Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2018 → la biologiaj ...
La biologiaj bazoj de mensogo
Wendel Teles Pontes
Resumo

En ĉiuj socioj, mensogi ĉiam estis konsiderata malmorala konduto. Tamen ĝi ĉiam ekzistis kaj forte influis la evoluon de la homa historio. Se ĝi estas socie malrekomendinda konduto, kial ĝi dumlonge konserviĝas kiel ofta riproĉindaĵo? Nuntempe estas diversaj kategorioj de mensogoj, kreitaj por iel mildigi la malbonan senton paroli malveraĵon, akorde kun diversaj cirkonstancoj. Tiu fleksebleco rilate al nia kapablo juĝi, ĉu mensogo estas malbona aŭ necesa, certe helpas konservi ĝin ĉe nia specio. Sed de kie venas la instinkto mensogi? Kiel ni elektas la ĝustan momenton eviti paroli la veron, aŭ simple miskredigi alian homon pri kio ni volas diri, aŭ pensi? En tiu ĉi prelego mi celas montri kiom ampleksa kaj ĝenerala estas la arto mensogi, kiel ĝi evoluis inter bestoj kaj plantoj kaj la plej ruzaj kaj kompleksaj strategioj adoptitaj por miskomprenigi, trompi, iluzii kaj malhelpi aliajn estaĵojn. Kial la samaj naturaj fortoj kiuj evoluigis la plej bonajn strategiojn por mensogi ne nur funkcias kun bestoj, sed ankaŭ estas taŭga kaj ĝusta klarigo por ekspliki, kial homoj mem mensogas. Aldone, ni montros ankaŭ la kontraŭan strategion kreitan por malkovri mensogojn, inter bestoj kaj homoj. Kiel la homa cerbo kaj niaj sensorganoj funkcias kaj kiel oni povas facile trompi ilin, per simplaj iluzioj aŭ per simplaj argumentoj. Fine, ni planas montri kial scii mensogi estas grava kaj fundamenta konduto de la homa specio. Kaj vi? Ĉu vi jam mensogis?

Biografio

Prof. Dr-o Wendel Teles Pontes Biologo, Entomologo. Profesoro ĉe la Departemento de Zoologio ĉe la Universidade Federal de Pernambuco (UFPE), Brazilo. Nuntempe intruas pri zoologio kaj scienca metodo. Esploras pri konduto de insektoj gravaj por agronomio kaj interesiĝas pri popularigo de scienco. Membro de Brazila Esperanto-Ligo kaj UEA. Prelegis dum ISAE-kunveno en Bonaero (2014) pri seksa selektado de insektoj, en IKU-2015 (Lille) pri la konduto de la bestoj kaj en la Brazila Kongreso de Esperanto (2017), pri popularigo de scienco. Vic-prezidanto de ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperanta). Aŭtoro kaj reviziisto de artikoloj de Scienca Revuo. Respondeculo pri Facebook-profilo de ISAE. Konstanta kunlaboranto de la blogo de ISAE. Membro de Brazila Entomologia Asocio. Prezidanto de Pernambuka Esperanto-Asocio.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2018 → la biologiaj ...
Supren
UEA, 2022