Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2019 → spacteleskopoj: de ...
Spacteleskopoj: de Hubble ĝis James Webb
Amri Wandel
Resumo

Du jardekojn post la sendo de la unua spacteleskopo Hubble, en 2019 NASA sendos ĝian heredanton, la multe pli grandan spacteleskopon James Webb. La teleskopo Hubble kaptis kelkajn el la plej belaj astronomiaj fotoj, kaj faris amason da gravaj malkovroj. James Webb havos diametron de 6 metroj (kompare kun 2.5 m de Hubble) kaj flugos en orbito ĉirkaŭ la suno, tre for de la tero, dum Hubble ĉirkaŭis la Teron en orbito je alteco de 600 km. En la prelego ni aŭdos kial estas bezonataj teleskopoj en la spaco, kaj kial ili superas multege pli grandajn teleskopojn lokitajn surtere. Ni audos pri aliaj spacteleskopoj kiuj estis konstruitaj sekve de Hubble, en diversaj ondolongoj kaj por diversaj celoj, kaj kiujn novajn esplorojn ebligos James Webb.

Biografio

Amri WANDEL estas profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo, membro de la Internacia Astronomia Unio kaj prezidanto de la Israela Asocio pri Astrobiologio (ILASOL). Specialiĝis en la fakoj de nigraj truoj, aktivaj galaksioj kaj lastatempe astrobiologio. En la lastaj jaroj li publikigis plurajn sciencajn artikolojn laŭ la rezultoj de la spacteleskopo Kepler, kies tasko estis trovi vivo-taŭgajn planedojn similajn al la Tero en foraj sunsistemoj. Verkis pli ol cent sciencaj kaj popularaj artikoloj pri astronomio kaj astrofiziko. Instruis astrofizikon al ĉ. 3000 studentoj inter 1998-2019.

En Esperantujo li estas prezidanto de AIS kaj de ELI. Antaŭe plurfoje estrarano de UEA. Membro de la Akademio ekde 1992. Ofta preleganto en IKU kaj en aliaj sciencaj prelegsesioj. Verkinto de retkursoj pri astrofiziko kaj de la libro “La Kosmo kaj Ni” (2001, 2005, 2017).

El Gazetaraj Komunikoj

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

tekoiku2019 → spacteleskopoj: de ...
Supren
UEA, 2021