gravaj por la evoluo de landoj celantaj ŝtatecon. La dua prelego strebos demonstri kiamaniere la historiaj cirkonstancoj forĝis ŝtatojn kiel verajn kruciĝejojn: Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Pollando. En la jaro (2018) kiam Eŭropo memorfestas cent jarojn post la fino de la Unua Mondmilito, estus interese prijuĝi la sintenon de tiuj landoj – nun apartenantaj al nova kuniga strukturo: Eŭropa Unio.

La tria prelego detaligos la evoluon tra la jarcentoj de la rumanaj landoj — en la sama geografia areo, sed ludilo de ege kontraŭaj, malfavoraj aŭ favoraj historiaj cirkonstancoj. Aldoniĝos ankaŭ alitipaj vojkruciĝoj: religia, lingvistika. Fine, oni listigos kelkajn komunajn trajtojn kaj reliefigos kiel kaj kiom la “ĉevojkruciĝeco” forĝas la karakteron, la mentalecon, la konduton, la sorton de la popoloj.

Biografio

Maria Butan diplomiĝis pri franca lingvo kaj literaturo en la Universitato de Cluĵ (Rumanio) kaj doktoriĝis pri leksikologio en Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino (1995). Instruis la francan kaj la italan kadre de la Filologia Fakultato de Timiŝoara (1972-1978) kaj en la Universitato pri agrikulturaj sciencoj (1978-2003), kiel ankaŭ katedrestro de la Departemento de modernaj lingvoj. Plenrajta docento de AIS ekde 1997, instruis lingvan kurson, gvidis kursojn en la humanistika fako kaj prelegis dum pluraj ties studadsesioj. Ŝi publikigis la librojn ”Interférences lexicales” (1997) kaj “Le francais de l’environnement”(2002) kaj multnombrajn artikolojn enlande kaj eksterlande. Anino de la “Société internationale de linguistique fonctionnelle”, ŝi prelegis en pluraj ties simpozioj. Post emeritiĝo, ŝi kunlaboras nun kun la Franca Instituto de Timiŝoara. En 2002 ŝi ricevis en Québec (Kanado) la arĝentan medalon “Dictée des Amériques”; en 2012 la franca Ministerio pri edukado nomis ŝin kavaliro de la ordeno “Palmes Académiques”. Kunaŭtoris vortaron esperanto-rumanan, prelegis en 12 Internaciaj konferencoj de OSIEK, en 4 italaj kongresoj de Esperanto, en la Simpozio HUFS-ILEI (Seulo), en la 11-a Mezorienta Kunveno en Marakeŝo kaj organizis la unuan (1997) kaj la kvaran (2000) Danuban Esperantlingvan Sciencan kaj Kulturan Forumon.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2018 → landoj ĉe ...
Supren
UEA, 2022