Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2021 → esenco kaj ...
Esenco kaj estonteco de la intensa medicino por spiraj malsanoj
Gabriel Beecham
Resumo

Dum la jaro 2020, la kronvirusa pandemio internacie kaŭzis eksterordinaran intereson pri intensa medicino – tiu fako de la medicino, kiu uzas teknikajn instrumentojn, medikamentojn kaj vivtenrimedojn por kuraci kaj flegi la plej malsanajn homojn. Pro ties apartaj terminoj, maŝinoj, vidaĵoj kaj sonoj, la fako ofte ŝajnas tute fremda eĉ al tiuj, kiuj kutime laboras en malsanulejoj – des pli al la ĝenerala publiko.

Sed KOVIM-19 ne estas la unua spira malsano kiu endanĝerigis la socion. Jam en la 1920-aj jaroj estis necese ekuzi la tiel nomatan “feran pulmon” por homoj infektitaj per poliomjelito, kaj la nuntempa intensa medicino vere naskiĝis en la 1950-aj jaroj dum epidemio en Kopenhago, Danio, kie medicinistoj devis elpensi novajn metodojn por samtempe spire subteni centojn da infektitoj, ĝis kiam iliaj pulmoj denove funkciis. Danke al diversaj sciencaj kaj kuracaj entreprenoj dum la sekvaj jardekoj, oni nun profitas de efikaj terapioj kiel antibiotikoj, kuracaj antikorpoj, maŝinaj sango-oksigeniloj, kaj modernaj strategioj por artefarita spirado bazitaj je grandegaj internaciaj klinikaj studoj.

La preleganto detalos la historion de la intensa medicino por spiraj malsanoj, prezentos kelkajn el la plej lastaj enkondukaĵoj (inkluzive de tiuj uzataj kontraŭ la nova kronviruso), kaj ilustros kelkajn el la plej lastaj esploraj terapioj kiuj eventuale ekuziĝos en venontaj jaroj.

Biografio

Irlandano kaj ganaano (1987). Licenciiĝis pri medicino en la Universitato de Dublino (Trinity College) kaj sekve magistriĝis pri biomedicina inĝenierio, esplorante novajn metodojn de vaskulokanulado. Post kvalifikiĝi kiel kuracisto, ekspecialiĝis pri anestezologio kaj intensa medicino, kaj paralele diplomiĝis pri urĝeca medicino kaj sukurkuracado. Laboras nuntempe en Dublino. Administra komitatano ĉe la Irlanda Medicina Organizaĵo ekde 2016. Esperantisto ekde 2002. Iama redaktoro de la retpoŝta novaĵbulteno TEJO-aktuale, kaj eksa kunlaboranto ĉe lernu.net kaj Vikipedio. Landa delegito en Irlando por Universala Medicina Esperanto Asocio.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2021 → esenco kaj ...
Supren
UEA, 2022