Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2018 → sukcesoj kaj ...
Sukcesoj kaj perspektivoj en planedoscienco
Loïc Rossi
Resumo

Planedoscienco interesiĝas pri la studado kaj esplorado de objektoj en nia sunsistemo: planedoj, satelitoj, asteroidoj kaj kometoj. La planedosciencistoj provas kompreni kiel planedoj formiĝas, kiel ili evoluas kaj kiel funkcias ilia interna strukturo kaj atmosfero.

Ekde la invento de la teleskopo, la studado de niaj planedaj najbaroj ĉiam iris antaŭen, eĉ pli ekde la komenco de la robota spaca esplorado. La sondiloj donis al ni novan vidon al nia sunsistemo, provizante multajn respondojn sed ankaŭ multajn novajn demandojn.

Ni apenaŭ komencas kompreni kiel nia sunsistemo formiĝis kaj evoluis, kiam nia kosma horizonto jam plivastiĝis: en 1995 estis malkovrita la unua planedo ĉirkaŭ alia stelo, kaj kun la senĉesaj teĥnologiaj progresoj, multaj aliaj sekvis.

Tiam aperis fekunda nova fako: malkovrado kaj studado de ekstersunsistemaj planedoj. Kun miloj da konataj planedoj ni nun scias, ke nia sunsistemo estas tute ordinara, kaj ni povas esperi iam trovi planedon similan al Tero.

En tiu prelego mi diskutos la historion kaj la sukcesojn de planedoscienco, sed ankaŭ la novajn defiojn kiuj atendas nin.

Biografio

D-ro Loïc Rossi (1989) estas planedosciencisto, kiu laboris en la Universitato de Teĥnologio de Delft (Nederlando) kaj nun en la laboratorio LATMOS (Francujo).

Li doktoriĝis en la Universitato de Versailles, kie li studis la nubojn de Venuso per la sondilo Venus Express. Li ĉefe interesiĝas pri la nuboj kaj aerosoloj en la atmosferoj de planedoj, en kaj ekster nia sunsistemo.

Ekde 2017, li estas respondeculo pri la astronomia sekcio de ISAE. Li havas ankaŭ Youtube-kanalon (“D-ro Loĉjo”), kie li parolas pri scienco kaj astronomio.

Ekzemple vidu lian videon pri sia partopreno en priplaneda konferenco: https://www.youtube.com/watch?v=YMtiHaBzRIU

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2018 → sukcesoj kaj ...
Supren
UEA, 2022