Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2018 → modernaj serĉsistemoj ...
Modernaj serĉsistemoj kaj sociaj retoj: ĉu la vojo al tutmondiĝo?
Dmitrij Ŝevĉenko
Resumo

Nuntempe la plej popularaj serĉsistemoj kaj sociaj retoj jam estas ne nur simple gravaj fontoj de la informoj kaj rimedoj de la interhoma komunikado, sed ofte la plej kernaj en tiuj ĉi sferoj. Tiaj kompanioj, kiel Google, Facebook kaj multaj aliaj estas internaciaj kaj unuavide provizas per ĉiuj bezonataj rimedoj tiujn uzantojn, kiuj volas komuniki mondskale, ricevi sendependajn informojn aŭ novaĵojn rekte el la “unuaj manoj” ktp. Tamen esplorindas kiom bone tio funkcias praktike, ekzemple, por la tra la mondo dissemita Esperanto-komunumo aŭ por la aliaj internaciaj komunumoj. Dum la prezento ni sur la ekzemploj analizos algoritmojn, teknologiojn kaj politikon de tiuj ĉi servoj, kiuj ne ĉiam sekvas la deklaritajn sloganojn, kaj la celoj foje ne kongruas kun tio, kion oni atendas de ili. Rezulte ni povos konkludi, ĉu vere ili havas gravan kontribuon al la vojo de tutmondiĝo aŭ tute male.

Biografio

Dmitrij Ŝevĉenko estas denaska esperantisto, universitata instruisto kaj eldonisto. En 2010 ĉe la katedro de amaskomunikiloj de RUDN (esperante – Rusia universitato de amikeco de popoloj) li sukcese defendis magistran disertacion pri la temo «Periodaĵoj en Esperanto kiel rimedo de internacia komunikado».

Li instruas en RUDN interretajn teknologiojn, kaj prelegas pri sociaj retoj. Krome li okupiĝas pri post-universitataj studoj pri komunikado en Esperanto, partoprenas multajn sciencajn konferencojn, kie li prelegas pri Esperanto-komunikado kaj Esperanto-ĵurnalismo, aŭtoras priesperantajn artikolojn en ruslingvaj sciencaj revuoj. Ĝenerala direktoro de Esperanto-eldonejo «Impeto», aŭtoro de kelkaj libroj, membro de AIS, UEA kaj estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, preleganto de Internacia Vintra Universitato (IVU).

Kune kun Anna Striganova en 2014 li lanĉis universitatan kurson de Esperanto kaj ekde aprilo de 2017 ili estas kunredaktoroj de la oficiala organo de UEA – revuo Esperanto.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2018 → modernaj serĉsistemoj ...
Supren
UEA, 2022