Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2018 → eŭropa demografia ...
Eŭropa demografia kaj ekonomika dinamiko: migrantoj necesas!
José Martins
Resumo

Eŭropa demografio: malkresko

En pluraj landoj de Eŭropo oni malkreskas demografie jam de multaj jaroj. Eĉ se ne strikte neceso, enmigrado estas intereso por eŭropanoj, nome el ekonomia vidpunkto (laborantoj), sed ankaŭ kiel impost-pagantoj (subtenantoj de la sociaj asekur-sistemoj). Tamen, male al ĉiuj aliaj kontinentoj, la fekundeco en Eŭropo kreskis de po 1,4 infanoj je virino en la periodo 2000-2005 al 1,6 dum 2010-2015. La atendata saldo en la jaro 2050, konsiderante tendencojn de morteco, fekundeco kaj migrado, restos negativa je 25 × 106 homoj (UN, 2017).

Homoj elmigras de siaj hejmlandoj serĉante pli bonajn viv-kondiĉojn, sed ankaŭ pro milito aŭ media malpliboniĝo. Ĉi tiajn kondiĉojn verŝajne oni ne sukcesos malaperigi dum la venontaj jardekoj.

Portugala okazo

Sur bazo de la datenoj de la lastaj jardekoj oni konstruis statistikan modelon kiu permesas kalkuli la kvanton da homoj laŭ sekso kaj aĝo (en ĉiuj NUTS1 III regionoj) en Portugalio. Kunligita ekonomika modelo permesas kalkuli la kvanton da laborpostenoj kaj tiel prognozi la atendatan kvanton da en- aŭ elmigrantoj en ĉiuj regionoj. Estas regionaj kaj naciaj saldoj kalkulitaj.

Oni konstatas ke en la plej “foraj” teritorioj (ĝenerale, tiuj plej for de la marbordo kaj kun malpli granda ekonomia dinamiko) la homoj je laboraĝo (20-70 jaroj) ne sufiĉos jam dum la venonta jarkvino 2020-2025 por plenumi la atendatajn laborpostenojn: enmigrado iĝos sola rimedo por eviti plian malkreskon. Notu ke, je regiona nivelo, oni ne povas disigi internajn kaj internaciajn migrantojn en ĉi tiaj kalkuladoj, nek konsideri, ekzemple, la eduk-nivelon.

Oni konstatas ankaŭ ke, principe, ne estas minacata la socia-asekura sistemo. Konsiderante modestan kreskon de la produktiveco (1,5% jare, sub la averaĝo de la lastaj 20 jaroj) kaj stabiliĝo de la fekundeco, la procento de dependantoj relative al la aktivaj homoj ankaŭ stabiliĝos. Se estos minimuma disdivido de la kreita riĉeco, estas kondiĉoj por la kreskado de komforto-nivelo de ĉiuj.

La akcepto de enmigrantoj estas neceso kaj intereso, kaj la normaligo de tiu fluo iĝos parto de nia estonteco. La okazo de Portugalio certe povos esti ekstrapolita al aliaj eŭropaj regionoj kaj eĉ al aliaj sam-profilaj landoj.

1Administra statistika divido de teritoriaj unuoj (el la franca lingvo)
Biografio

Jose Martins estas Asistanta Profesoro en la Departemento pri Sociaj, Politikaj kaj Teritoriaj Sciencoj ĉe la Universitato de Avejro. Li havas gradon pri Media Inĝenieriko (U. Avejro), havas diplomiĝon pri Aplikata kaj Media Fluida Dinamiko (Belgio) kaj doktoriĝo je Aplikitaj Mediaj Sciencoj (U. Avejro). Li partoprenis plurajn naciajn kaj eŭropajn esplorajn projektojn kaj estis kunordiganto de la projekto "Oikomatrix II, Taksado de la ekologiaj, ekonomiaj kaj regionaj efikoj de la efektivigo de juraj mezuroj por redukti elsendojn de CO2". Li estas membro de la esplora grupo GETIN – Esplora Centro pri Teritorio kaj Novigo – kaj membro de la Esploro-Unueco GOVCOPP – Regado, Konkurado kaj Publikaj Politikoj. Li estis vicprezidanto pri la medio ĉe CCDRC - Komisiono pri Kunordigo kaj Regiona Disvolviĝo de la Centro-Regiono inter 2005 kaj 2007. José Martins estas aŭtoro kaj kunaŭtoro de 50 artikoloj prezentitaj ĉe naciaj kaj internaciaj konferencoj aŭ publikigitaj en sciencaj revuoj kaj libroj.

José Manuel Martins é Professor Auxiliar no Departamento de Ciências Sociais, Políticas e do Território da Universidade de Aveiro. É licenciado em Engenharia do Ambiente (U. Aveiro), tem uma pós-graduação em Dinâmica dos Fluidos Aplicada e do Ambiente (Bélgica) e um doutoramento em Ciências Aplicadas ao Ambiente (U. Aveiro). Participou em vários projectos científicos europeus e nacionais e foi coordenador do projecto “Oikomatrix II, Avaliação dos impactos ambientais, económicos e regionais da implementação de medidas legais para a redução das emissões de CO2”. É membro do grupo de investigação GETIN – Grupo de Estudos em Território e Inovação – e membro efectivo da Unidade de Investigação GOVCOPP – Governança, Competitividade e Políticas Públicas. Foi Vice-presidente para o Ambiente da CCDRC – Comissão de Coordenação e Desenvolvimento Regional do Centro – entre 2005 e 2007. José Manuel Martins é autor e co-autor de mais de 50 artigos apresentados em conferências nacionais e internacionais ou publicados em jornais e livros científicos.

Jose Manuel Martins is an Assistant Professor in the Department of Social, Political and Territorial Sciences at the University of Aveiro. He has a degree in Environmental Engineering (U. Aveiro), has a graduate degree in Environmental and Applied Fluid Dynamics (Belgium) and a PhD in Sciences Applied to the Environment (U. Aveiro). He participated in several national and European research projects and was coordinator of the project "Oikomatrix II, Evaluation of environmental impacts, economic and regional implementation of legal measures to reduce CO2 emissions." He is a member of the research group GETIN – Research Center on Territory and Innovation – and member of the Research Unit GOVCOPP – Governance, Competitiveness and Public Policy. He was Vice-President for the Environment at CCDRC – Coordination and Regional Development Commission of Centro Region- between 2005 and 2007. José Manuel Martins is author and co-author of over 50 papers presented at national and international conferences or published in scientific journals and books.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2018 → eŭropa demografia ...
Supren
UEA, 2022