Ni vivas enmerĝitaj en bunta universo, pro tio gravas bone kompreni la fizikajn kaj kemiajn bazojn de tia kolora diverseco. La prelego klarigos la fizikon de elektromagneta radiado, aparte de videbla lumo, la meĥanismon de kolora vidkapablo, la kolorajn fontojn en naturo kaj la artefaritajn (arte faritajn) kolorojn kaj kolorigilojn. Mi konkludos per mallonga rimarko pri la lingvaj konsekvencoj de multkoloreco.
Naskiĝis en Havano (1955). Doktoro pri Kemio (UC Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College. Esplorinteresoj rilataj al x-radia abosrbada spektroskopio kaj al neŭtrona difraktado kaj ties apkikado al studado de diversaj materialoj je la nanometra skalo kaj al mediprotektado. Esperantisto ekde 1984. Preleganto por la 75a UK, preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88a UK (Goteburgo), en Havano en la 95a UK kaj en Bonaero en la 99a. UK, 100ª Lillo kaj 101ª en Nitro, 102a UK en Seulo. Ekloĝis en Usono en 1994, kaj tuj ekaktivis en la loka (San Franciska golfo), Kaliforia kaj tutlanda movadoj. Prezidanto de la landa asocio Esperanto-USA (2010 ĝis nun) Instruis en Somera Kursaro ĉe Universitato de Kalifornio San Diego (2010). Elektita al la Akademio de Esperanto (2016).
UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)
Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)