Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2019 → la sveda ...
La sveda en Finnlando kaj la finna(j) en Svedujo
Ida Stria
Resumo

La sveda, la finna, la finnlanda sveda, la finna en Svedujo, la sveda en Finnlando, finnlandaj svedoj en Svedujo... Kio estas ĉio ĉi kaj kial la situacio estas tiom komplika?

La finna kaj la sveda estas lingvoj de du malsamaj, reciproke nekompreneblaj lingvofamilioj. Pro longa kuna historio oni trovas parolantojn de la sveda en Finnlando kaj de la finna en Svedujo. La svedaj finnoj estas unu el la plej malnovaj naciaj minoritatoj en Svedujo (tamen ne ĉiuj scipovas la finnan). Ĉe la landlimo inter Svedujo kaj Finnlando oni trovas ankaŭ alian nacian minoritaton, kiu parolas lingvon parencan al la finna. Ambaŭ minoritatoj havas oficialan statuson. La svedoj en Finnlando parolas la finnlandsvedan. Tiu ĉi varjaĵo estas unu el la du oficialaj lingvoj en Finnlando, kvankam nur 5% ĝin parolas denaske. Ĝi daŭre havas fortan pozicion.

La prelego donas superrigardon pri la historiaj rilatoj de la sveda, la finna kaj iliaj variaĵoj parolataj en ambaŭ Svedujo kaj Finnlando. Prezentitaj estos iliaj statuso kaj efektiva situacio.

Biografio

Ida Stria (1986) estas doktoro pri aplikata lingvistiko kun specialiĝo pri interlingvistiko (2016). Dum la doktoraj studoj ŝi eklernis Esperanton, kiun ŝi analizis en sia disertaĵo. Ŝi magistriĝis pri etnolingvistiko kaj pri la sveda lingvo kaj diplomiĝis pri interlingvistiko en Poznań. Ŝi laboras kiel universitata instruistino de la sveda lingvo en Varsovio, Pollando, kaj esploras Esperanton enkadre de kultura lingvistiko.

El Gazetaraj Komunikoj

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

tekoiku2019 → la sveda ...
Supren
UEA, 2021