Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2019 → la sveda ...
La sveda lingvo en Finnlando
Melina Bister , Jouko Lindstedt
Resumo

La finna-sveda socia dulingveco de Finnlando havas kelkajn trajtojn interesajn el la vidpunkto de lingva sociologio. En la ĉiutaga vivo de la lando, la sveda aperas kiel minoritata lingvo, sed laŭ la konstitucio de Finnlando, la finna kaj la sveda estas strikte egalrajtaj kiel naciaj lingvoj, kaj la ŝtato kaj parto de la municipoj devas observi ĉi tiun leĝan principon en sia administrado. Unu parto de la lando, la aŭtonoma insularo Alando, estas eĉ oficiale nur svedlingva. La svedlingvanoj de Finnlando difinas sin ne kiel etnan, sed nur kiel lingvan minoritaton, kio faras ilin alitipa minoritato ol ekzemple la sameoj. Kaj kvankam la svedlingva loĝantaro de Finnlando proporcie malgrandiĝis ĝis 5 procentoj, ne nur devas ĉiuj svedlingvaj infanoj lerni la finnan en lernejo, sed ankaŭ ĉiuj finnlingvaj infanoj devas lerni la svedan. Iuj politikaj partioj kontraŭas ĉi tiun tiel nomatan “trud-svedan” en lernejoj, sed ĝi konservis la subtenon de la plimulto de la pli grandaj politikaj partioj. Oni povas diri, ke por relative granda parto de la finnoj, la sveda plu estas pli grava por la identeco de la lando ol oni povus konjekti sur la bazo de la grandeco de la loĝantaro svedlingva.

Por kompreni la nunan situacion endas rigardi en la historion. La plejparto de la nuna Finnlando apartenis al la Reĝlando Svedio ĝis la jaro 1809. La nobelaro kaj intelektularo estis tiam svedlingvaj. Ordinaraj svedlingvanoj, terkulturistoj kaj fiŝistoj, frue ekloĝis ĉie laŭ la marbordo de Finnlando; samtempe finnlingvanoj ekloĝis en la laga regiono de la lando, kiu ĝis tiam restis grandparte samelingva, kaj la sameoj devis cedi kaj migri al la nordo. Poste, kiel aŭtonoma grandduklando kaj parto de la Rusa Imperio, Finnlando iom post iom disvolvis propran nacian identecon, kaj tiu procezo kulminis en la deklaro de sendependeco en 1917. Dum la 19a jarcento la finna lingvo iom post iom emancipiĝis kaj fine fariĝis eĉ pli grava ol la sveda en la publika vivo de la lando, sed la kreintoj de la nacia identeco de Finnlando estis ankoraŭ plejparte svedlingvanoj. La nacia poeto de Finnlando, Johan Ludvig Runeberg (avo de la esperantisto Nino Runeberg) verkis en la sveda – eĉ la nacia himno de Finnlando estas traduko el la sveda. La internacia konata simbolo de finneco, komponisto Jean Sibelius, skribis siajn ampleksajn taglibrojn nur en la sveda.

Parto de la svedlingva intelektularo decidis abrupte ŝanĝi sian hejman lingvon al la finna – oni povas imagi, ke ilia situacio estis unue iom simila al tiu de la gepatroj de Esperantaj denaskuloj. Sed granda parto restis svedlingvaj, inkluzive de multaj intelektuloj en ĉiuj urboj kaj ordinaraj laboristaj kaj terkulturistaj familioj en marbordaj regionoj. La konstruado de la nacia identeco de Finnlando direktiĝis ne kontraŭ Svedio, sed kontraŭ Ruslando; la sveda pasinteco estis eĉ utiligata (ekzemple de poeto Runeberg kaj prozisto Zacharias Topelius) por konstrui al Finnlando tian gloran pasintecon, kian ĉiuj naci-konstruaj projektoj bezonas.

Biografio

Jouko Lindstedt (nask. 1955) estas profesoro pri slava filologio en Universitato de Helsinko ekde la jaro 1986 kaj membro de Akademio de Esperanto ekde 1998. Esploris precipe la lingvojn bulgaran, makedonan kaj slavonan. Verkis ankaŭ pri la deveno, disvolviĝo kaj denaskiĝo de Esperanto.

El Gazetaraj Komunikoj

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

tekoiku2019 → la sveda ...
Supren
UEA, 2021