Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2018 → la deziro ...
La deziro konkeri la ĉielon: de Leonardo ĝis flugrobotoj
Zhāng Long , Francesco Maurelli
Resumo

La deziro konkeri la ĉielon estas tiom longa kiom la homa historio. La greka mito pri Ikaro estas ekzemplo. En la 16a jarcento, Leonardo da Vinci profundiĝis en la studado de birdflugado, kaj elpensis sistemon tiel, ke homo povu flugi. La celo estis tamen tiom ambicia, ke bedaŭrinde ĝi ne realiĝis. George Cayley, brita nobelulo kaj pioniro de aviad-inĝenierarto, desegnis kaj konstruis monoplanan glisilon kun ĝustigebla krucforma vosto – nomata empano – kaj kajto-forma korpo – nomata fuzelaĝo. Ĉi tiu glitanta aparato havas grandan signifon en aviado. La 17an de decembro 1903, la laboro de la fratoj Wright reprezentis mejloŝtonon en la historio: la unua aviadilo en la mondo. Ekde tiam, iom post iom, aviadiloj pli kaj pli evoluis kaj iĝis tre populara transportmetodo. Kaj tuj apude elpensoj pri senpilotaj aviadiloj komencis esti pli kaj pli intensaj. En la 19a jarcento Peter Cooper kaj Elmer A. Sperry elpensis la unuan aŭtomatan giroskopo-stabililon. Helpe de ĉi tiu teknologio, en 1917, unuafoje en la mondo, kelkaj aviadiloj Curtiss N-9 de la usona mararmeo estis sukcese ekipitaj por esti telestirataj.

Dum la lastaj jaroj senpilotaj flugiloj iĝis pli kaj pli popularaj, en multaj diversaj medioj: de hobio ĝis sekurkontrolado, de fotofarado ĝis militaj aplikaĵoj, de mapigo kaze de naturaj katastrofoj ĝis helpo por dronantaj homoj. Kune kun la multobligo de aplikadoj de flugrobotoj, la merkato pli kaj pli subdividiĝas kaj profundiĝas. Kaj kune kun tio pluraj demandoj kaj defioj ekaperas: de etiko ĝis juro, de sekureco ĝis reguligo. Kia estos la estonteco de flugrobotoj?

Biografio

Long Zhāng, BH8ECD naskiĝis en Chengdu, Ĉinio, en 1973. Li diplomiĝis ĉe Sichuan-a Universitato pri bioteknologio. Sian karieron kiel inĝeniero kaj komerca direktoro li faris en IBM/ Cisco kaj Oracle en Ĉinio kaj Mezoriento de 1997 ĝis 2015. Li ŝatokupiĝas pri aviado kaj spacoscienco. En telestira aviado kaj radioamatorismo li aktivas de sia infaneco.

Li havas 11 patentojn rilate al flugrobotiko kaj flugrobot-ŝtopigo, kaj li havas licencon de komerca flugroboto-piloto de AOPA. Li estas dumviva membro de ARRL/AMSAT kaj de UEA. Li estas CEO de AvioDrones.Com kaj Vicprezidanto de Tutlanda Alianco de TopXGun.Com.

Francesco Maurelli naskiĝis en Italio en 1984. Komputila inĝeniero specialigita pri artefarita inteligento kaj robotiko (Universitato de Romo, Italio), li doktoriĝis pri subakva robotiko (Universitato Heriot-Watt de Edinburgo, Skotlando). Li laboras ĉe MIT (Kembriĝo, Usono), kaj estas profesoro pri robotiko ĉe Jacobs-Universitato (Bremeno, Germanio).

Kiel scienca mastrumanto de la projekto Echord++ (Teknika Universitato de Munkeno, Germanio), li superrigardis diversajn projektojn ligitajn al flugrobotoj: de monitorado de kloakoj ĝis novecaj agrikulturaj aplikaĵoj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2018 → la deziro ...
Supren
UEA, 2022