Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2019 → indiĝenaj lingvoj ...
Indiĝenaj lingvoj kaj la streboj al daŭripovo
Mark Fettes
Resumo

Debatoj pri la protektado kaj subtenado de minoritataj lingvoj plej ofte disvolviĝas surbaze de homrajtaj konsideroj. Lingvo estas konsiderata kiel integra parto de nia identeco, rimedo por disvolvi niajn rilatojn kun aliaj, esprimilo de niaj sentoj kaj kredoj, kaj kanalo por nia partopreno en kulturo kaj socio. Tiuj konsideroj estas evidente validaj por ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, buŝaj, skribaj, kaj gestaj.

Por multaj parolantoj de indiĝenaj lingvoj, tamen, tiu homrajta perspektivo maltrafas ion esencan. Indiĝenaj lingvoj peras ne nur rilatojn inter homoj, sed ankaŭ inter la homa kaj la pli-ol-homa mondo – tiu mondo, kiun en t.n. modernaj lingvoj ni plej ofte nomas la naturo, la tero, la medio, la ekologio, ktp. En indiĝenaj kulturoj ĉirkaŭ la terglobo oni retrovas la emfazon, ke la tero, en la senco de vasta reto de fizikaj kaj spiritaj interrilatoj en kiu ni estas intime interplektitaj, estas la bazo de ĉiu homa saĝo. Homa lingvo devas orientiĝi laŭ tiuj interrilatoj aŭ ĝi perdas sian sencon, sian signifon, sian utilon.

Laŭ tiu perspektivo, la protektado de indiĝenaj lingvoj estas nedisigebla de la protektado de la tero. Temas fakte pri la protektado de sistemoj de kulturaj konoj por adekvate reciproka rilatado inter homoj kaj la pli-ol-homa mondo. Tiu koncepto fariĝis parto de la internacia juro jam en 1992, kadre de la Konvencio pri Biologia Diverseco, kiu en artikolo 8(j) preskribas, ke la subskribintaj registaroj “respektu, protektu kaj subtenu konojn, novigojn kaj praktikojn de indiĝenaj kaj lokaj komunumoj, kiuj enkorpigas tradiciajn vivstilojn ligitajn al la konservado kaj daŭripova utiligo de biologia diverseco.” La protektado kaj pluvivado de indiĝenaj lingvoj estas unu el la ĉefaj indikiloj pri plenumo de tiu ĉi artikolo, pri kiu la registaroj devas regule raporti.

Lastatempaj sciencaj esploroj evidentigis, kiom minacata estas la biologia diverseco, kun drastaj faloj en la nombroj de insektoj, plantoj, fiŝoj, koraloj k.s. Ankaŭ la lingva diverseco spertas epokfaran krizon. La prelego esploros, kial kaj kiel kunigi la strebojn por haltigi kaj renversi tiujn evoluojn. Survoje la ligiteco inter lingvo kaj naturo, rigardata laŭ indiĝenaj konceptoj, fariĝos pli komprenebla ankaŭ por tiuj el ni, kiuj parolas nur la lingvojn de la industriaj socioj. Ni finos per kelkaj konsideroj pri la signifo kaj rolo de Esperanto en tiuj streboj.

Biografio

Mark Fettes estas profesoro pri edukado en la universitato Simon Fraser, Vankuvero, Kanado. Liaj esploroj pri la vivtenado de indiĝenaj lingvoj komenciĝis en 1992, kunlabore kun la tutlanda Asembleo de Unuaj Nacioj, kaj spronis liajn postajn esplorojn pri lernejoj kie la lernado estas proksime ligita al lokaj komunumoj, kulturoj, kaj ekologiaj sistemoj. Li lastatempe aŭtoris kelkajn studojn pri la rilato inter indiĝenaj lingvoj kaj ekologia mastrumado en la kanada kunteksto.

El Gazetaraj Komunikoj

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

tekoiku2019 → indiĝenaj lingvoj ...
Supren
UEA, 2021